Slovena membrino de Eŭropa Parlamento Ljudmila Novak prezentis la 21-an de januaro 2009 al la Eŭropa Parlamento en Komitato por Kulturo sub la signo: PE 416.668 v 01-00 kadre de debato pri la raporto/opinio pri multlingveco de Vasco Graca Moura tri proponojn pri ŝanĝoj de artikolo 4:
Propono pri ŝanĝo:
4a. (nova) konstatas ke la principo de estimo de egalrajteco ne povas esti certigita dum oni uzas nacian lingvon (la anglan) kiel »lingua franca«.
Propono pri ŝanĝo:
4b. (nova) proponas, ke konservante kaj uzante vivajn lingvojn, estimante lingvan diversecon kaj stimulante lernadon de diversaj lingvoj oni pristudu la eblecon kaj utilecon de enkonduko de komuna artefarita lingvo en EU, ekzemple Esperanto. Nur ĝi povus faciligi interkompreniĝadon en Eŭropo kaj kun loĝantoj de aliaj kontinentoj, ĉar ĝi estas simpla por lernado kaj uzo.
Propono de ŝanĝo:
4.c. (nova) konstatas, ke la enkonduko de eŭro kiel komuna eŭropa monunuo, ege faciligis komercadon inter la ŝtatoj kaj helpis al ekonomia kresko kaj pli granda stabileco en EU. Similajn efektojn povus havi ankaŭ enkonduko de komuna komuniklingvo, kiu ja neniel forigus aŭ limigus uzon de naciaj kaj aliaj vivaj lingvoj uzataj en EU.
Articles by Zlatko Tišljar - Pajo
Kiel konvinki decidantojn
-
PENSOJ POST PARTOPRENO EN EŬROPA FORUMO EN KRYNICA (Pollando):
La deciduloj en la politiko…
-
02 Feb 2009
Kial mi subtenas Eŭropan Union?
-
Mi ofte renkontiĝis kun la ideoj de multaj liberpensaj idealistoj kiuj estas malkontentaj pri la ekz…
-
22 Jan 2009
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 184 visits
Ljudmila Novak proponis Esperanton al Eŭropa Parlamento
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.