Mi persone uzas la Plenan Vortaron, la PIV-on kaj ankaŭ la vortaron "Grand dictionnaire Français-Espéranto", (la pli ampleksa, laŭ la Vikipedio). Sed ne ĉiam facilas uzi tiajn grandajn kaj pezajn librojn. Mi ofte preferas konsulti la ĉiam oportuna "Léger-Albault-n", eldonita en 1961, sed kvazaŭ ne plu aĉetebla. Ĝi estas tre malgranda, dank'al uzo de "bibla papero". Mi povus kunpreni ĝin kiam mi ne estas hejme: mi ofte vizitas mian patrino en ne tre proksima urbo, kaj ankaŭ estas ofte tie kaj tie-ĉi (kun mia komputileto), sed sen aliro al la reto (kaj do sen ebleco uzi la "Retan Vortaron). Sed estas pli oportune enkomputiligi ĝin kaj kunporti la bildojn! Pro tio, antaŭ kelkaj monatoj mi decidis numerigi ĝin, por facile disponi ĝin.

Post kiam la laboro estis finita, mi informis kelkajn samideanoj, kaj Claude N tuj donis al mi la retadreson de Sr Albault. Do mi skribis por peti permeson.

Jen la unua mesaĝo sendita al Sro Albault (biografio en Vikipedio):

"Estimata,

Mi ofte vojaĝas kaj ne ĉiam havas aliron al la reto (por viziti "reta-n vortaro-n").
Ne facilas kunporti multe da libroj, vortaroj, ktp...
Pro tio, mi decidis numerigi
vian vortaron "Leger Albault", numerigo kiu permesas al mi foliumi ĝin sen kunporti ĝin ĉie (sufiĉas la portebla komputilo). Mi ĵus finis tiun laboron.
Claude N. ĵus informis min, ke vi precize deziris ke iu faru tian laboron, kaj ŝi donis al mi vian retadreson.
Ĉu vi deziras ricevi kopion de la bildoj?
Ĉu vi konsentas pri divido de la rezultoj kun francaj esperantistoj?

Mi antaŭe dankas, kaj salutas vin"

------------------------------------------------

Mi respondis jenan respondon:

"Tre estimata,
Mi malfrue reespondas al via ŝatata mesago de la 6a de Februaro. Mia respondo estas pozitiva. Vi povas numerigi mian vortaron (Léger-Albault). Mia kunaŭtoro de longe forpasis. Mi volonte ricevos kopion de via laboro. Se le financa rezulto estos pli bona ol laŭ via espero, vi estos libera disponi pri la mono, tute aparte se temas pri E-ista asocio.

Kore kaj danke, André Albault
"

---------------------------------------

Kompreneble, mi respondis tuj jene:
------------------------------------

"Tre estimata,

Mi dankegas vin pro via respondo.
Kompreneble mi tute ne intencas peti monon de iu ajn pro tiu laboron (jam farita), sed disponigi la rezulton senpage al ĉiuj francparolantaj esperantistoj.
Tia agmaniero estas kohera kun la filozofio de la "liberaj programoj": kunlaborado, divido de la rezultoj, ktp...
Mi sendos al vi la bildojn, aŭ vi povos mem elŝuti ilin el la reto."

-------------------------------------------------------

Do, vi povas elŝuti ĝin en la albumo kiu situiĝas tie