Mondfama japana proverbo "Nana korobi, ya oki." kuraĝigas jene: Fali 7 fojojn, ekstari 8 fojojn. Alivorte: post ĉiu falo aŭ malsukceso, gravas denove ekstari kaj daŭrigi. Eble provi alian aliron al la problemo, sed la vera malsukceso estus ĉesi provi entute!

Se vi spertas ke io tutsimple NE eblas, tiam vi ne fiaskis, sed almenaŭ provis kaj lernis el tio, do progresis! Farante nenion, oni ne nur ne progresas, sed eĉ regresas! Kaj eble dank' al viaj spertoj, saĝo kaj persistemo, vi jes sukcesos!