Pri tiuj preskaŭ forgesitaj faktoj mi denove pensis, kiam mi legis kritikojn pri la kostoj de la elektronikaj libroj en Esperanto.
Aŭtorrajtoj
Pluraj opinias, ke e-libroj estu senpagaj, ke la eldonistoj de e-libroj „ja ne havas elspezojn”. Jen ekzemplo, kiu pruvas la malon:
Ĉar la jaro 2010 en Flandrio estas la jaro de Willem Elsschot (fama flandra verkisto, kiu mortis antaŭ 50 jaroj), kaj ĉar traduko al Esperanto de unu el liaj verkoj estas eldonpreta, mi enketis ne nur pri la aŭtorrajtoj okaze de eldono de presita verko, sed ankaŭ okaze de eldono de e-libro. Por eldoni elektronikajn versiojn de la verko aldoniĝus al la aŭtorrajtoj ĉirkaŭ 1000 eŭroj, pagendaj anticipe.
Nu, ni faru malgrandan matematikan ekzercon. Ni imagu, ke la eldono furorus en Esperantujo, kaj ke ni sukcesus vendi 100 e-librojn. Tiam do ĉiu e-libro devus kosti minimume 10 eŭrojn (1000 dividite per 100), nur por povi pagi la aŭtorrajtojn. Sed se ĝi ne havus mirindan sukceson – tradukoj kutime ja ne furoras en Esperantujo –, kaj se ni vendus nur 50 ekzemplerojn ... tiam ĉiu e-libro devus kosti minimume 20 eŭrojn. Nu, eĉ 50 ekzempleroj de e-libro ne estas realisma nun. Eble 25 povus esti reala, sed tio kondukus al kostoprezo de 40 eŭroj. Al tio aldoniĝu la lokaj impostoj de 21 %, ebla honorario por la tradukisto, por la ilustristo, kostoj de kompostado, varbado ktp, kaj oni rapide atingas 60, 70 eŭrojn aŭ pli ... FEL do decidis ne eldoni la koncernan verkon en elektronika formo.
La Esperanto-komunumo
Ĉu do la fino de la e-libro en Esperanto pro la altaj aŭtorrajtoj? Ne, feliĉe la Esperanto-aŭtoroj havas aliajn postulojn. La kutimo (almenaŭ ĉe FEL) estas, ke la aŭtoroj ricevas tantiemon, ekzemple 2 eŭrojn por ĉiu vendita ekzemplero. Se vendiĝas malmultaj, la aŭtoro ricevas malmulton; sed se vendiĝas ekzemple 1000 ekzempleroj, la aŭtoro enkasigas 2000 eŭrojn. Tio faciligas la buĝetadon, kaj eldonistoj de originalaj Esperanto-romanoj do riskas malpli ol tiuj de tradukaĵoj, kie ili devas anticipe pagi grandan sumon nur por la rajto eldoni.
Kiam FEL eldonis siajn unuajn e-librojn, ĝi jam havis sperton pri elektronika eldonado. Jam de jaroj aperadis la PDF-versio de la magazino MONATO. Ni konstatis, ke la kostoj de la PDF-eldono sumiĝas ĉirkaŭ 60 % de la papera eldono. Pro tio la unuaj e-libroj de FEL kostis ankaŭ 60 % de la bindita versio, la postaj eĉ malpli.
Ĉu tiu nombro de 60 % estas komparebla kun la prezoj ekster la Esperanto-komunumo? Ŝajne neniel. Estas landoj, kie e-libroj kostas multe malpli, ekzemple en Rusio. Sed kontraŭe ekzistas regionoj, kie e-libroj kostas multe pli. Ralf Müller de la germana eldonejo Droemer Knaur opinias, ke e-libro kostu 80 % de la papera versio. Lia kolego Olaf Ernst de la eldonejo Springer ne samopinias. Li diris en intervjuo, ke e-libroj devus kosti pli ol paperaj, ĉar „ili donas multe pli ol la pura materia valoro de la dosiero, kiel serĉfunkciojn aŭ la konstantan disponeblon en mia poŝo, kie ajn mi troviĝas.”
