Kelkaj gejunuloj Tehranaj tra retejo www.facebook.com organizas amuzan renkontiĝon je la 29-a de julio en iu urba parko por "Akvpafado". Proksimume 800 gejunuloj ariĝas kaj la ludo komenciĝas. Oni akvo pafas unu la alian kaj kreiĝas gaja etoso dum pli ol 36 grada temperaturo. Aperas la fotoj de la renkontiĝo tra la interreto kaj la registaro frontas "tertremo"n: Islamo en danĝero!
Kia skandalo: knaboj kaj knabinoj dum hela(!) tago en publika parko akvumas unu la alian kaj la polico ne baras ilin (fakte la polico nenian informon havis tiu rilate).
Nun post du tagoj la polico arde klopodas aresti ĉiujn kiuj partoprenis la renkontiĝon.
Tiel estas la aferoj en Irano.
Kaj islamo estas tiom sensitiva kiun akvo pafado de kelkaj gajaj gejunuloj kapablas malfortigi!
vidu la fotoraporto ĉe: http://tehranlive.org/2011/07/29/water-guns-war-in-tehran
Vivu kaj triumfu la irana junularo !
ŝajnas ke la okazintaĵoj en mia lando donas bonajn elementojn al vi :))
Jes ja, nun tio estas ankoraŭ utopio, tamen utopioj necesas, por ke povu esti revolucioj, utopioj estas fantazioj kiuj urĝas realiĝi. "Se nur unu el multaj revas, estas nur revo, sed se multaj revas, estas jam pli ol tio, tiel, kiel ĉe vi en Irano.
Mi deziras al vi ĉiuj, ke vi venku! Ke vi vivu iam sen surdevigitaj religiaj dogmoj, sen uloj, kiuj volas peli vin pro senbrida orgojlo en abismojn.
Sign-in to write a comment.