Irène NEMIROVSKY (1903-1942)



LA BALO - UNUA ĈAPITRO (1/2)

Novelo de Irène NEMIROVSKY (1928)

Sinjorino Kampf eniris la lernoĉambron, tiom bruske malfermante la pordon malantaŭ si, ke la lustro el kristalo eksonoris, kun pura dolĉa tintilsono, per ĉiuj siaj ornamaĵoj svingitaj pro la aerblovo. Sed Antoinette ne ĉesigis sian legadon, tiom kliniĝinta sur sia pupitro, ke ŝiaj haroj tuŝis la paĝojn. Ŝia patrino silente rigardis ŝin dum momento ; kaj ŝi venis stari antaŭ ŝi, kun la brakoj krucitaj sur la brusto.

Ŝi ekkriis :

« Mia infano, vi povus moviĝi kiam vi vidas vian patrinon, ĉu ne ? Ĉu estas do via postaĵo gluita al la seĝo ? Kia nobla maniero !... Kie estas Miss Betty ? »

En la apuda ĉambro, la bruo de kudromaŝino ritmis kanzonon, iu What shall I do, what shall I do when you’ll be gone away*..., kiun rukulis mallerta kaj freŝa voĉo.

- Miss, venu ĉi tien ! alvokis S-ino Kampf.
- Yes, Mrs. Kampf.

La malgranda anglino, kun ruĝaj vangoj kaj dolĉaj timo-plenaj okuloj, kun mielkolora tubero volvita ĉirkaŭ ŝia ronda eta kapo, enŝoviĝis tra la malfermetita pordo.

- Mi dungis vin por vartadi kaj instrui mian filinon, ĉu ne ? ... sed ne por kudri al vi robojn ! senindulge eldiris S-ino Kampf... Ĉu Antoinette ne scias, ke ŝi stariĝu kiam eniras ŝia panjo ?
- Ho ! Ann-toinette, how can you** ? diris Miss kun ia tristigita pepado.

Tiam estis Antoinette staranta kaj mallerte balanciĝanta sur unu kruro. Ŝi estis magra longa knabino de dek kvar jaroj, kun la pala vizaĝo de tiu aĝo, tiel karnomanka, ke al plenkreskuloj ĝi aspektis kvazaŭ ronda hela makulo, sen trajtoj, kun mallevitaj laco-koloraj palpebroj kaj fermita eta buŝo... Dekkvarjara, kun la mamoj elkreskantaj sub la mallarĝa robo de lernantino, kaj kiuj vundas kaj ĝenas la malfortan infanan korpon... Kun grandaj piedoj, kaj tiuj longaj flutoaspektaj brakoj kun ruĝaj manoj ĉe la ekstremaĵoj, fingroj inkmakulitaj, kaj kiuj fariĝos la plej belaj brakoj en la mondo, kiu scias ?.. Malforta nuko, mallongaj haroj sekaj kaj maldikaj ...

« Komprenu min, Antoinette ! Oni povus ja malesperi pro viaj manieroj, mia kompatinda filino !.. Sidiĝu. Mi denove eniros, kaj vi faros al mi tiun plezuron tuj stariĝi, ĉu vi aŭdis ? »

S-ino Kampf retroiris kelkajn paŝojn kaj duafoje malfermis la pordon. Antoinette malrapide stariĝis kun tiom okulfrapa rifuzemo, ke ŝia patrino vigle demandis, kun premitaj lipoj kaj minaca mieno :

- Ĉu tio hazarde ĝenas vin, fraŭlino ?
- Ne, panjo, mallaŭte respondis Antoinette.
- Do, kial vi montras tian mienon ?

