Homo kiel socia estaĵo enhavas genetikan strukturon pro kiu li ne povas vivi sen aparteni al socio. Tio kompareblas kun la naturo tiusence ke ekz. atomo estas memstara strukturo kiu malgraŭ tio ke ĝi memstare ekzistas samtempe apartenas al pli superaj strukturoj: al molekuloj. La karakterizo de vivestaĵoj estas ke ili ne apartenas al unu supera strukturo (socio), sed al multaj samtempe. Tio havas kaŭzon en tio ke en ĝenerala vivdinamismo unuopulo povas facile perdi sian grupon kaj se li ne havus plurajn samtempe, li restus sensocia kio genetike al li ne estas permesita. Kiam infano naskiĝas, ekde la naskiĝo ĝi tuj estas grupapartenanto de la plej eta du-persona grupo: ĝi kaj la patrino. Sed la patrino povas morti dum la nasko. Tiam tuj la infanon transprenas alia plenkreskulo kun kiu ĝi iĝas grupano. Se tio ne okazas la infano devas morti. Dum la vivo la homo daŭre eniras novajn grupojn kaj eliras el iuj antaŭaj. Kun la evoluo, la infano iom post iom iĝas membro de la familio, membro de infangrupoj surstrate, membro de infanĝardenaj grupoj, lerneja klaso, surstrata bando, amikaj grupoj, grupoj en diversaj lokoj kie ĝi estas edukata (ekz. en preĝejo, lernejo, laborejo…). Sekve la homo iĝas membro de multaj etaj grupoj en kiuj li konas ĉiujn membrojn kaj evoluas la sento de reciproka solidareco pli aŭ malpli forta. En pli posta aĝo li iĝas membro de grandaj grupoj en kiuj li ne povas koni ĉiujn (nacio, religio, regioneco, sociaj movadoj…). En ili li iĝas membro per la eduko, akceptante indentajn valorojn. En ĉiuj grupoj la apartenforto povas esti diversa. En iuj li estas malstabile (malforte) ligita, en aliaj pli kaj en kelkaj fanatike forte, depende de la forto de la kredo pri graveco de iu grupo kiun li atingas per pli aŭ malpli intensa eduko kaj sperto.

La granda plimulto de homoj nuntempe vivas en ŝtatoj kaj estas edukataj por la tiuŝtata »ŝtatnacia« grupeco (identeco). Sed ankoraŭ ekzistas homoj en malfacile atingeblaj regionoj kie la homoj eĉ ne konscias ke ekzistas ŝtato, ne frekventas ŝtalernejojn kaj sekve ne povas akiri ŝtatnacian identecon (triboj en profindaj praarbaroj aŭ homgrupoj en altaj foraj montaroj).

Ĉiuj do kiuj estas atingeblaj per la longa brako de la ŝtato per lernejoj kaj informrimedoj tuj estas edukataj por la kredo ke ilia ŝtato estas io sen kio ili ne povas vivi kaj kion ili devas ami ĝis la preteco sin por ĝi oferi. Tio sukcesas plej ofte ĝis alta grado ĉefe pro tio ke la ŝtatoj devigas ĉiujn samŝtatanojn lerni la ŝtatnacian lingvon kaj tial ili estas ligitaj nur al unu speco da informoj, al informoj kiuj edukas por la koncerna ŝtataparteno. Homo loĝanta ĉe la landlimo de Hungario en Kroatio, ne scianta la hunagran lingvon ricevas nur la kroatajn informojn kaj ne povas iĝi hungaridenteca kaj inverse. Same estas pri religia eduko kiu kutime estas forte ligita al la nacia ŝtato. Kutime la ŝtatnacia eduko estas pli forta ol la religia tiel ke se konfliktas la du, la homoj faras tion kion la ŝtatoj postulas. Pensu pri unua mondmilito dum kiu ekz. terure militis nacioj de la sama religio (sur la fronto sur rivero Soĉa en Slovenio dum 1916 kaj 1917 estis mortigitaj pli ol unu miliono da homoj en batalo inter Aŭstrio kaj Italio - ambaŭ katolikaj kaj en ambaŭ la kanonojn benis katolikaj pastroj petante dion detrui la samkredantan malamikon).

