Troviĝas popolo kiu estis mistraktata kaj persekutata pli ol ĉiuj aliaj popoloj. Troviĝas ankaŭ lando kiu estas mistraktata, minacata, malamata kaj pridubata pli ol ĉiuj aliaj landoj.

Mi parolas pri la judoj kaj ilia lando Israelo.

Kiam Israelo defendas sin la tuta mondo reagas. Stratoj kaj urboplacoj pleniĝas de homoj kiuj manifestacias kontraŭ Israelo. Krome la monda amaskomunikilaro raportas detale pri la defendaj agoj de Israelo – plejofte en kritika kaj priduba etoso. La Konsilio de Sekureco kunsidas kaj kondamnas la agojn de Israelo.

Tiel ne okazas kiam iu alia lando sin defendas. Krome neniu alia lando estas tiel minacata kiel Israelo. Ŝajnas ke la mondo opinias ke Israelo ne havas la rajton defendi sin (sed ĉiuj aliaj landoj havas tiun rajton).

Ĉu estas juste? Ĉu estas ĝuste?

Multaj interesiĝas pri la paciĝo de ĉi tiu regiono. Tiuj homoj parolas pri la israela “okupado” de la palestinaj teritorioj, pri la judaj kolonioj kaj pri kiel Israelo turmentas kaj punas la palestinanojn kaj pri kiel Israelo malobservas internaciajn leĝojn.

La aserto ke Israelo turmentus kaj punus palestinanojn ne veras. Tiuj kiuj volas kredi je tio, tiuj kredu, kaj tiuj kiuj ne volas kredi je tio, tiuj ne kredu. La vero estas ke Israelo nek turmentas nek punas la palestinanojn. Tiuj kiuj diras tion, diras tion aŭ pro nescio aŭ pro ke ili malamas Israelon. (Veras ke la ĉiutaga vivo de la palestinanoj estas iagrade limigita de Israelo, sed tio estas pro sekurecaj kialoj – ne pro konscia intenco de Israelo puni aŭ turmenti la palestinanojn. La Palestina “Aŭtoritato” promesis cedi ĉion perforton laŭ la Oslo-interkonsento, sed ili ne plenumis tion. Do la respondeco estas ĉe la Palestina “Aŭtoritato”. Israelo kompreneble ne respondecas pri la daŭra terorado kiu estas celata kontraŭ la israelaj civitanoj. La respondeco de Israelo estas protekti siajn civitanojn kontraŭ teroratakoj – samkiel ĉiuj aliaj landoj farus.)

En la diskutoj pri paciĝo de tiu ĉi regiono oni emas tute kaj plene forgesi kelkajn esencajn informojn kaj faktojn. Oni ja parolas, kiel mi jam menciis, pri la israela “okupado”, pri la judaj kolonioj kaj pri la turmentado kaj punado de palestinanoj fare de Israelo (kio estas malveraĵo) kaj pri kiel Israelo malobservas internaciajn leĝojn (kio ankaŭ estas malvere).

Kontraŭe oni tute kaj plene preteratentas ke dum la lasta jardeko estis miloj da raketoj kaj grenadoj pafitaj en Israelon. Krome centoj da israelanoj mortis en sinmortigaj atakoj.

Ĉu etaj detaloj? Ĉu ne tiuj ĉi faktoj ankaŭ estas atentendaj?

En la hodiaŭa tempo Hizbulaho, kiu estas kontraŭisraela terororganizaĵo, havas 30 000 – 40 000 raketojn. Libano pro tio malobservas la rezolucion 1701 de la Konsilio de Sekureco.

La irana prezidento multfoje elbuŝigis ke Israelo devus esti forviŝita el la mapo. Samtempe la irana estraro neas la Holokaŭston kaj starigas nuklean programon. Laŭ la mondaj sekretaj servoj tiu ĉi programo celas produktadon de nukleaj armiloj.

La terororganizaĵo Hamaso daŭras agi en la Gaza-strio. La celo de tiu ĉi organizaĵo ankaŭ estas la ekstermado de Israelo.

Ĉu tiuj ĉi faktoj kaj informoj ankaŭ estas etaj detaloj?

La pinto de la persekutado de la judoj estis la Holokaŭsto dum la Dua Mondmilito kiam 6 milionoj da judoj estis brutale buĉitaj. Post tio la tuta mondo estis ŝokita. Oni sin demandis kiel tio povis okazi.

Esencaj demandoj en la nuna tempo estas:

Ĉu ni pretas vidi kiel Israelo estas minacata?
Ĉu ni observis ke lando en nia mondo deziras la ekstermon de alia lando?
Ĉu ni atentas ke tiu ĉi lando samtempe starigas nuklean programon?
Ĉu ni atentas ke la estraro de tiu ĉi lando neas la Holokaŭston?

Ĉu estas eta detalo ke en Israelon estis pafataj miloj da raketoj kaj grenadoj dum la lasta jardeko?
Ĉu estas eta detalo ke centoj da homoj en Israelo mortis en sinmortigaj atakoj kaj ke vundiĝis miloj?
Ĉu estas eta detalo ke Hizbulaho havas 30 000 – 40 000 raketojn?
Ĉu estas eta detalo ke kaj Hizbulaho kaj Hamaso malobservas la homajn rajtojn kaj rezoluciojn de la Konsilio de Sekureco?

Ĉu estas juste kaj ĝuste ke malveraĵoj kiel asertoj ke Israelo punas kaj turmentas la palestinanojn, estas daŭre diskonigataj?
Ĉu estas juste kaj ĝuste ke oni protestmarŝas kaj protestmanifestacias kiam Israelo defendas sin?
Konsiderante ke Israelo estas tiel minacata lando, ĉu ne estus juste kaj ĝuste ke tiu ĉi lando ankaŭ rajtus sin defendi?
Ĉu estas juste kaj ĝuste ke la ĉefa monda opinio estas ke Israelo ĉiam kulpas?
Ĉu ne estus juste kaj ĝuste konsideri ke Israelo eble ne ĉiam kulpas, konsiderante ke Israelo havas tiel multajn malamikojn?

Ĉiuj deziras ke tiu ĉi regiono paciĝu. Sed nia elirpunkto ne povas esti ke “Israelo ĉiam kulpas”.

Oni devas ekkonscii ke pri Israelo estas diskonigite tre multe da malveraĵoj, mensogoj kaj propagando.

En niaj diskutoj kaj rezonoj ni devas ankaŭ konsideri Iranon, Hizbulahon kaj Hamason – ne nur la “okupadon” kaj la koloniojn.

Se oni vere deziras paciĝon en tiu ĉi regiono, ni devas konsideri tion. La veraj malhelpaĵoj al paciĝo estas Irano, Hizbulaho kaj Hamaso.

Ĉu ni pretas vidi tion?

Min ĝenas la maljusta traktado de Israelo. Min ĝenas la malveraĵoj kaj mensogoj kiuj daŭre estas diskonigitaj pri Israelo. Min ĝenas la malamo kontraŭ Israelo. Min ĝenas la kulpigo de Israelo, kiam Irano, Hizbulaho kaj Hamaso estas la realaj kulpantoj.

Pri tiuj aferoj mi ne povas silenti.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.