Dum bela hodiaŭa ekskurso en arbaro mi ekmeditis pri la morto. Jen proksimuma fluo de mia pensumado.
Homo estas estaĵo materia kaj nemateria. Materio estas la korpo kaj la nematerio konsistas el du partoj: spirito kaj animo. Spirito estas pensoj, ideoj, kreemo, sonĝoj, fantazio... kaj animo laŭ mia kompreno povas esti nur interna spirita forto kiu devigas nin batali por la vivo kaj en konscia fazo de la vivo temas pri konscio pri si mem, io kio konsistigas ĉies individuan identecon.
Pri la korpo estas klare. Post la morto, ĝia strukturo kaj funkciado ĉesas kaj ĉiuj elementoj de ĝi transformiĝas al eroj da energioj kiuj parte iĝas manĝoj de multaj vivaj estaĵoj, parte iĝas eroj de la ĉirkaŭaĵo, tero kaj aero. Energio ne malaperas, ĝi transformiĝas, sed ne al iu simila estaĵo. Por ni ĝi ja malaperas. Kio pri la spirito kaj animo? Ili ambaŭ plene dependas de nia korpo. La strukturo kaj funkciado de la korpo ebligas ekziston kaj evoluon de la spirito kaj ekziston de la animo. Genetiko de nia cerbo decidas pri la kresko de nia intelekto kaj spirita kreado depende ankaŭ de socia ĉirkaŭaĵo. Kun malapero de la korpo simple ne ekzistas maniero ke konserviĝu spirito kaj animo. La nura ioma plilongigo de nia spirito okazas tra tio kion idee kaj per sia influo ni transdonis al posta generacio.
Filozofie oni povas konstrui idearon pri tio ke eble ekzistas iu formo de postekzisto. Laŭ kibernetika kaj filozofia logiko granda ŝanĝo kiel la morto okazas kutime tiel ke interŝanĝiĝas pozicioj. Laŭ tiu logiko la korpo devus transformiĝi al spirito kaj la spirito al korpo. Sed tiu fakto havas apogon en neniu konata kompara fenomeno. Do estas ridinda ideo. Restas religio: Religioj trovis ke la animo eliras el la korpo kaj iras al iu loko de beateco (diversaj religiaj opinioj). Aliaj diras ke la animo reenkarniĝas en alia korpo. Ambaŭ estas infanecaj elpensaĵoj sen iu ajn logika bazo.
Sekve, racie pensanta homo, kiu ne akceptas religiajn dogmojn, kiuj ja kovras la homan bezonon iel kontraŭstari la timon pro la morto kaj konsoli sin sed kiuj ja estas produkto de homo mem kreitaj baze de lia vivado sur la tero kaj en homa socio, ja povas konstati nur tion kion konstatis ĉiu racia homo: tiun demandon ne eblas respondi. Homo estas ĉiuflanke limigita. Kaj ja neniu ĝis nun trovis pruvon pri io ajn tiaspeca kiel la postmorta vivo. Pri tio eblas kredi au ne kredi. Oni nur konstatu ke la vivo estas miraklo. Ĉiu el ni feliĉuloj kiuj naskiĝis kaj ekhavis konscion pri si mem scias ke la vivo estas ununura kaj neripetebla. Mi neniam antaŭe ekzistis kaj neniam poste ekzistos. Do, mi vivu la vivon tiel kiel ebligas al mi la kondiĉoj kaj mia saĝo kaj mi ne malesperu pro oftaj malfacilaĵoj. Pri ricevita miraklo estus tute freneze rezigni kaj memmortigo estas rezulto de frenezo (foje eble ankau pro neeltenebla sufero).