Sed la ŝtatoj estas artefaritaj konstruaĵoj ekestantaj pro juraj decidoj kutime post militoj tiel ke ne ekzistas ŝtato en kiu vivas nur unu samnacia grupo. Do oni devas distingi la nacian apartenon kiu rilatas al baza hejma nacilingva eduko (kulturnacia) kaj ŝtatnacia jura aparteno kiun oni akiras en lernejoj kaj aliaj ŝtatinstitucioj. Tio signifas ke ekz. en Bosnio kies limojn daŭre tajloris militoj konsistas el deko da kulturnaciaj grupoj inter kiuj tri estas la ĉefaj: serbkultura havanta serban lingvon kaj ortodoiksan religion, bosnokultura havanta bosnan lingvon kaj islaman religion kaj la kroatkultura kun kroata lingvo kaj katolika religio. Necesas diri ke la tri lingvoj estas ege similaj kun tre etaj diferencoj tiel ke ĉiuj povas bonege interkompreniĝi, sed tamen oni rapide rekonas laŭ la diferencetoj al kiu grupo unuopulo apartenas. Jure tamen ekzistas la ŝtato Bosnio-Hercegovino jam pli ol 800 jarojn kun diversaj historiaj fazoj kaj migradoj. La ŝtato volas krei ŝtatnacian identecon de bosnianoj (bosniaj civitanoj) kiuj edukiĝus sub identaj lernejaj programoj, komunaj sportteamoj, simboloj kaj valoroj. Sed la nacikulturaj apartenoj estas ankoraŭ pli fortaj ol la ŝtatnacia kaj la vivo tie okazas en granda kontraŭdiro. Neniu el la civitanoj fidas al grupano el alia kultrnacia aparteno ke tiu en ŝtataj instancoj laboros por la bono de la civitanoj de la ŝtato, sed estas forte konvinkita ke bosno laboros por la interesoj de bosnoj, kroato por kroatoj kaj serbo por serboj. Neniel evoluas fido al la ŝtato mem, al ŝtata jura nacieco. Tial la demokratia sistemo kiu supozas ke la ŝtatanoj de iu ŝtato estas eglarajtaj kaj voĉdonas por partioj kiuj havas politike diferencajn opiniojn kaj intersojn tamen esence laboras por la tuta ŝtato, por ĉiuj ĝiaj civitanoj, konstruas siajn administrajn decidorganojn je tiu supozo. En praktiko de Bosnio-Hercegovino oni ne fidas ke iu ajn efektive laboras por la bono de la ŝtato (de ĉiuj civitanoj) kaj tial la balotoj daŭre rilatas ne al politikaj diferencoj (maldekstro kaj dekstro) sed al kulturnacia diferencoj. Tie la partioj estas kultŭrnaciaj (kroata partio, serba, bosna). Pro tio la vera demokratio tie ne povas funkcii kaj tiu ŝtato estas tre labila kaj se ne gardus ĝin la perforto de eksterlandanoj, ĝi jam de longe disfalus.

En Usono estas inverse. Tie ĉiuj Usonanoj estas forte edukitaj por unuavice esti usonanoj kaj forte kredas ke ilia aparteno estas unuavide usona. Ili pretas iri al militoj por defendi usonon kaj ties valorojn kaj dum la balotoj ili fidas ke la politikistoj prezentas nur politikajn diferencojn (dekstre-maldekstrajn) kaj ĉiuj zorgos dum regado por la interesoj de ĉiuj civitanoj. (Tio kompreneble ne estas tute tiel ĉar la politikistoj ne zorgas pri ĉiuj civitanoj sed pri mallarĝaj grupoj de kapitalistoj, sed la popolon oni sukcese trompas pri tio.) En Eŭropa Unio estas la stato inter tiuj du. La ŝtatnaciaj apartenoj en unuopaj ŝtatoj estas pli fortaj ol la tuteŭropa aparteno, kaj tial la plej multaj nacianoj pli fidas al sialandaj politikistoj ol al alilandaj kvankam kun simila politika orientiĝo. En kazo de konfliktoj, ĉeĥoj ne fidos al EU, hungaroj eĉ mapli ktp. Tamen ne estas tiel tragika situacio kiel en Bosnio ĉar en plimulto de EU-ŝtatoj estas ĉiam pli forta (speciale juna) generacio kiu fidas al la celoj kaj valoroj de EU kaj subtenas la tuteŭropan celaron.

Kio do estas la ĉefa problemo de demokratio?

Ke daŭre ekzistas konflikto pri fido al elektitaj/elektotaj decidantoj ĉu ili reprezentas la civitanaron egalrajte aŭ unuopajn grupojn al kiuj ili (la decidantoj) pli forte mem apartenas ol al la ŝtatnacio. Ĉu do ekz. socialdemokrata deputito en Eŭropa Parlamento efektive batalos laŭ la vidpunkto de la socialdemokrata programo por ĉiuj eŭropaj civitanoj aŭ li efektive klopodos atingi iun avantaĝon por iu por si pli grava grupo (ekz. por sia nacio – ni diru hungara, aŭ por sia religia eklezio aŭ por interesgrupo kun kiu li estas ligita eble eĉ per korupto?

Kaj la fido estos pli forta ju pli forta estos eduko por la komuna tutŝtata (Eŭropunia) aparteno (identeco) kaj ju pli la individuoj spertos vivplibonigon en la ŝtato.

Se mankas la eduko kaj la ŝtato (en nia kazo EU) estas en politika aŭ ekonomia krizo, la fido al la tutunia aparteno estas minimuma aŭ plene malaperas kaj la ŝtato povas iĝi same kaosa kiel Bosnio-Hercegovino aŭ disfali.

La problemo de demokratio estas la maleblo atingi plenan fidon ke la decidantoj laboros por la tuta popolo egalrajte, ĉar ja krom la tutŝtata nacieco ekzistas multaj aliaj grupapartenoj ĉe ĉiu homo.

marto 2012