Articles by Zlatko Tišljar - Pajo
Fajrego
-
Aperis artikolo de A. Roša en Advance.hr pri la brazilaj incendioj kiun li komencas per priskribo de…
-
24 Aug 2019
CHU DEMOKRATIO HAVAS ANOMALIOJN
-
Sekvante politikon de Trump, mi daure pensas kio estas fusha en demokratio? Li estas tute demokratie…
-
06 Aug 2019
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
431 visits
LA NUNA HOMARO ATINGIS LA FINON DE EVOLUO – KOMENCIĜAS DEEVULUO
La darvina teorio de evoluo kun natura selekto validas. Provoj nuligi tiun teorion estas malseriozaj. Oni ja trovas ostojn de diversaj antaŭhomaj evolustadioj multe pli aĝajn ol ili meritus laŭ lineara logiko de la evoluo, sed tio estas simple klarigebla. Pluraj homtipaj prahomoj atingis evoluon multe pli frue ol tiuj kiujn ni konis, sed tiuj ĉesis pro iu natura kastraofo, do iom post iom la evoluo atingis homo sapiens-on. Kaj nur kiam homo-sapiens atingis la evolupunkton en kiu komenciĝis la socia vivo kaj ekestis skribo, ekestis tute nova stadio en la evoluo entute. La fazo en kiu antaŭaj generacioj transdonis siajn sciojn al la postaj kaj tiuj konstruis novajn sciojn. Tiu transporto de scioj de unu generacio al la posta ebligis la evoluon de homa socio multe pli rapide ol estus per simpla evoluo kun natura selekto. Kaj jen post iom pli ol 10.000 jaroj la homaro atingis stadion kiu montras elementojn de fino de evoluo. Per nia scio kaj egoismo de nacioj ni rapidege celas al du nehaltigeblaj malevoluaj procedoj. Unue ni detruas la ĉirkaŭaĵon pro kiu jam malaperis preskaŭ 50% de ĉiuj vivestaĵoj kaj due: la homa socio produktas denove senlime la plej terurajn armilojn (nukleajn) kaj frenezajn naciismajn politikojn.
Estas demando kiam aŭ la naturo tiom katastrofece komencos ataki la homaron (tro da poluo kaŭzos veterkatastrofojn kaj malsanegojn pro malpura akvo kaj aero) ke ĝia evoluo ĉesos, aŭ la homaro mem detruos la kompletan civilizon per nuklea milito.
Kio sekvos?
Sekvos deevoluo. La detruita civilizo havos multe pli katafstrofajn konsekvencojn ol detruita romia civilizo kiun oni devis rekonstrui 2 mil jarojn. Pro detruita homa civilizo eĉ se ne ĉiuj homoj mortos, restos nur kelkaj nekapablaj rekonstrui ion ajn, krome rapidiĝos la detruo ĉe ĉiuj bestoj kiuj nuntempe adaptiĝis al la vivo de homo kaj ne plu kapablas mem travivi, la malsanoj ne plu estos kontraŭbataleblaj kaj daŭros malevoluo . Logike ĝis malapero de ĉio viva. La Tero iĝos kiel Marso.
Elbertinum has particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Se la mondo malaperas pro granda kosma katastrofo, tion ni ne povas kontrauagi, sed kial ni detruu nin mem?
Elbertinum club has replied to Zlatko Tišljar - Paj…Sign-in to write a comment.