"Esperanta retradio" havas novan retejan adreson: esperantaretradio.blogspot.co.at

Esperanta Retradio - la ĉiutaga aŭd-vida servo!
-----------------------------------------------

"Esperanta Retradio" estas unika kaj tre interesa aŭd-vida servo, kiu ĉiutage aperigas novan 3-6 minutan son-dosieron kun aldono de ĝia skribita teksto! Tiu solvo ebligas ne nur simple ĝui la enhavon de la sondokumentoj, sed ĝi povas tre efike helpi al instruado kaj ekzercado de la lingvo: se oni ne komprenis iun fragmenton aŭ esprimon per orelo, oni povas retrovi ĝin en skriba formo per la okulo. Tre utila solvo kaj por kursanoj kaj por ekzercantoj!

"Esperantan Retradion" iniciatis aŭstra esperantisto Anton Oberndorfer, lastatempe al ĝia kompilado aliĝis helpantoj el Israelo, Brazilio kaj Pollando. La regulaj ĉiutagaj elsendoj funkcias ekde 26-a de 2011, ĝis nun estas faritaj pli ol 970 sondokumentoj, do post ĉ. 1 monato ni povos gratuli la funkciigantan teamon je la 1000-a "elsendo" !!

Laŭenhave la temoj de la elsendoj estas tre variaj: inter ili troviĝas tagaj interesaĵoj, notoj pri mondaj aktualaĵoj, sciencaj novaĵoj, kaj malofte eĉ E-movadaj temoj.

Lastatempe – danke al Gian Piero Savio – la tradician son-formaton ofte kompletigas ankaŭ mallongaj kaj bonkvalitaj filmetoj, kiuj igas la retejon eĉ pli interesa!

Pro fermo de la ĝisnuna retejo ekde majo Esperanta Retradio havas novan adreson: esperantaretradio.blogspot.co.at
Listo de ĉiuj antaŭaj elsendoj estas trovebla ĉe: aldone.de/retradio

Gratulon kaj dankon pro tiu servo al Anton Oberndorfer, kaj al la kunlaborantaj teamanoj!


Szilvási László, L.S.

__________________________

La lasta elsendo temas pri la hodiaŭa rolo de diversaj asocioj, kaj ĝi iom tuŝas ankaŭ Esperantan temon:

Asocioj perdis signifon
-----------------------

- fragmento -

"...La granda epoko de la asocioj estas evidente pasinta. ....Ankaŭ por la celo disvastigi Esperanton montriĝas ke la asocioj apenaŭ povas plenumi tiun sian taskon. Asocioj funkcias laŭ siaj propraj leĝoj, internaj aferoj ofte estas multe pli gravaj ol la ekstera agado, sed ili pretendas por si iun statuson de oficialeco. Tiu imago pri oficialeco fariĝas granda memtrompo kiu malebligas kunlaboron kun aliaj laŭcelaj iniciatoj.

En Esperantujo la grandaj asocioj jam delonge lamas. En ili la internaj aferoj kaj problemoj regas la vivon de la asocio. Ilia produktivo do estas ege malalta. La strebado al oficialeco malrapidigas ĉion. La lingvo povas nur kreski de malsupre, la praktikado, tio estas parolado, estas unuaranga. Por akceli tion asocioj apenaŭ povas kontribui. Sed ili povus almenaŭ elstarigi la gravecon de la parolado kaj kuraĝigi adeptojn de Esperanto paroli la lingvon en publika kunteksto por atingi laŭeble multajn homojn tiel portante la lingvon al ili.

La Esperanta Retradio kiel tute privata iniciato akcelas pli bonan paroladon de Esperanto per ĉiutagaj ekzemploj de parolata lingvo. ...."

Aŭskultu la tutan elsendon ĉe: esperantaretradio.blogspot.co.at (rimarku la eblon aldoni komentojn al ĉiuj artikoloj!)


-----
L.S. / Ret-Info