En la listo eu-federo, kiun redaktas Rinaldo de Padova. li skribas pri fortiĝado de popularismo en Turkio kaj Rusio. Mi reagis jene:

Tio kion Rinaldo nomas popularismo estas simpla evoluigo de ŝovinismo. Kiam ajn iu reĝimo timas perdi la subtenon en sia lando kaj do perdi la povon, la plej simpla maniero rehavi tiun subtenon estas artefarite krei danĝeron por la propra nacio kaj tuj prezenti sin kiel defendanto de la popolo kontraŭ la danĝero. La danĝero kompreneble estas ĉiam iu alia popolgrupo - aŭ esktera popolo aŭ interna minoritato. Pro arte kreita timo en la popolo, ĝi senpense naciismiĝas kaj eŭforie subtenas la gvidanton aŭ la gvidan eliton. Tiu eŭforia naciismo iĝas ŝovinismo, preteco militi kontraŭ la "kulpa" popolgrupo kaj nome de sia nacio fari - se tion postulos la gvidanto - kian ajn krimegon.
Tio estas ĉiam pli fortighanta tendenco ĉie en la mondo. Jam dum longa tempo post la balkana milito kaj ŝovinismoj tie baldaŭ evlouis simile en Hungario, nun Pollando, kaj en iom malpli granda grado baltaj popoloj, Slovakio, Francio, Britio, Nederlando... Grekio neniam ĉesis esti naciisma kaj ĉiam arte kreis tensiojn kontraŭ Makedonio kaj Turkio. Nun kreskas naciismoj en Japanio, Koreio inter la plej fortaj landoj kaj en tre multaj pli malfortaj. Ne povos eviti tion ankau la plej stabilaj kiel Germanio, Italio.. Skandinavio. Usono ja aplikas tiun strategion unu jarcenton, daŭre kreante verajn aŭ artefaritajn malamikojn kaj tiel senĉese tenante en la popolo unuflanke timon kaj aliflanke senkritikan subtenon de la popolo por kiu ajn elito (estas ja tie ĉiam la sama grandkapitalisma elito).
Bedaŭrinde tiu evoluo ŝajne jam tiom komplikiĝis ke ne eblos ĝin plu haltigi sen katastrofaj konfliktoj.