1. Ĉiu homo havas VIVOFORTON (latine vis vitalis). Tiun forton li ricevas kun la nasko kaj ĝi enestas dum la tuta vivo: ekde naskiĝo ĝis la morto, senŝanŝa. Pro ĝi la homo sen pensi batalas por la pluvivo. Se lia vivo estas en danĝero, la vivoforto daŭre partoprenas en la diversaj manieroj defendi la vivon. Tiu forto ne dependas de iu ajn alia psika influo. La homo ĉiam batalas por sia vivo. La saman vivoforton havas ĉiuj vivestaĵoj.
2. ĉiu homo havas KONSCION pri si mem. Tiun li ne havas dum la tuta vivo. Ĝi ekestas en certa junaĝo, kiam la infano ekkonscias ke ĝi estas unika estaĵo en la mondo, ke ekzistas neniu alia ekzistulo la sama, identa. Tio estas miraklo, kiun ni posedas. Ni konscias ke Mi estas la nura kaj ke ekzistis neniu Mi antau MI la NUNA kaj ke ekzistos neniu Mi post la malapero de mia korpo. Ĝin ni povas perdi antaŭ la morto, kaze de demenco. Pro la memkonscio, la homoj elpensis religiojn, ĉar ilia memkonscio ne povas akcepti ke tiu unika MI malaperos.
3. Ĉiu havas ankaŭ spiriton. Tio estas cerba aktivado kiu faras el homo kreivan personecon. Manifestoj de spirito estas niaj pensoj, sonĝoj, ideoj, do ĉio nemateria en ni.

Tiuj tri elementoj konstigas la homan psikon. La unua kaj dua estas neraciaj, subkonsciaj kaj je ili ni neniel povas vole influi. Tiujn du kune la religioj kutime difinas kiel animo. Animon oni kutime deklaras io kio ekzistas senŝanĝa la tutan vivon – sed tio fakte estas nur tiu parto de la animo kiun ni nomas la vivoforto. La konscio pri si mem ne ekzistas de la vivkomenco kaj ĉesas ekzisti ofte antaŭ la morto, se la homo longe vivas kaj demancas fine de la vivo.
La spiriton ankau religioj nomas SPIRITO. Ĝi estas racia kaj daŭre ŝanĝiĝanta. Ĝi estas unika por ĉiu homo, sed neniam la sama. Ĉiu nova spiro portas novan sperton kaj novan racian komprenadon.

La homa psiko estas elemento de la homa tuto kies dua parto estas lia korpo, lia materia konsisto. Sekve la homa psiko vivas en la homa korpo, en la cerbo. Kiam malviviĝas la korpo, la psiko malaperas. Por la homo bedaŭrindaĵo, sed vero, ĉar ekzistas absolute neniu scienca pruvo nek konvinkiga analogia klarigo ke ĝi ie ajn povus plu ekzisti.