LA DOMO INTER LA DUNOJ (ĈAPITRO 11 – 2/2)

Sed kio plej plaĉis al li – kaj tion li daŭre diris al si laŭirante la aleojn, kun sia laborilo surŝultre – tio ja estis labori en la ĝardeno. Tie li sentis sin trankvila. Tiu kvieta kaj alliganta okupo akaparis liajn pensojn, ne tirane kiel zorgo aŭ ĉagreno, sed sen perforto, nur instigante al li ripozigan revadon, dum li enterigis la semojn kaj sarkis la aleojn.

Tiun tagon, li priklis poreojn. Li nombris ilin dum li samtempe enterigis la blankajn radikojn. Kaj li ne enuis. Tiam li pensis pri nenio krom sia laboro. Sed tiu vegeta vivo, tiu enpensiĝo kvietigis lin, liberigis lin de la senfina ĉiutaga streĉo. Kiam li finis sian poreobedon, li kuŝiĝis sur la herbon piede de unu el siaj amikoj la altaj arboj kaj ne plu moviĝis. Li lasis siajn pensojn kuri post la grandaj nuboj el vato, kiuj distranĉis el la vigla bluo de la ĉielo la blankon de siaj neĝpintoj. Ĉirkaŭ li, la amaso da arbofoliaro pulsis pro tremetanta vivo. Kiam oni fermis la okulojn, la daŭra kanto en la frondaro similis la flustradon de ondoj. La vento enkorpiĝis kaj tremetis trairante la foliaron. Oni vidis ĝin pasi de unu arbo al alia, ŝanceli ilian senmovecon, enmeti kvazaŭ vekmurmuron. La branĉoj milde kurbiĝis. La folioj flustris, sin tuŝetis kun dolĉa kaj forta ĉifbruo. Oni vidis ilian amason ondobrili kun pli helaj nuancoj, pro la strebo de la venteto, kiu relevis ilin dum lumludis la suno. Longa regula balancado kiel kvieta hulo lulis la tutajn arbotufojn. Oni vidis ilin unu post la alia dolĉe klini kaj restariĝi, kvazaŭ ili transdonus al sia najbaro la ŝarĝon, kiu klinis ilin. Kaj tio ankaŭ memorigis la maron, la barkojn , kiuj laŭvice salutas la venteton per sia peza malapero. Tiu senfina lulmovo dormigis Silvanon, forprenis lin tre malproksimen, malplenigis lin de ĉiuj liaj pensoj kaj lasis lin perfekte feliĉa en tia torporo de lia cerbo. Li perdis sian orientiĝokonscion, li ne povus diri je kia rapida aŭ lanta kadenco fuĝas la tempo. Li forgesis la ĝardenon, la gastejon kaj la mondon...

Paŝoj revokis lin al la realeco. Li stariĝis, kun peza menso kaj kapturno pro la tuta sango, kiu amasiĝis tie. Tiaj momentoj estis doloraj. Sed li rekonis Paskalinan kaj estis kontenta. Ŝi kunportis libron por ripozi en la ombro.

- Ĉu vi jam finis ? ŝi demandis.
- Jes ; mi estas pigra hodiaŭ.
- Mi ĉiam estas, ride diris Paskalina. Tion jam diris al vi mia onklino, ĉu ne ? Sed estas tiel agrable !
- Jes, diris Silvano. Mi ŝatus pasigi mian tutan vivon tiel...
- Ankaŭ mi. Tio estas, tamen ne mian tutan vivon. Nur de tempo al tempo.
- La tutan vivon, miaflanke, asertis Silvano. Ĉu vi ne opinias, ke alimaniere la tempo pasas tro rapide?
- Ne, konfesis Paskalina.
- Jes ja. Vi vidos. Oni ne vidas sin vivi. Kaj kiam mi pensas pri tio, mi senkuraĝiĝas. Oni tiel forte klopodas fari al si belan vivon, ke oni fuŝas ĝin sen ekkonscii pri tio. Por vere profiti el ĝi, necesus ĉiam esti kiel mi ĵus estis antaŭe, pensante pri nenio, sentante sin nur vivi. Tiele, oni ne perdus sian tempon.
- Vi estas stranga...
- Jes. Antaŭ ol mi venis en tiun ĉi domon, mi neniam pensis pri tio. Kaj nun, mi opinias, ke mi vere vivas nur ĉi tie. Aliloke, mi atendas...
- Kion ?
- Esti ĉi tie. Ŝajnas, ke mi ekzistas nur por vivi en tiu ĉi loko. Apenaŭ mi alvenis, mi tuj sentas min kvazaŭ en mia domo. Mi ne plu petas ion. Nenio plu mankas al mi. Tion mi sentis la unuan fojon, kiam mi venis al via domo...
- Eble vi ŝatintus esti ĝardenisto ?
- Ja eble.

