SEPA ĈAPITRO (1/2)


Iun mardon por la dua fojo Silvano devis helpi Cezaron por « transpasigi » Tomon al Belgio. Pro tio Silvano sentis sin ĝoja. Iun mardon li unuafoje eltrovis tiun pentrindan malnovan kabareton, kies memoro profunde restadis stampita en lia menso. Kaj, superstiĉe, li esperis, ke la juna knabino de tiu tago denove estos sola en la domo. Eble la geonkloj refoje estos foririntaj al Furnes.

Post kiam Tom estis enŝlosita en la hundejo de la tabakvendisto, Silvano reiris sur la vojon, kiu ĝisiras al la Dunkirko-kanalo. Li grandpaŝe marŝis. Baldaŭ, kun ĝoja emocio, li retrovis la strangetan kaj verdegan kadron de la malnova gastejo .
Tiam li komprenis, kial la alloga pejzaĝo neniam trafis lian rigardon, malgraŭ ke multfoje li laŭiris tiun vojon. Kutime, nur irante Belgion li pasis sur la granda ŝoseo.

Sed pro sia hazarda promenado de la pasinta tago, li marŝis sur tiu vojo kontraŭdirekten. La gastejon oni povas malkovri irante nur tiun direkton. Alidirekten, ĝi ne estas videbla: nur ekvideblas konfuza bukedo da arboj. Oni bezonas atenton por konjekti, ke en tiu arbobukedo troviĝas spuro de eks-landvojo kaj vestiĝoj de malnova ponto.

« Sen tiu hazardo, mi povintus ja neniam eniri tien », pripensis la juna viro.
Ĉar tiu ideo lin tristigis, li forpelis ĝin.

Silvano plumarŝis du aŭ tricent metrojn en la direkto al Dunkirko. La novan ponton li eltrovis, ĝin transpasis, dekstren turnis kaj laŭiris padon al la malantaŭa flanko de la kabaredo. Tie estis sambukoheĝo, kiu limigis tiun ermitejon. En ĝia mezo estis aranĝita aĵura pordo. Silvano alproksimiĝis kaj vidis, ke ĝi estas fermita nur per klinko. Li levis ĝin, puŝis la pordon kaj aŭdace eniris en la ĝardenon.

« Nu finfine mi retrovos la fasadon », li opiniis.

Li sekvis centran aleon borderitan per pirarboj piramide tonditaj. Laŭlonge de la transversaj aleoj viciĝis ribarbetoj kun bela foliaro helverda. La tuta ĝardeno estis partigita en bedoj iom malbone prizorgitaj. En la mezo, kliniĝinta al la grundo, maljunulo elradikigis trudherbojn.

« Hoj! » alvokis Silvano.
Sed la maljunulo ne rigardis returne.

Silvano daŭrigis sian iradon. Li atingis konfuzan amason da konstruaĵoj kunmetitaj iom hazarde, unuj kontraŭ la aliaj. Li rekonis, ke tio devas esti la malantaŭa parto de la gastejo. Sed ĉio estis dronita en konfuzaĵo de superkreska vegetalaro, interplektaĵo de senfruktaj frambujoj, iom post iom ree sovaĝintaj, kaj kiuj nerezisteble grimpe sturmis la malnovan domon. Pli fore, viditaj super la alta tegmento el ruĝaj tegoloj, soriris la arboj de la eks-landvojo, gigantaj, etigante sub la vigla disvolviĝo de siaj foliaroj la gastejon, kiun ili ŝajne ŝirmis.

Tiujn fortikajn kaj masivajn arbojn, Silvano tutcerte tuj rekonis pli frue ol ĉio ajn. Plu antaŭen li iris, ĉirkaŭpaŝante la konstruaĵojn. Finfine li troviĝis sur tiu speco de subombra placeto, kiu fariĝas teraso antaŭ la gastejo. Li sidiĝis sur la sama loko kiel la unuan fojon. Kaj sen malpacienco li atendis, plenigante siajn okulojn de tiu abunda verdaĵo, retrovante kun strangeta feliĉo en la animo la memorojn, la diskretajn kaj ĉarmplenajn emociojn de sia unua vizito.

