LA DOMO INTER LA DUNOJ ( Ĉap. 16 B)

Ĵermena sentis sin kovrita de ŝvito. Ŝi estis kaptota. Estis la unua fojo. Ŝi sentis tiom fortan emocion, ke malgraŭ ŝia memfido de virino, kiu jam travivis multajn delikatajn situaciojn, ŝia vizaĝo konsterniĝis. Tion ekrimarkis la doganisto.

- Nu, eniru, eniru do, li senpacience ordonis.
- Ne ’stas inde, Sinjor’, ĉar mi ja diris, ke nenion mi havas.

Ŝi rigardis lin per petegaj okuloj, provante kortuŝi lin. Sed la viro ne lasis sin malfirmigi.

« Oni ja vidos. Nu, rapidu ! » li respondis.

Subite , Ĵermena lin vigle puŝis kaj tiel forte forpelis, ke li kontraŭvole sidiĝis sur la benkon kontraŭ la muro. Kaj ŝi ekimpetis direkte al la landlimo.

Belgio estis je nur malpli ol cent metroj. Se tiun limon ŝi trafos, ŝi estos libera.

« Virinaĉo ! » ekriis la doganisto.

Li tuj stariĝis, kursekvis Ĵermenan. Ŝi aŭdis malantaŭ si la obtuzan bruon de liaj ferumitaj ŝuoj.

Ĵermena estis facilmova kaj fortika. Ŝi estis longe antaŭ la doganiston ; je nur dek metroj de Belgio ŝi jam estis, kiam ŝi tuŝegis disigitan pavimon kaj falis. La viro reatingis ŝin. Sed ŝi jam plu kuris, sekvata tuj proksime de la doganisto, kies anhelantan spiron ŝi klare perceptis. Mano ekkaptis ŝian brakon. Sed ŝi atingis la limfoston, sin krampis al ĝi, plenforte kriegante : « Helpu ! Helpu ! »

Ĉeestis neniu. La kolerega doganisto ĉirkaŭtalie tenis ŝin. Per vigla skuo, li provis trudi ŝin delasi la prenon. Sed Ĵermena enprofundigis siajn ungojn en la foston, kroĉiĝis al ĝi kvazaŭ kato. Tiam la doganisto fortege pugnobatis ŝiajn fingrojn. Ĵermena malfermis la manojn. Kaj kvankam ŝi daŭre baraktadis, la viro kuntrenis ŝin en la doganejon.

Tie estis nur dua doganisto kaj la kontrolistino. Sen plu rezisti, el siaj korseto kaj jupo Ĵermena eltiris tri kilogramojn da tabako.

- Ĉu tio estas ĉio ? demandis la doganisto, kiu arestis ŝin.
- Jes, plorante respondis Ĵermena. Ne indas la pen’ viziti min.

Tamen de la kapo ĝis la piedoj, ŝi devis lasi sin priserĉi de la kontrolistino. Dume, ferminte la pordon de la oficejo, la viroj estis elirintaj sur la trotuaron...

- Nu, demandis la doganisto, kiam li povis reeniri la oficejon post la serĉado. Ĉu vi havas monon ? Ĉu vi akceptu mezaranĝon ?
- Kion mi devus pagi ? demandis Ĵermena, en kiu ekiĝis espero pro tiu propono.
- Nu, laŭ la tarifo, ĉirkaŭ ok - naŭcent frankojn.

Ĵermena sentis kvazaŭ ŝi falegas.

- Mi havas nur kvardek tri frankojn.
- Tiam, estas nenia solvo.

Ĵermena denove ploris, duone pro ĉagreno, duone por kortuŝi la doganistojn. Sed ili estis kutimiĝintaj kaj restis sensentaj.

- Kio okazos al mi ? ŝi demandis.
- Vi ja vidos. Nur atendu, ke alvenos la leŭtenanto.

Tiuj paroloj donis ideon al Ĵermena.

- Sinjor’, ŝi demandis. Ĉu vi konas Lurĵon ? Lia nom’ ’stas Dezire Lurĵo.
- De la movbrigado, ĉu ? Kompreneble !
- Bone. Nu, informu lin, ke Ĵermena ’stas arestita.
- Kiel tio povus interesi lin ? Ĉi li konas vin ?
- Jes. Avizu lin.
- Ne primoku nin, belulino. Lurĵo certe zorgas pri aliaj aferoj !
- Nu, aŭskultu. Tamen avizu lin. Por vi, ne ’stas malfacile, ĉu ? insistis Ĵermena, sentante ke la du viroj konfuziĝis. Vi ja vidos, ke li tuj alvenos.

