Tiu ĉi reklamafiŝo en rumana urbo frapis min, ne pro ĝia informa aŭ reklama valoro, sed el lingva vidpunkto: alb negru = blanka-nigra. Mi iel naive supozis, ke ĉiuj lingvoj, same kiel Esperanto, metas la nigran koloron (aŭ science: la malkoloron) unue, kaj la blankan poste: nigra-blanka, zwart-wit (nl), noir et blanc (fr), schwarzweiß (de), black-and-white (en), svarthvitt (no), чёрно-белые (ru) kaj multaj aliaj ...

Mi scivolis, ĉu la rumana alb negru estas la sola escepto. Ne, kompreneble, post iom da serĉado eblis trovi la hispanan blanco y negro, la katalunan blanc i negre, la galegan branco e negro ... ĉiuj - hazarde? - lingvoj de la iberia duoninsulo (tamen en la portugala oni diras preto e branco ...)

Kion oni diras en via lingvo?