La merkato de e-libroj ankoraŭ estas juna, kaj certe la prezoj ankoraŭ ne baldaŭ stabiliĝos. Sed ke e-libroj estos senpagaj estas ne tre probabla. Ankaŭ aŭtoroj, tradukistoj, desegnistoj, eldonistoj – eĉ se esperantistoj – plene rajtas iom profiti el sia laboro.
Ĉiuj volas havi kiel eble plej alta salajro estas kion mi dum 34 jaroj kiel sindikatisto batalanto lernis, sed neniu permesas salajron al aliaj, ĉiuj devas esti senpage. Stranga mondo, mi ne komprenas.
Antoine Mechelynckhas replied to Jakvo club
Nenio anstataŭas la plezuro foliumi libron en la tria dimensia vivo; la tuŝebleco, la agrabla papera odoro, ktp. Mi opinias ke ni esperantistoj devas valorigi la gravan alies laboron de entreprenoj kiuj ebligas alveni ĉe ni unu el la plej bonaj iloj por plifortikigi nian movadon: LA ESPERANTAJ LIBROJ! :-)
amike salutas Jakvo Schram
Prezidanto Plenum-Komtato de SAT
Cetere la utilo de e-libro estas malpli granda ol tiu de papera libro: Mi ne povas lue fordoni ĝin, ne povas kopii ĝin, ne povas skani ĝin, libraro ne estas "videbla", ktp. Do, pardonu, Olaf Ernst estas stultulo, kiu ne scias, pri kio li parolas.
Ĝuste pro la altaj prezoj de e-libroj tiu formo de librovendado en Germanio ekonomie malgravas. Kaj pli - ĝi estas ĉiama instigo por multaj libro-ŝatantoj mem enkomputiligi librojn kaj disdoni ilin senpage.
La demando pri prezo kompreneble estu ekonomie pripensata. Estas la pago por la aŭtoro, la preparado de la libro (tiu estas same elspeziga kiel ĉe papera libro), por la interreta spaco, programoj (eĉ se la programoj estas senkostaj, iu devas flegi ilin) ...
Resume mi kredas, ke la prezo ne superu trionon de la papera aldono pro la jenaj kauzoj:
- La profitoj de la podetalaj vendistoj mankas.
- Ne estas kostoj de stokado kaj transportado.
- La libro estas por longa tempo ĉie en la mondo tuj havebla, neniu devas represi ĝin.
- La prezo por la libro estas nur unu flanko de la afero. Iuj homoj certe devas aĉeti legilojn aŭ poŝkomputilojn, kaj tiuj ne estas malmultekostaj. Por instigi la aĉeton de legilo, la prezo de la e-libro estu modera.
Oni ankaŭ povas limigi la prezon je ne pli ol 6 euroj kaj post kelka tempo esplori, ĉu la prezo de e-libro grave influas ties vendadon.
Paŭl clubhas replied to Michael Lennartz
Mi ne supozis ke la vendokvantoj de esperantaj libroj estas tiel mizeraj. Mi ja suspektis ke ili ne estis gigantaj, sed tiom malgrandaj... ĉu vi ne troigas. Tamen, ni esperu ke post malmultaj jaroj, post la facileco por aĉeti elektronike, la vendoj grande obliĝos. Por tio, mi esperas ke la prezo ja malgrandiĝos, ne nur pro la kosto de la papero, sed pro tiu de la distribuado, kiu en Esperantujo facile aldonas eĉ duonon de la ceteraj kostoj.
Mi favoras ke la aŭtoroj ricevu monon. Estas strange ke tio, tiel normale en ĉiuj facetoj de la vivo, estas rigardata iom malkonfide ĉe ni. Se esperantistoj havu eĉ malgrandan esperon ke iam ili povos akiri monon pere de Esperanto, nia lingvo pli proksimiĝus al la normaleco. Estas bone ke vi faris la demandon tute malkaŝe.
Paŭl clubhas replied to Tonyo
Paŭl clubhas replied to guillem p.
Tamen mi kredas, ke la situacio estas pli bona ol iam antaŭe.