Silvano reprenis sian ŝpaton, kun bona rideto rigardis Paskalinan. Kaj li foriris por ekŝpati novan bedon per malrapidaj gestoj.
Paskalina rigarde sekvis lin. Tiu konversacio eklaborigis ŝian menson. Ŝi alproksimiĝis Silvanon kaj denove pridemandis lin, esplorante lin per sia sincera kaj naiva rigardo, antaŭ kiu Silvano sentis sin sen forto, nekapabla je trompkaŝo.

- Kaj kial vi ne faras tion ?
- Kion ?
- Nu, la metion de ĝardenisto ?
- Ha, vi ankoraŭ pensis pri tio. Ĉar... Ĉar... fakte, ĝi ne tiom plaĉas al mi.
- Kial do vi ne estas kontenta ?
- Ĉar nur ĉi tie mi ŝatus esti ĝardenisto, kiel vi diras. Estas strange, sed aliloke tio tute ne plaĉus al mi.

Kaj Silvano ridis, iom konfuza pro tiele devi vortigi aferojn, kiujn li mem ne tre klare komprenis. Li bedaŭris nun tioman konfidencon. Li dezirus repreni siajn parolojn. Sed kun sia junulina simplanimeco, ŝi senkompate daŭris sian inkvizicion.

- Ĉu estas nia domo, kiu plaĉas al vi ? ŝi demandis.
- Estas ĉio, diris Silvano.
- Ne estas tiel bele ĉe vi ?
- Nenie.

Li denove malprenis sian ŝpaton.

- Mia vizito ĉi tie, tio ŝanĝis min, fraŭlino Paskalina. Vi ne povas kompreni tion, ĉu ne ?
- Ne, ŝi respondis.
- ... Sed mi trovis ion, kio mankis al mi, kio ne ekzistis en realo, tion mi pensis. Ofte pri tio mi revis. Sed mi opiniis neeble ĝin eltrovi.
- Kaj pri kio vi revis ? demandis Paskalina.
- Pri ĉio, kio estas ĉi tie : pri tia ĝardeno ; altaj arboj ; maljunuloj, kiuj ne estus malbonaj ; pri junulino kiel vi, kun kiu mi povus paroli kiel ni parolas nun...
- Ĉu tio estas ja tiel malofte ?
- La homoj, kiujn mi renkontis ne estas kiel vi. Bedaŭrinde. Sed estas jam malfrue, ĉu ne ?
- Jes, diris Paskalina, sen kompreni.
- En la vivo, oni tiele preterpasas multajn aferojn...

Estis longa silento. Silvano plenigis siajn okulojn per la densa kaj ĉarma dekoracio, kun la domo kaŝita malantaŭ la frambujoj, la perspektivo de la gigantaj arboj, kiuj disvolvis sian faskon tre alte, kaj la pura fono de la blua ĉielo.

- Vi ne estas gaja hodiaŭ, murmuris Paskalina. Kutime vi estas tiom gajiga !
- Vi ne povas scii... Kelkfoje, sciu, mi diras al mi, ke mi ne plu devus reveni.
- Sed vi ĉagrenus ĉiujn el ni.
- Aŭ ĉu nur poste mi revenu, kiam mi povos?... Sed tiam estos tro malfrue... Necesus ĉion rekomenci, ĉu ne?
- Oni povas ĉiam rekomenci, flustris Paskalina, kvazaŭ por si mem.

Silvano levis la okulojn sur ŝin, rigardis ŝin kun malkvieta atento. Ŝi fariĝis serioza. Tio ŝanĝis ŝian infanan mienon, pli aŭdacigis ŝian bluan rigardon ; flankeniĝis la knabineto. Malantaŭe travidiĝis la virino, maturigita, transfigurita pro la soleneco de l’ momento. Ŝiaj rufaj haroj flugis ĉirkaŭ ŝia vizaĝo, sed ŝi eĉ ne pensis pri religi ilin. Fronte al la vento, kiu blovis sur ŝian frunton, ŝi ŝajnis silente pridemandi la malproksiman horizonton de la dunoj, unuafoje serĉi en ĝi la klarigon de sia destino.

"Ĉu tion vi kredas? demandis Silvano per obtuza iom trema voĉo...Ĉu tion vi ja kredas?"

Kaj nekonsciante pri tio, ŝi kunigis siajn manojn kvazaŭ por preĝo.
« Oni ĉiam povas », rediris Paskalina.
Emocio ŝveligis la koron de Silvano, dolĉa ekzaltiĝo alvenigis larmojn ĉe la randon de liaj palpebroj.
« Do mi provos », li mallaŭte diris.

Kaj tio estis ĉio. Neniam estis io ajn plu inter Paskalina kaj li.

.................................................DAŬRIGOTA...................................................