Li estus akceptinta ajnan proponon kun la certeco, ke li ekriĉiĝos tuj per la unua posteno. Komence li demandus nur panon, sufiĉe por vivteni sin en Parizo; poste : terenon por ŝtonon post ŝtono konstruadi.

De Montmartre ĝis la strato "rue de Lille", li malrapide paŝis kun la koro dronita de amara sento.
Jam ĉesis la pluvo; sur la trotuaroj aferema homamaso puŝis lin.
Kelkajn momentojn li haltis antaŭ komercejo de ŝanĝisto : eble kvin frankoj sufiĉus por iam fariĝi la majstro de l' mondo; per kvin frankoj, eblas vivteni sin tutan semajnon, kaj en unu semajno multajn aferojn oni povus fari.

Dum li tiel revis, veturilo surŝprucigis lin. Li devis viŝi sian frunton, kiun ĵus frapetis kotŝpruco. Tiam li rapidigis sian paŝon, kunpremante la dentojn; kreskis en li kruela emo ekpugnobati tiun homamason, kiu blokis la stratojn : per tio li estus venĝita kontraŭ la absurdeco de l' destino.

Sur la strato Richelieu, omnibuso preskaŭ faligis lin. Meze de la placo Carrousel, li ĵetis al la palaco Tuileries ĵaluzan rigardon.
Sur la ponto de "Saints-Pères",* bele vestita knabineto devigis lin devojiĝi de la rekta vojiro, kiun li strikte laŭiris kvazaŭ apro persekutata de hundaro. Tiu devojiĝo ŝajnis al li la plej grava humiligo : malhelpis lin pasi eĉ infanoj!

Fine, kiam li rifuĝis en sian ĉambron, kiel vundita besto revenas morti en la ŝirmejon, li peze sidiĝis sur sian seĝon, konfuziĝinta, inspektante sian pantalonon, kiu rigidiĝis pro la koto, kaj siajn eluzitajn ŝuojn, kiuj lasis flakegon elflui sur la kahelaron.

Ĉifoje, ĉio finiĝis. Nantas sin demandis, kiel li mortigus sin. Lia orgojlo daŭre staris; li taksis, ke Parizon punos lia memmortigo. Esti potenco, senti en si potencon sed ne trovi iun, kiu divenas vin, kiu donas al vi la unuan eskudon**, kiun vi bezonas!... tio ŝajnis al li monstra stulteco; lia tuta estaĵo ribelis pro kolero.

Poste, estis en li grandega bedaŭro, kiam lia rigardo renkontis liajn senutilajn brakojn. Tamen, lin timigis neniu laboro; per la pinto de sia etfingro, li estus levinta la mondon, kaj li restis tie, forpelita en angulon, devigita al senpoveco, sin vorante kvazaŭ leono en kaĝo.
Sed li baldaŭ kvietiĝis; li opiniis, ke la morto estas pli nobla.

Dum lia infanaĝo, oni rakontis al li la historion pri inventisto kiu, konstruinte mirindan maŝinon, rompis ĝin per martelfrapoj, fronte al la indiferenteco de la homamaso..
Nu! Tia viro, li mem estis; li alportis en si novan forton, raran meĥanikaĵon de inteligenco kaj volo, kaj li estis detruonta tiun maŝinon per la rompiĝo de sia kranio sur la pavimento de la strato.

La suno subiris malantaŭ la arbegoj de la palaceto Danvillers, iu aŭtuna suno, kies oraj radioj lumigis la flaviĝintajn foliojn.
Nantas stariĝis, kvazaŭ logita de tiu astra adiaŭo. Li estis mortonta; li bezonis lumon.
Dum momento, li kliniĝis.

Ofte, tra la abundo da foliaroj ĉe la kurbo de l' aleo, li vidis alstaturan blondan fraŭlinon, kiu paŝis kun princa orgojlo.
Li tute ne estis sentimentala : jam pasis tiu aĝo, kiam la junaj viroj revas en siaj mansardoj, ke mondumaj fraŭlinoj venas alporti al ili grandajn pasiojn kaj grandajn havaĵojn.
Tamen okazis en tiu plej grava momento de sia tuja memmortigo, ke li subite memoris pri tiu bela juna blondulino tiom malhumila.
Kiel do ŝi povus nomiĝi?

Sed samtempe li kunpremis la pugnojn, ĉar li sentis nur malamon kontraŭ la homoj de tiu palaceto, kies duonfermitaj fenestroj ebligis ekvidi angulojn de severa lukso, kaj li murmuris kun kolerega impulso:
"Ho! Mi vendos min! Mi vendos min!... Se almenaŭ oni donus al mi la unuajn cent groŝojn de mia estonta havaĵo!..."

Tiu ideo vendi sin okupis lin dum momento. Se ie ekzistus "Mont-de-Piété" ***, kie oni pruntedonus kontraŭ volo kaj energio, li mem irus tien deponi sin.
Li imagis merkatojn : iu politikisto venis aĉeti lin, por ke li fariĝu lia ilo; iu bankisto prenis lin por iam ajn uzi lian inteligenton... kaj li konsentis, malestimante la honoron, dirante al si, ke sufiĉas esti forta kaj iam triumfi.

Kaj li havis rideton. Ĉu troveblas oportuno vendi sin?
La fiuloj, kiuj gvatas la okazojn, mortaĉas pro mizero, neniam trovinte aĉetanton.

Li timis esti malkuraĝa; li diris al si, ke li imagas nun deflankiĝojn.
Kaj li denove sidiĝis, promesante al si, ke li ĵetos sin el la fenestro kiam plene noktiĝos.

Tamen li estis tiel lacega, ke li endormiĝis sur la seĝo.
Abrupte lin vekis voĉbruo.

Temis pri la pordistino, kiu enirigis virinon en lian apartamenton.
"Sinjoro," ŝi komencis diri, "mi permesis al mi suprenirigi..."
Kaj ekvidinte, ke la ĉambro ne estas lumigita, ŝi vigle reiris malsupren por serĉi kandelon. Samtempe servema kaj respektplena, ŝi ŝajne konis la personon, kiun ŝi venigis.

"Jen," ŝi rediris forirante, "vi povas libere paroli; neniu ĝenos vin."

Nantas, kiu jam vekiĝis kun eksalto, mire rigardis la virinon.
Ŝi levis sian vualeton. Kvardek kvin jaraĝa, ŝi estis malgranda, tre dika, kun bela vizaĝo blanka, kiel tiu de bigotino. Li neniam vidis ŝin.
Kiam li prezentis al ŝi la nuran seĝon, pridemandante ŝin per la rigardo, ŝi nomis sin:
"Fraŭlino Ŝuin... Sinjoro, mi venas paroli kun vi pri grava afero..."
.

* Pont des Saints-Pères = ponto de la Sanktaj Patroj
** Eskudo (= Fr: écu) : iama franca monero. Post la Revolucio de 1789, ĝin anstataŭis la franko (le franc), sed oni daŭre uzis la vorton "écu" ĝis la jaroj 1930 por paroli pri la arĝenta monero de 5 frankoj.
*** Mont-de-Piété = lombardejo, pruntodeponejo ( vortaro.net/#lombardejo )

---------------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------