En Maribor Zamenhoftagon oni prifestis sabaton, la 12-an de decembro. Patroprenis trideko da Mariboranoj sed ankaŭ gastoj el pluraj slovenaj urboj. La ĉefgastoj estis Vinko Ošlak kaj mi. Vinko prezentis libron kiun li tradukis el la 17-jarcenta malnova angla al slovena kaj Esperanto paralele. Temas pri libro plej multe eldonata kaj presata post la Biblio. Ĝi estis verkita en 17-a jarcento kaj de tiam aperis en pli ol 1200 eldonoj kaj sennombraj milonoj da ekzempleroj."La progresado de l pilgrimanto" de aŭtoro kies nomon mi ĝis nun neniam renkontis: John Bunyan. Vinko prezentis la historion de la libro tre vigle kaj interese. Poste mi prezentis mian originalan en Esperanto verkitan lastan libron (aperis ĉi-jare ĉe la eldonejo Izvori en Zagreb) "Nekutime pri multio". Jen iom pri ĝi:
"Nekutime pri multio" estas kolekto de artikoloj kaj eseoj skribitaj por diversaj revuoj, sciencaj gazetoj, konferencoj kaj ankaŭ en mia blogo ĉe ipernity ekestintaj dum lastaj dudek jaroj. Mi selektis, laŭ mia opinio, la plej bonajn kaj decidis aperigi ilin en unu libro kiel rondigita mia verkaro okaze de mia sepdekjariĝo. Ĝi estas dividita je ok ĉefĉapitroj laŭ kies titoloj videblas la vasto de miaj interesoj kaj okupiĝoj (Biografioj de gravaj esperantistoj, esperantaĵoj, filozofio kaj etiko, lingvistiko, pedagogio, poezio, politiko kaj recenzoj). La legantoj certe ne interesiĝos pri ĉio, sed sendube ĉiu trovos ion interesan por si. Diference de aliaj miaj simliaj libroj, ĉi tie la unuan fojon mi prilaboris ankaŭ politikajn demandojn, pri kiuj kompreneble estas tre diferencaj starpunktoj, sed ĉiukaze ili estas prezentitaj en alia, nekutima maniero.
En Zagrebo la Zemnehoftago estis dediĉita nur al mia lasta libro "Nekutime pri multio". Ĝi okazis la 16-an de decembro. Ĉeestis dudeko da zagrebaj esperantistoj. Mi prezentis la libron kaj Tina legis unu artikolon el ĝi. Poste pluraj diskutis pri ĝi. Estis vigla vespero kaj interese dum ambaŭ vesperoj oni uzis nur Esperanton kio estas malofta en lokaj societoj kie renkontiĝas kutime nur lokaj esperantistoj.
Bedaŭrinde en ambaŭ kazoj la aranĝoj ne allogis nacilingvajn ĵurnalistojn kaj do ili ne kaŭzis iun reagon en la nacilingvaj informmedioj.
Articles by Zlatko Tišljar - Pajo
POR MI GRAVA TAGO
-
Mi esploradis kaj penseksperimentadis kreante libron dum 40 jaroj. Temas pri esenca libro per kiu m…
-
09 Jan 2016
SIMPLA PRIPENSO PRI POSTMORTO
-
La demando ĉu la homa animo, do la esenco de la homo, postvivas post la morto estas sensenca. Ĉar ne…
-
08 Sep 2015
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
410 visits
Zamenhoftagoj en Maribor kaj Zagreb
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.