Sur la planko de la kabaredo eksonis paŝo.
Silvano ne returnis sin kaj atendis.
Li subite vidis antaŭ si oldan virineton kun tutblanka hararo, ruĝa sed freŝa vizaĝo, nigraj kaj viglaj okuloj, kiu rigardis lin.

- Kion vi deziras, Sinjoro? ŝi demandis.
- Glason da biero, Sinjorino.

La oldulino malaperis. Iom elrevigita, Silvano konjektis, ke ŝi estas la onklino.
« Mi envenis tra la malantaŭa pordo, Sinjorino, li diris kiam ŝi alportis lian kruĉon da biero. Mi ne plu retrovis mian vojon. Kaj mi vidis oldulon, kiu ne aŭdis min. »
La olda virino ridetis.

- Temas pri mia edzo. Surda li estas. Kaj mi ne plu klare vidas. Do ni ambaŭ bone kunvivas, ĉu ne?
- Li aspektas olda.
- Li aĝas jam pli ol okdek jarojn. Ankaŭ mi baldaŭ, post du jaroj.
- Tio ne ŝajnas multe ĝeni vin. Mi eĉ opinias, ke vi estus ja pli bona komercistino ol via nevino.
- Ho jes ja! ekridis la oldulino, kiu certe estis ege babilema kaj ekĝojis pro la eblo babili kun iu. Ŝi tute ne aspektas kiel kabaredestrino... Sed kial do vi diras tion?
- Ĉar mi konas ŝin.
- Ĉu vi estas kliento ?.. Strange, mi ne rekonas vin.
- Ne mirinde! Ĉi tien mi venis hazarde la pasintan tagon, unuafoje en mia vivo. Mi mem devis servi al mi glason. Kaj krome, via nevino forgesis pagigi min.

Silvano ridetis. La olda virino ekridegis. Ŝi enigis la kapon en la gastejon kaj alvokis:
« Paskalina! Via kliento! »

- Ni multe amuziĝis pro tiu anekdoto, Sinjoro, ŝi diris revenante apud Silvanon. Ŝi daŭre diradis, ke vi revenos. Por kolerigi ŝin, ĉiuj kontraŭdiris ŝin.

Vigla paŝo resonis. Paskalina estis alkuranta. Ŝi rekonis Silvanon kaj ĝoje ekkriis:
« Ha! Mi ja sciis, ke vi revenos! »

Malantaŭ ŝi alkuris ankaŭ Ĵim, mordema, graŭlante, eta sed furioza. Ĝi aspektis plena de senbrida kolero. Ĝi kvietiĝus, se ĝi povus fine mordi iun. Ĝi blinde impetigis al Silvano.
« Nu, Ĵim, riproĉvoĉe diris Silvano, ĉu ni ne plu estas amikoj nun? »

Ĵim abrupte haltis. Malrapide, Silvano elprenis sukerpecon el sia poŝo, proponis ĝin al la eta besto. Pri tio Ĵim memoris, akceptis la sukeron, ĝin krakmaĉis kaj, amike svingante sian vosteton, venis grati per siaj antaŭaj piedetoj la genuojn de Silvano.

- Vidu! ekkriis Paskalina.
- Nekredeble, diris la onklino. Sed...
Ŝi pripensis.
- Mi demandas min, kiel vi tuj sciis, ke mi estas la onklino de Paskalina. Vi diris al mi, ke vi nur venis...
- Ne malfacile.La fraŭlino diris al mi, ke ŝi havas maljunan onklinon, kiu tre ŝatas paroli.
- Ho! ekkriis Paskalina, iom konfuza.
Kaj ĉiuj pluridis, bonkore.

Stranga hejmo ĝi estis. Nenie ajn Silvano sin sentis kun tiel etpeza koro. Ŝajnis al li, ke tiu loko ne estas mondoparto, ke estas insuleto de freŝeco kaj poezio, izolata de la tercetero, kie oni devas nature nur pensi pri feliĉaj kaj sanaj aferoj. La juna viro tie sentis sin pli gaja, pli malpeza; li iom havis la impreson ne plu esti la ĉiutaga Silvano, sed Silvano tia, kia dum etulaĝo li pensis fariĝi, antaŭ ol la vivo per grandaj batpuŝoj instruis al li ĝian severan leĝon.

....................................................DAŬRIGOTA..................................................