1 - La libro de Elsschot ekonomie ne estas vendebla. Do oni (1a) aŭ rezignas (1b) aŭ subvencias (1c) aŭ miksas kalkulon inter papera kaj elektronika eldono (1d) aŭ aldonas plusvaloron al la elektronika eldono (senpagan duan libron).
2 - Pro la farado de la "orserĉistoj" mi scias, je kioma prezo oni povas presigi libron etkvante. Libro kun 140 paĝoj kostas:
1–24 ekz.: 9.74 EUR
25–99 ekz.: 6.29 EUR
100–199 ekz.: 5.09 EUR
200– ekz..: 4.34 EUR
Fornato A5, sen ISBN ktp. Por eldonejoj ekzistas specialaj kondiĉoj, do la prezoj estas nur proksimumaj.
Do se la E-taj librovendantoj kunlaboras kaj interkonsentas aĉeti po 25 ekz., tiam FEL + UEA + du aliaj povas presigi 100 ekz. por iom pli ol 5 euroj. Kompreneble, tio estas nur la kostoj por la presado - ĝuste tiuj mankas ĉe elektronika eldonado.
3 - Ni bezonas diskutadon, kiuj libroj estas vendeblaj. La furorlisto de UEA (2010-02-22):
1. Esperanto Sleutel,
2. Pasporta Servo,
3. Poŝamiko, Beatrice Allée & Katalin Kováts
4. Arto labori kune, La,
5. Nederlando: Poŝtmarkoj L.L. Zamenhof,
6. Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj, Goscinny (48 pĝ, 9,90 euroj)
7. Nederlando: Poŝtmarkoj Ivo Lapenna
8. Bonvenon en nia mondo, Bent Jensenius
9. Plena ilustrita vortaro de Esperanto 2005, Ĉefred. G. Waringhien
10. Paĉjo, kio estas rasismo? Tahar Ben Jelloun
11. Glumarko "Esperanto - Internacia Lingvo",
12. Vojaĝo en Esperanto-lando, Boris Kolker
13. Gluetikedaro: "Mi amas Esperanto-n",
14. Fotoalbumo, La, Trevor Steele (165 pĝ, 13,80 euroj)
Estas unu traduko (Asteriks) kaj unu originala romano (aŭstralia familia sagao). Kutima demando: Ĉu la nombro de belliteraraj verkoj estas malgranda, ĉar la esperantistoj ne bezonas ilin, aŭ ĉu la esperantistoj ne aĉetas belliteraturon, ĉar la ofertoj ne akordas al la bezonoj?
Ambaŭ kazoj spegulas la realecon.
4 - La germana e-libro-vendejo "beam-ebooks" ofertas siajn librojn je prezoj, kiuj estas 25% ĝis 70% de la presataj libroj. Iuj libroj kostas 1,29 euroj, 1,99 euroj ktp.
5 - Esperantistoj estas ege malmodernaj. La unusola merkata levilo, kiun ili konas, estas la sesona rabato pro aĉeto ek de 3 ekz. Ekzistas aliaj allogiloj (kuponoj, keditbiletoj, pakaĵa vendo de du aŭ tri libroj, aldono de libro al la abono de revuo, komuna vendo de papera kaj elektronika eldono ktp.)
Paŭl clubhas replied to Michael Lennartz
Pri punkto 3: vi vidos, ke inter la 14 plej furoraj libroj estas 10 esperantaĵoj. Se Esperanto-eldonisto volas sukcesi, li do eldonu nur esperantaĵojn!
Pri punkto 4: ĉu vendi e-librojn tre malmultekoste ne mortigos la klasikan eldonadon? Ĉu iu ankoraŭ aĉetos la verkon "Kvazaŭ ĉio dependus de mi" de Trevor Steele kontraŭ 19,20 eŭroj (+ afranko!), se li povus akiri la ciferecan version kontraŭ 1,99 eŭroj? Ĉu tiam la eldonkvanto de la papera eldono plu sinkos, tiel ke paperaj libroj entute iĝas nepageblaj?
Pri punkto 4: Tiuj 1,99 euroj ne koncernas furor-librojn, sed iujn librojn, kiujn neniu aĉetus papere ;-)
Ne, kompreneble vii ofertu librojn en racia rilato al la papera eldono.
