Flandra proverbo tekstas: Hundo ne malpurigas sian propran neston. Iom simila, hebrea proverbo diras: Ne ĵetu ŝtonon en la puton el kiu vi trinkas.

Sed kion faras la homoj? Ili malpurigas la aeron, la grundon, la akvon kaj eĉ la kosmon, distordas la naturajn ekvilibrojn kaj kaŭzas la formorton de besto- kaj plantospecioj. En la oceanoj flosas gigantaj ruboplasto-insuloj, la akvo de multaj riveroj eĉ ne plu taŭgas por naĝado; polvo kaj figasoj venenigas la aeron. Ĉio tio por la 'progreso de la homaro', alivorte, por la kapitalismo kaj plutokratio.

La sola eliro estas pli sobra vivmaniero, kun respekto al aliaj vivaĵoj kaj eĉ nevivaĵoj. Kaj plej grave: ne pensi ke "jam tro malfruas"!