TRIA ĈAPITRO


Pasis dek jaroj...

Iun matenon, Nantas troviĝis en la oficejo, kie la barono Danvilliers iam akceptis lin tiel krude dum ilia unua interparolo.

Tiu oficejo estis nun lia; post repaciĝo kun siaj filino kaj bofilo, la barono lasis al ili la palaceton, konservante nur domon aliflanke de la ĝardeno, kiu rigardis al la strato rue de Beaune. [bon']

Post dek jaroj, Nantas ĵus konkeris unu el la plej altaj financaj kaj industriaj situacioj. Partoprenante en ĉiuj grandaj fervojaj societoj, enmiksita en ĉiujn spekuladojn pri la terenoj, kiuj markis la unuajn jarojn de la imperio, li rapide gajnis grandegan havaĵon.

Sed lia ambicio ne haltis tie : dezirante ludi politikan rolon, li sukcesis fariĝi deputito en departemento, kie li posedis plurajn farmbienojn.

Tuj kiam li eniris la Nacian Asembleon, li agis kvazaŭ estonta ministro pri financoj.
Per siaj specifaj scioj kaj facileco por paroladoj, tagon post tago li atingis tie pli gravan postenon.

Fakte, li lerte montris totalan dediĉon al la imperio kaj samtempe havis siajn proprajn teoriojn pri financoj. Oni multe klaĉis pri tiuj, kaj li sciis, ke ili vere maltrankviligis la imperiestron.

Tiun matenon, Nantas estis ege okupata.
En la vastaj oficejoj, kiujn li estis aranĝinta sur la teretaĝo de la palaceto, regis fortega aktiveco. Tie estis mondo de oficistoj, iuj senmovaj malantaŭ giĉetoj, dum aliaj senĉese iris tien kaj reen kun pordobruoj.
Aŭdiĝis la senfina sono de oro fluanta el malfermitaj sakoj sur la tablojn, kaj la muziko de daŭre sonantaj kasoj, kies monfluo ŝajne estis inundonta la stratojn.

Kaj en la antaŭĉambro sin pelis homamaso : advokatoj, aferistoj, politikistoj, multaj el la Pariza mondumo, kiuj genuiĝis antaŭ la potenco.

Ofte, gravuloj pacience atendis tie dum horo.

Dume, sidante ĉe sia skribtablo, korespondante kun la provinco kaj eksterlandoj, per siaj etenditaj brakoj li povis brakumi la mondon : sian malnovan revon pri potenco li finfine realigis. Li sentis sin, kvazaŭ li estus la inteligenta motoro de giganta maŝino, kiu movetus la reĝlandojn kaj imperiestrojn.

Nantas sonorigis al la akceptisto, kiu gardis lian pordon. Li aspektis malkvieta.
"Ĝermeno !" li demandis," eble vi scias, ĉu la sinjorino revenis hejmen?"
La akceptisto, kiu respondis, ke li ne scias, Nantas petis, ke li malsupren venigu la ĉambristinon de la sinjorino. Sed Ĝermeno ne eliris.

"Bonvolu pardoni, sinjoro!" li murmuris. "Ĉi tie atendas sinjoro prezidanto de la Nacia Asembleo, kiu insistas por eniri."

Tiam li humore gestis kaj diris:
"Nu, enirigu lin kaj faru, kion mi ordonis al vi!"

La antaŭtagon, koncerne gravegan demandon pri la buĝeto, la parolado de Nantas kaŭzis tian impreson, ke la diskutitan artikolon oni sendis al la komisiono por ricevi amendon laŭ lia opinio.

Post la kunsido disvastiĝis rumoro, laŭ kiu la ministro pri financoj estas demisionta, kaj en la grupoj oni jam elektis la junan deputiton kiel lian posteulon.

Li mem levis la ŝultrojn : ankoraŭ nenio estis decidita; fakte, li interparolis kun la imperiestro nur pri kelkaj specifaj punktoj.
Tamen el la vizito de l' prezidanto de la Nacia Asembleo povus rezulti io gravega.

Li ŝajnis forĵeti la zorgon, kiu ĉagrenis lin. Stariĝinte, li iris manpremi kun la prezidanto.
"Ha! Sinjoro duko!" li diris, "mi petas vian pardonon. Mi ne sciis, ke vi troviĝas ĉi tie... Bonvolu kredi, ke tre kortuŝas min la honoro, kiun vi faras al mi."

Dum momento, ili senpripense kaj korece interparolis. Poste la prezidanto, sen diri ion precizan, subkomprenigis, ke la imperiestro komisiigis lin por prova esploro. Ĉu li konsentus fariĝi ministro pri financo, kaj kun kia programo?

Tiam li, kun admirinda memrego, metis siajn kondiĉojn. Sed sub lia ŝajne senesprima vizaĝo, venis triumfa grumblo : finfine li supreniris la lastan ŝtupon, li atingis la pinton! Necesis nur unu plia paŝo, kaj li troviĝos super ĉiuj kapoj!

Dum la prezidanto konkludis dirante, ke li tuj renkontos la imperiestron por informi lin pri la diskutita programo, malfermiĝis pordeto rigardanta al la apartamentoj, kaj eniris la ĉambristino de la sinjorino.

Nantas subite ree paliĝis, ne finis la frazon, kiun li estis diranta. Li rapidis al la virino kaj murmuris:
"Bonvolu pardoni, sinjoro duko..."

Kaj li mallaŭte pridemandis ŝin. Ĉu la sinjorino eliris frue? Kiam ŝi revenos hejmen?
La ĉambristino respondis per svagaj paroloj, kiel saĝa fraŭlino, kiu ne volas kompromitiĝi.
Kompreninte la naivecon de tiu pridemando, li fine simple diris:
"Ekde kiam la sinjorino estos hejme, informu ŝin, ke mi deziras paroli kun ŝi."

La duko, surprizita, estis proksimiĝinta al fenestro kaj rigardis la korton.

Nantas revenis al li, denove petante pardonon. Sed li estis perdinta sian memregon. Li balbutis, li mirigis lin per siaj mallertaj paroloj.

"Nu, mi fuŝis mian aferon!" li laŭte eligis kiam la prezidanto estis elirinta. "Jen ministerio, kiun mi ŝajne ellasis!"
Kaj li restis kun ĝena sento interrompita de intermita kolero.

Pluraj personoj estis jam enirigitaj. Inĝeniero devis prezenti raporton, kiu anoncis gigantajn profitojn en minejo. Diplomato informis lin pri prunto, kiun najbara potenco deziris fari en Parizo. Pasis kreaĵoj, kiuj donis komunikaĵojn pri dudeko da gravegaj aferoj.

Fine, li akceptis multajn el siaj kolegoj de l' Asembleo.
Ĉiuj faris troajn laŭdojn pri lia antaŭtaga parolado.

Li mem, sidante en la fundo de sia fotelo, ricevis tiun tutan incensadon sen eĉ iu rideto.


----------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------