En Esperantujo ĉio estas alimaniere ol en la naciaj ekonomioj, ĉar nacie ni havas eldonejon, pograndan komerciston (kiu profitas) kaj podetalan vendiston, kiu profitas. En Esperantujo ni havas nur eldoniston kaj malgrandajn duon-privatajn vendistojn. El tiu vidpunkto mi ne rigardis la aferon. ... Mi devas mediti.
Gajno povas zorgi ke oni (la eldonistoj) povas laborigi verkantojn kaj tradukantojn por ke nia Espo-biblioteko kreskas kaj pli valoras.
Mi neniam plendis pri la prezo de Espo-libro, eĉ ne kiam estis la luksa , kosta eldono kiel "Vivi sur barko" kiu meritas ĉiun eŭrocento kiun mi elspezis al ĝi.
Mi ofte havas senton ke esperantistoj sentas sin komforta en la angulo de amatoroj.
Prenu ekzemple la "Plena poemaro de Eŭgeno Miĥalski". Mi ne volas legi tion en la reto, mi devas teni ĝin en manoj kaj re kaj re gustumi la frazojn de tiu grandulo. La enkonduko de Chris Ungar jam valoras la prezon.
Ni evidente strebu al honesta prezo, kiu ebligas eldoni aliajn librojn plej valorajn.
Paul prelegos pri libroj en la reto en la Antverpena La Verda Stelo. Mi iros, ne nur por enkonduki lin, sed por aŭskulti al kion li diros.
Ĉiuj volas havi altan salajron, sed volas ke aliaj laboras senpage. Ni hontu pri tio.
Paŭl clubhas replied to Jakvo club
Do tiuj 60% ŝajnas al mi bona esperantista solvo, se temas pri (paralela) kaj papera kaj elektronika eldonoj.
Interesa estos la eldono nur en elektronika formo. Tiam malaltaj prezoj estas fareblaj, ĉu?
Paŭl clubhas replied to Michael Lennartz
Firefox estas la pinto de ka kapitalisma sistemo. Jen ie sidas programistoj, kiuj faras sufiĉe minimuman kaj stumblan retumilon, kaj ricevas monon por tio (mi ne scias, de kiu, sed ili devas vivteni sin per io. - Kaj onidire Google pagas al retumil-programistoj, por ke Google estu la apriora serĉilo en la retumilo.) Kaj poste aliaj homoj venas kaj faras bonegan programon el la stumblaĵo per senpagaj aldonaĵoj .
Parenteze du:
Neniu vendejo donas al mia panon kaj pecon da butero senpage, ĉar mi disdonas libron aŭ programon senpage.
Indus organizi grandan cerboŝtormon pri tiu temo.
Ekzemple kiel malaltigi la prezon de la elektronikaj libroj sen ke tio tro malutilu al la aŭtoro/eldonisto?
Kelkaj ideoj:
-Enmeti reklamojn en la e-libro
-la e-libro estas ege malmultekosta nur por abonantoj de Monato (por la aliaj ĝi ne estas multe malpli kosta ol la papera versio)
-...
Iu kalkulo aspektas jene:
Prezo de presita libro (malmola kovrilo): 26 dolaroj
Prezo de e-libro: ĉ. 13 dolaroj (!!!)
El tiuj la aŭtoro ricevas 3,25 dolarojn kaj la eldonisto preskaŭ 6 dolarojn.
Aliflanke - sen rabkopioj Microsoft ne estus tiu firmao, kiu ĝi hodiaŭ estas (MS-DOS kaj vindozo ne estus la plej ofte uzataj sistemoj malgraŭ la rabkopiado, sed pro la rabkopiado).
Ĉu vi iam aĉetis elektronikan libron? DRM (cifereca mastrumado de rajtoj) ne estas senefika triliteraĵo. Ekzemple mobipocket: Kiam vi instalas la MB-legoprogramon, tiam ĝi havas serian numeron. Aĉetante MB-libron vi devas indiki, kiu estas la numero de via programo. Poste vi elŝutas libron, kiun vi povas legi ekskluzive nur per tiu ĉi legilo.
