LA DOMO INTER LA DUNOJ – Ĉapitro 20 (2/2)

Sed li ne povis plu vidi. Li antaŭeniris tra ruĝa nubelo. Estis kvazaŭ arda feraĵo brulus en lia ventro. Li duonfleksiĝis por subpremi tiun doloron, kiu torturis lin. Li ne povis plu spiri. Li paŝis kiel blindulo. Duonkonscie, li trairis nekoherecan mondon, kie la neniaĵo enkorpiĝas kaj karambolas kun li, kie obstakloj subite estiĝas sen realo, sen ekzisto. Li vidis tion, kio ne ekzistas kaj ne vidis tion, kio ekzistas. Kaj li kredis, ke li daŭre paŝas ; li streĉis kaj kontrahis siajn muskolojn, dum li tere kuŝis jam delonge, post kiam li stumblis kaj rulis sur teramaseto.

Kuŝante sur la grundo, post momento, li retrovis la konscion. Lia cerbo estis denove proviziita per sango, sekve revenis lucideco. Li ree malfermis la okulojn, rigardis ĉirkaŭ lin kaj vidis teron, legomojn, ribujojn. Li estis en ĝardeno. Kun du vicoj de pirarboj ĉe ties randoj, aleo malvolviĝis fore.

Unu sekundon, per energieksalto, Silvano sin apogis sur sia kubuto kaj rigardis. Li rekonis la ĝardenon de Paskalina. Sen konscii pri tio, li estis trairinta la heĝon kaj falinta je kelkaj metroj de la domo.

Silvano lasis sin refali kun kvietiga suspiro. Li estis trafinta sian celon. Kun la okuloj direkte al la ĉielo, li kontemplis la komenciĝantan helecon, kiu blankigis la firmamenton. Eble estis la kvina. Post unu horo, Paskalina ellitiĝos, malfermos sian fenestron. Necesis atendi.

Baldaŭ tagiĝos. Kuŝante sur la dorso, Silvano komencis ekvidi ĉirkaŭ si la malhelajn siluetojn de la arboj, kaj, tuj apud siaj okuloj, maldikajn herbvergetojn, kiuj balanciĝis pro la matena vento...

Li sentis malvarmon. Lin sufokis pli kaj pli granda premo. Li alarmiĝis : neniam li povos atendi ĝis la tagiĝo. Kaj li intencis stariĝi por peti helpon. Se li sukcesos trafi la pordon, li estos savota.

Li provis stariĝi kaj tio donis al li strangan impreson. Krurojn li ne havis plu. Almenaŭ, ili ne plu obeis lin. Ili eĉ ne sentis plu malvarmon. Tiuj ĉi estis ja kvazaŭ ili ne ekzistus plu. Neniam li povus paŝi.

Li ekpensis, ke li almenaŭ povos voki, krii helpon. Per granda peno, li turnis sin flanke, por fiksi sian rigardon sur la fenestro de Paskalina. Kaj li ekkriis :

« Paskalina..! »

Poste, li atendis, kubute apogita.

Nenio moviĝis en la domo.

Silvano ektremis. Liaj fortoj elĉerpiĝis. Necesis ŝpari ilin, se li deziras daŭri unu horon pli.

Tiam li ree kuŝiĝis sur la grundo. Sorbigitaj de sango, liaj vestoj alpremiĝis al lia korpo. Kaj li diris al si, ke li certe devas esti tute sensanga, post tioma sangado. Li subite ekkonsciis, ke liaj okuloj ne vidas plu la fenestron. Li ne vidos tiun, kiam oni malfermos ĝin. Grizaĉa nebulo alproksimiĝis al li, limigis lian vidon, kvazaŭ ĝi enmurigas lin en konfuza cirklo. Tio timigis lin. Li kunigis sian tutan spiron por krii :

« Paskalina... »

Sed lia voĉo ne estis plu aŭdebla.

Ĉirkaŭ li, la kamparo paliĝis. La ventblovo plifortiĝis. La herbo flustris ĉirkaŭ la kapo de Silvano, per lasta kareso tuŝetis lian vizaĝon. Lia dekstra mano daŭre tenis lian vundon fermita. Per la maldekstra, li palpis sian korpon sed apenaŭ sensis ĝin. Tiu bela kaj fortika maŝino jam ne apartenis plu al li. Kaj lia brako pli peziĝis, kontraŭvole refalis ĉe lia flanko.

Tiam Silvano sciis, ke li mortos sen revidi Paskalinan. Kaj por la unua fojo, li sentis sin malbrava, li malespere ekploris.

Li volis krii plu. Sed li esprimis nur konfuzan kaj neaŭdeblan sonon. Lian buŝon obstrukcis ŝaŭma kaj sangogusta muko. Nun mankis al li la forto por elkraĉi tiun ŝaŭmon. Kontraŭ lia volo, kun intestobruo ĝi eliris el lia gorĝo, fluis en ruĝaĉa salivo sur lia mentono, invadis lian tutan vizaĝon.

Cetere, plejsupra indiferenteco eniris lin. Pli kaj pli malheliĝis lia menso. Ĉio ŝajnis al li konfuza, lontana, ekster lia vivo. Ĵermena, Lurĵo, Cezaro, eĉ Paskalina, tiuj estis nur vortoj, fantomoj, kiuj malrapide fariĝis nebulaj en lia memoro. Li mem, Silvano, estis nur nenio, nesensiva korpo, sur kio li koncentris reston de agonianta lucideco...

Li unuafoje svenis ; rekonsciinte, li rimarkis, ke li laŭte ĝemas kaj ne povas ĉesigi tiun gorĝobruon, kiun li spirante eligas. Cetere, tio ne gravis plu. Malrapide, li reiris al la konfuza stato de naskiĝonto, la sonoj estis nur misdistingeblaj rumoroj, la lumo nur malklara blankaĵo sur liaj pupiloj...

Lia animo mortis la unua. Kaj nenion li ekkonis pri la lasta dramo, kiu okazis en lia karno - pri la sovaĝa lukto de lia estaĵo antaŭ ol ĝi reestiĝos materio...


FINO


(Traduko de la franca romano "LA MAISON DANS LA DUNE" de MAXENCE VAN DER MEERSCH - 1932)