Antoinette ridetis per ia malkuraĝa kaj peniga klopodo, kiu dolore misformis ŝiajn trajtojn. Fojfoje, ŝi tiom malamis la plenkreskulojn, ke ŝi volus mortigi ilin, kripligi ilian vizaĝon, aŭ piedfrapante ekkrii : « Ne ! Vi tedas min ! » ; sed ŝi timis siajn gepatrojn ekde la fruinfanaĝo. Iam, kiam Antoinette estis pli malgranda, ŝia patrino ofte prenis ŝin sur la genuojn, kontraŭ sian bruston ; ŝi karesis kaj kisetis ŝin. Sed tion forgesis Antoinette. Dum plej profunde en si mem ŝi konservis la sonojn, la voĉeksplodojn pro kolerego, kiuj pasis super ŝian kapon, « tiu etulo, kiu senĉese ĝenas min !.. » , « vi denove makulis mian robon per viaj malpuraj ŝuoj ! ek en la angulon ! tio instruos vin, ĉu vi aŭdis ? eta stultulino ! » kaj iun tagon... por la unua fojo, tiun tagon ŝi deziris morti... sur stratangulo, dum sceno, tiun furiozan frazon, tiom forte kriitan, ke pasantoj rigardis returne : « Ĉu vi ja volas vangofrapon ? » kaj la brulvundon de la frapo... Stratmeze... Ŝi havis dek unu jarojn kaj estis altkreska rilate sian aĝon... La pasantoj, la plenkreskuloj, tio ne gravis... Sed ĝuste tiam, knaboj estis elirantaj el la lernejo kaj ekridis rigardante ŝin : « Nu ! la piĉulin’ ! » Ho ! tiu mokrido, kiu sekvis ŝin dum ŝi plu iris, kun mallevita kapo, sur la nigra aŭtuna strato... dancadis la lumoj tra ŝiaj larmoj.
« Nu ! Vi ĉesos plorgrimaci, ĉu?.. Ho ! kia aĉa karaktero !.. Kiam mi punbatas vin, tio estas por via bono, ĉu ne ?.. Kaj, ne rekomencu inciti min, tion mi konsilas al vi !.. » Kiaj aĉaj homoj ! .. Kaj ankoraŭ nun, oni intence krueladas kontraŭ ŝi de mateno ĝis vespero, por turmenti, torturi kaj humiligi ŝin : « Kiel do vi tenas vian forketon ? » (Dio mia ! antaŭ la domservisto ! ) « kaj sidiĝu rekte. Almenaŭ, ne ŝajnigu vin ĝiba ! » Ŝi estis dekkvarjara, ŝi estis junulino, kaj en siaj sonĝoj, amata kaj bela virino... Viroj karesis ŝin, admiris ŝin, kiel en la libroj Andrea Spirelli* karesas Elena-n* kaj Maria-n*, kaj Julien de Suberceaux**, Maud-on de Rouvres**... Amo !..

Ŝi ektremis. S-ino Kampf finis :

« Kaj se vi kredas, ke mi pagas al vi anglinon, por ke vi havu tiajn manierojn, vi eraras, mia etulin’ ! »

Pli mallaŭte, dum ŝi relevis harfasketon, kiu strekis la fronton de ŝia filino :

« Vi daŭre forgesas, ke ni estas nun riĉaj, Antoinette ! ..» ŝi diris.

Ŝi turnis sin al la anglino :

- Miss, vi devos fari por mi multe da aĉetoj ĉi-semajne... Mi aranĝos balon la 15an...
- Balon !? flustris Antoinette, kun larĝe malfermitaj okuloj.
- Jes ja, ridetante respondis S-ino Kampf.

Ŝi rigardis Antoinette-n kun orgojla esprimo, kaj, kuntirante la brovojn, ŝi kaŝe fingromontris la anglinon.

- Ja nenion vi diris al ŝi, ĉu ne ?
- Ne, panjo, ne, vigle respondis Antoinette.


*What shall I do when you’ll be gone away ? = kion mi faros, kiam vi estos foririnta ?
**How can you ! = Kiel vi povas (fari tion) !
*Andrea Spirelli, Elena kaj Maria : personoj en la romano « Il Piacere » (1889) de Gabriele d’Annunzio.
** Julien de Suberceaux, Maud de Rouvres : personoj en la romano « Les demi-vierges » (1924) de Armand du Plessy.
NB : La nomo "Kampf " signifas "batalo" en la germana.


--------------------------------------DAŬRIGOTE----------------------------------------------------