Ŝanĝante la legoprogramon (aŭ la legilon, se temas pri lego-maŝino), vi devas elŝuti denove la libron. Ĉar ĝi estas registrita je via nomo, vi ricevas la duan elŝuton senpage, sed kun la permesilo pri la nova numero.
Ankaŭ la epub-formato enhavas rajto-mastrumadon.
Sekve vi ne povas simple sendi la libron al viaj konatoj. Ili ne povos legi ĝin.
Ĝuste tio estas la konsidero: Ĉu leĝe aĉeti libron por tri aŭ kvin eŭroj (kaj havi bonan konsciencon kaj la certecon, ke oni subtenas la E-movadon) aŭ rabkopii ĝin? Fakte la respondo - por niaj rondoj - estas tute simpla: Se bona aŭtoro ne ricevas rekompencon por sia verkado, tiam li ĉesos verki aŭ publikigos nur papere, kaj vi simple ne plu havos librojn por neleĝa sendado.
Demando: Ĉu vi estas tiu, kiu donacos 500 eŭrojn por libro? Se ne, ĉu vi konas tiun, kiu faros tion?
La E-merkato estas tute escepta, bone, ni rigardu nur tiun.
Estas simpla decido. Aŭ mi (la aŭtoro de io ajn) gajnas 50 eŭrojn per la papera eldono de libroj, aŭ mi disdonas ilin elektronike kaj senpage kaj rikoltas honoron kaj laŭdan mencion (kiel vian). Do mia decido estas klara: Mi ŝatas honoron kaj disdonas ĝin senpage.
Sed ĉu mi preferus honoron al mono, se temus pri 10 000 eŭrojn?
Kial ne apliki tion ankaŭ al alia sferoj de E-tujo? Jen mi partoprenos la sekvan UK, sed mi ne pagos antaŭe, sed nur poste tiom, kiom mi volas kaj povas, kaj la kultura programo ne plaĉis al mi, la hotela ĉambro estis tro varma kaj la televida programo malinteresa. Kiu estas la diferenco inter UK-kotizo kaj la pago por libro?
kiel ajn, por mi la ĉefa demando ne estas la prezo sed la disponebla katalogo: legilon mi ne havas kaj ne aĉetos por nacilingvaj libroj, kiuj estas facile haveblaj en papera formo. sed por malfacile troveblaj esperantaj libroj, mi aĉetos legilon, se la disponeblaj titoloj iom multas. des pli volonte mi aĉetos, se la titoloj estas aliaj ol tiuj de paperaj libroj.
tiurilate mi opinias, ke eldonistoj devus rezoni kiel rezonis franko luin por eldonejo "inko": multaj titoloj estas delonge elĉerpitaj, ne plu havas aŭtorrajton, estas tro specialaj verkoj kiuj ne logos centojn da legantoj, do tiuj verkoj ne taŭgas por papera eldono, sed ja por elektronika eldono.
poste ne ŝokos min, se la prezoj tre diversos: ekzemple tre malaltos por senaŭtorrajtaj tekstoj, kiuj jam pretas en "projekto gutenberg" kaj ne postulas grandan editoran laboron; malaltos por nefuroraĵoj kiujn la aŭtoro tamen volas publikigi; altos por fakaj verkoj, kiuj postulas pli da preparlaboro; same altos kiel papera eldono por verkoj paralele eldonataj en ambaŭ formoj...
Nur nespertaj tradukemuloj (sen referencoj) estas malpli kostaj.
Paŭl clubhas replied to Michael Lennartz
Mi citas Jakvo-n: "Jes ni eterne restu en la angulo de la amatoroj."
Sed amatora lingvo - aŭ amatoraj lingvaoj - neniam progresigos ion ajn. Mi legis, ke la katalunaj e-tistoj intencas agi profesie kaj (multe-)koste. Mi kredas, ke tio estas la ĝusta, eĉ pli: la unusola ĝusta vojo. Kvalito kaj profesieco postulas monon, sed nur tiel oni opiniios nin seriozaj partneroj.
Tial mi subtenas - almenaŭ morale - la agadon de FEL.
Sign-in to write a comment.