En Maribor la prifesto de Zamenhoftago okazis la 15-an de decembro publike en granda magazenejo EUROPARK tiel ke krom la invititaj esperantistoj povis partopreni kiu ajn interesita preterpasanto. Estis lanĉita libro aperinta okaze de 100-jariĝo de la societo "100 jaroj de Esperanto-movado en Maribor - Kroniko 1980-2010)". La bela 200-paĝa libro aperis dulingve (en Esperanto kaj la slovena) kaj prezentas la tutan kronikon pri aktivado dum la 30 lastaj jaroj kaj biografiaron de la plej gravaj mariboraj esperantistoj dum ĉiuj 100 jaroj. Krome kelkaj analizaj artikoloj pri la historio kaj letero skribita de la filino de la fondintoj (Herta Haas) enestas. Porokaze reprezentanto de slovena asocio de kulturorganizaĵoj Franci Pivec transdonis solene al la prezidantino de la societo Melita Cimerman Agnoskodiplomon de la plej supera rango por la kulturmeritoj de la societo. La lasta okazaĵo okaze de la 100-jariĝo estos ekspozicio pri la societo en Universitata Biblioteko de Maribor kiun oni malfermos la 11-an de januaro 2011.

Poste sekvis en prelegejo de EUROPARK mia prelego por interesitoj pri :"Kiam kaj kie ŝtatoj interkonsentis pri tio ke la angla estos internacia lingvo?"

La 20-an de decembro okazis prifesto de Zamenhoftago en Zagrebo en la sidejo de Juda komunumo.

Ĉeestis sufiĉe multa aŭskultantaro (pli ol 60 laŭ mia takso). La programo estis deca kaj riĉa. Gvidis ĝin la nuna prezidantino de kroatia Esperanto-Ligo Judita Rey Hudeček. Kantis zagrebano Neven Mrzlečki, profesia kantisto en la Zagreba Opero kaj Anjo Amika el Budapeŝto. Estis prezentita teksto de du knabinoj 12-jaraj pri lingva situacio en Eŭropo kaj kelkaj aliaj programeroj. Fine Neven Kovačić proklamis gajninton de la premio Kalendulo kiun gajnis longjara meritplena esperantisto por sia 70-jara poresperanta agado, doktoro Ivan Borovečki el Pula, nun jam 86-jara.

Post la festo la kunvenintoj amikumis ankoraŭ longe apud manĝetoj kaj trinkaĵoj.