Libera Folio aperigis artikolon pri la tre zorgiga daŭra malkresko de la membraro de UEA je kio reagis amaso da homoj kaj evoluis granda kaj interesa diskutado. Tie mi reagis jene:



Mi tre kontentas pri tiu ĉi debatado, ĉar ĝi montras ke ekzistas homoj por kiuj gravas la estonto de la movado kaj homoj kiuj havas viziojn sed ankaŭ praktikajn vidpunktojn. Mi povus tuj inter la diskutantoj trovi homojn bonajn por konsistigi minimume duonon de la estonta estraro de UEA.
Mi diru kelkajn opiniojn, kiuj ankoraŭ ne estis konsiderataj:
1. Kio estas UEA?
UEA estas organizo kiu reprezentas la E-popolon kaj servas al ĝi. Tial ĝi neniam agis por reklami E-on ekstere (ĝi nur reprezentis nin ekstere ekz. antaŭ UNESCO, UNO ktp)
La ER servas al tiu popolo
a) kiel informilo pri tio kio flatas la popolon
b) kiel arkivo de tiu movado
La plej grava kaj esenca valoro de UEA estas ke ĝi tenas la kontinuecon de la jura aspekto de tiu popolo. Sen jura stato ni estus nur unu el sennombraj grupoj kaj grupetoj lasitaj al la hazarda fluo de la historio kun ties detruigaj ŝtormoj.
2. Kie ni estas nun?
Ni troviĝas en la mezo de historia orkano kiu ŝanĝas ĉion en la socia funkciado de la homaro, en la erao de informadika revolucio. Ene de tiu orkano
a) la institucioj kiel UEA (sed ankaŭ aliaj kiel landaj asocioj, SAT ktp) ne kapablis ĝustatempe reagi kaj dronas en ĉiam pli da erarvagado serĉante eliron per hazardaj manovroj
b) la popolo mem trovis la elementojn de la orkano bonega ŝanco por siaj bezonoj: komuniki kaj societumi internaciskale sen devi vojaĝi. La popolo bonege funcias sen la registargvidado. Aperas mirindaj iloj ene de la reto, ofte pli valoraj ol havas ilin popoloj kun grandega kaj potenca ŝtato. Krome, la popolo bonege amuziĝas kaj okupiĝas pri por ili gravaj aferoj: kiel kanti skajpe en Brazilo por gratuli naskiĝtagon al iu en Ĉinio, kiel matenmanĝi kaj samtempe interŝanĝi ideojn pri manĝaĵoj kun iu el Estonio ktp. La nova erao ebligis al la popolo bonege funkcii sen sia registaro. Nia popolo jam antaŭanoncas novajn rilatojn en la mondo kiam la rolo de klasika ŝtato iom post iom malpli fortiĝados.

3. Kion faru UEA?
Ĝi klopodu pluekzisti (ĉar ĝi gravas kiel nia jura kontinueco) sed adaptiĝu al tute novaj kondiĉoj. Kelkaj ideoj pri tio jam aperis en ĉi tiu diskutado kiel ekz. En Roterdamo restu nur 3 oficistoj, aliajn funkciojn oni distribuu al aliaj mondopartoj kie la salajroj estos multe malpli kostaj. La ER-on en papera formo oni simple ĉesigu ĉar ĝi ne plu havas funkcion (ĉion interesan la homoj trovas en la reto senpage kaj multe pli rapide kaj malmultaj maljunuloj kiuj ankoraŭ ne havas retan kontakton al la mondo ĉiukaze ne estas perspektivo por UEA). Restu tamen elektronika versio.
Por tamen havi ion kion la virtuala mondo ne solvas, la bezonon de homoj fojfoje vive renkontiĝi, UEA organizu krom la UK-oj ankaŭ kontinentajn UK-etojn per kio ĝi povus gajni monon kaj financi siajn oficejojn alikontitente. Ĝi komencu aktivi en ĉiuj eblaj retaj esperantistaj forumoj kaj tie aŭskultu kiajn bezonojn havas la homoj kaj baze de tio kreu novajn servojn kaj lernu kiel ekonomie solvas siajn problemojn aliaj asocioj kiuj jam adaptis sin al la nova realo.