La doganistoj rigardis unu la alian.

- Kial mia pet’ ĝenas vin? Ne ’stas granda help’, ĉu ?
- Ba ! diris unu el la viroj, oni povas ja nur telefoni lin, ĉe la movbrigado. Ni ja vidos.

---------------------------------

Post unu horo, Lurĵo alvenis per taksio. Kiam la afero estis solvita, li kunprenis Ĵermenan al Dunkirko. Sed li ne liberigis ŝin. Li igis ŝin supreniri en lian oficejon, ĉe la sidejo de la movbrigado. Kaj malantaŭ ŝi, li ŝlosis la pordon. Li sidiĝis en sian baskulfotelon. Nur tiam li alparolis ŝin. Ĉar depost lia alveno al la doganejo, kie ŝi estis arestita, li nek pridemandis eĉ nek rigardis ŝin .

- Al vi ja ne mankas aplomb’, mia ulin’, li diris. Tri kilogramoj ! Vi freneziĝas, ĉu ? Vi opinias, ke doganistoj ’stas stultuloj, ĉu ?

Premiĝinta sur sia seĝo, Ĵermena denove ekploris.

- Kio okazas ? pludemandis Lurĵo. Vi ’stis senmona, ĉu ?

Ĵermena intencis respondi, sed plorĝemoj sufokis ŝin.

- La fiul’ ! ekkriis Lurĵo.

Ĵermena levis la kapon, senkomprene.

- Kia fiul’, jes ja ! rediris Lurĵo. Vi opinias, ke mi ne komprenis, ĉu ?
- Kion ? povis fine demandi Ĵermena.
- ’Stas via belaĉa Silvan’, kiu devigas vin fari tian taskon. Li ne plu volas vin, mia ulin’. ’Stas nun lia piĉulin’ de Furnes, kiun li volas. Kaj kiam vi ’stos en prizon’, li ’stos libera kaj povos reiri tien for. Ĉu ? Nu, mi tut’ ne komprenas, ke virin’ kiel vi, sperta kiel vi ’stas, lasas sin tiel fari... Tamen, se tion vi dezirintus...

Li ĉesis paroli kaj kolere stariĝis. Tiam Ĵermena impetis al li, sin ĵetis en liajn brakojn, pasie.

- Jes, ŝi diris per disaj vortoj, interrompitaj de larmoj, vi rajtas. Li ’stas fiul’. Kaj mi stultulin’, nu ! De semajnoj, mi laboregas kaj ’stas malfeliĉa kiel ŝton’. Li trudas, ke mi iru ĉien kun tabak’... Li trudas min fraŭdi je ĉiu doganej’... Oni centfoj’ preskaŭ prenis min !.. Mi ne plu havas ion por vesti min. Li elspezas la monon, la tutan monon, kiun mi perlaboras por li.
- Kaj ’stas por tia ul’, ke vi rifuzis min, Ĵermena ! Tamen, kiu pelis vin ĝis arest’ ? Kaj kiu trovis solvon por l’afer’ ?
- ’Stas vere ! ’Stas vere, Lurĵ’ ! Mi malpravis. ’Stas vi pli bona ol li ; mi ’stos pli feliĉa kun vi... Tion mi bone komprenas nun. Nu, mi ŝatus, ke li ja forirus, ke oni arestus lin, ke dek jarojn li restus en prizon’ !
- Tio ne ’stas malfacile ! Kiam vi volos, vi povos « doni » lin al mi. Mi ne maltrafos lin !
- Kaj tion mi faros ! Jes ja, tion mi faros ! Lin mi « donos » al vi ! Nu, sufiĉas, ke vi faru traserĉon, hodiaŭ aŭ morgaŭ, kiam vi volos. ’Stas nun en la kel’ pli ol dudek kilogramoj da tabak’.
- Bone, diris Lurĵo. Nur silentu, ĉu ? Morgaŭ mi venos. Kaj mi dezirus, ke li ne lasu sin aresti. Oni ne maltrafos lin, ĉifoje. Por longe, vi ’stos liberigita je li, mia ulin’. Kun mi, vi ’stus feliĉa, sciu...
- Jes, multe pli ol kun tiu fripon’ ! Li naŭzas min. Mi volus, ke li krevus ! Nu, Lurĵ’, se vi daŭre deziras, ankaŭ mi bonvolas ! Tion li ege meritas : repagu al li!

Kaj Lurĵo repagis.

--------------------------------------------DAŬRIGOTE----------------------------------------------