EPILOGO


Tia estas la vera historio de la Fantomo de l' Operejo.

Kiel mi antaŭsciigis vin en la komenco de tiu ĉi verko, oni ne povus nun dubi pri la reala ekzistado de Erik. Iu ajn povas nun esplori tro da atestoj pri lia vivo por ne povi racie sekvi la agojn kaj movojn de Erik tra la dramo de la familio de Chagny.

Mi tute ne bezonas rediri ĉi tie kiel multe la ĉefurbo interesiĝis pri tiu afero .
Tiu forrabita artistino, la grafo de Chagny mortinta en tiom strangaj cirkonstancoj, lia frato malaperinta kaj la dormo de tri lumlaboristoj de l' Operejo !…
Kiaj dramoj !… Kiaj pasioj !… Kiaj krimoj ĉirkaŭ la idilio de Raŭlo kaj la dolĉa ĉarma Kristina !…

Kio iĝis el la sublima kaj mistera kantistino, pri kiu la mondo neniam plu aŭdis ?…

Oni prezentis ŝin, kiel la viktimon de l' rivaleco inter la du fratoj sed neniu imagis, kio okazis. Ĉar Raŭlo kaj Kristina ambaŭ malaperis, neniu komprenis, ke la gefianĉoj foriris malproksimen de la homoj por ĝui feliĉon, kiun ili ne volis sciigi post la neklarigita morto de l' grafo Filipo…
Iun tagon, ili eniris trajnon en la stacidomo al Nordo de l' Mondo…

Eble ankaŭ mi iam prenos trajnon en tiu stacidomo… kaj ĉirkaŭ viaj lagoj, ho! Norvegio… ho! silenta Skandinavio… mi serĉos la spurojn eble ankoraŭ vivantajn de Raŭlo kaj Kristina, kaj ankaŭ tiujn de patrino Valerius, kiu malaperis samtempe… Eble iam per miaj propraj oreloj mi aŭdos la solecan Eĥon el la Nordo de l' Mondo, kiu resonados de l' kanto de tiu fraŭlino, kiu konis la Anĝelon de l' Muziko…

Longe post kiam tiu kazo estis fermita – danke al la stultaj decidoj de l' enketjuĝisto Faure – de tempo al tempo la gazetaro plu serĉis klarigi la misteron… kaj daŭre demandis sin, kie troviĝas la monstra mano, kiu preparis kaj okazigis tiom da nekredeblaj katastrofoj ! (Krimo kaj malapero)

Asertis nur iu populara gazeto, kiu sciis pri ĉiuj kulisaj klaĉoj :
"Tiu mano apartenas al la Fantomo de l' Operejo !"
Kompreneble ĝi tamen faris tion ironie.

La veron konis nur la Perso, kiun oni ne volis aŭskulti, kaj kiu ne faris plian provon ĉe la justico post la vizito de Erik.
Li posedis la ĉefajn atestojn, kiujn li ricevis kune kun la piaj relikvoj promesitaj de l' Fantomo… Tiujn atestojn mi kompletigis kun la helpo de la daroga mem. Tagon post tago mi sciigis lin pri miaj serĉadoj, kiujn li gvidis.
Jam de jaroj li ne reiris al la Operejo sed de tiu konstruaĵo li konservis la plej precizan memoron, kaj ne ekzistis pli bona gvidisto por konigi al mi ĝiajn plej kaŝajn angulojn.

Ankaŭ li indikis al mi la fontojn, el kiuj mi povis ĉerpi, kaj la pridemandendajn homojn.
Li instigis min frapi la pordon de sinjoro Poligny, kiam la kompatinda viro estis preskaŭ agonianta.
Mi ne sciis pri lia malbona sanstato kaj neniam forgesos kiel efikis miaj demandoj koncerne la Fantomon.
Li rigardis min kvazaŭ li vidus la diablon. Li respondis nur per kelkaj sensekvaj frazoj, sed tiuj atestis (tio plej gravis) kiom multe la F. de l' O. en tiu tempo perturbis lian jam frenezan vivon (sinjoro Poligny estis iu, kiun oni konvene nomas diboĉulo).

Kiam mi raportis al la Perso la magran rezulton de mia vizito ĉe Poligny, la daroga diris kun svaga rideto:
"Neniam Poligny sciis, kiom tiu eksterordinara fiulo Erik primokis lin !" (la Perso parolis pri Erik jen kiel dio, jen kiel fia kanajlo).
Poligny estis superstiĉa, tion Erik sciis ; ankaŭ multe li sciis pri la publikaj kaj privataj aferoj kaj pri la Operejo.

En la loĝio n° 5 kiam Poligny aŭdis iun misteran voĉon rakonti, kiel li okupis sian tempon kaj kion li faris el la fido de sia kunlaboranto, li ne insistis.
Unue, kvazaŭ frapita de ĉiela voĉo, li kredis sin damnita ; poste, ĉar la voĉo petis monon, li fine komprenis, ke li viktimiĝas de ĉantaĝulo, same kiel Debienne mem.

Jam lacaj de sia administrado pro multaj kialoj, ambaŭ foriris sen provi kiel eble plej ĝisfunde koni la personecon de tiu F. de l' O., kiu sendis al ili tiel strangajn postulojn.
Kun granda feliĉa suspiro, la tutan misteron ili lasis al la sekva estraro, liberigitaj de historio, kiu ilin forte scivoligis, sed ridigis nek unu nek la alian.

Tion rakontis la Perso pri Poligny kaj Debienne.

Tiurilate mi parolis pri iliaj posteuloj kaj miris, ke en sia Memorlibro de Direktoro Moncharmin tiel komplete priskribis la agojn kaj movojn de la F. de l' O. en la unua parto antaŭ ol fine silenti pri ili, aŭ preskaŭ, en la dua.

Aldone al tio, la Perso, kiu konis la Memorlibron kvazaŭ li mem estus ĝin skribinta, rimarkigis, ke mi eltrovos la klarigon de la tuta afero se mi faros la penon pripensi pri kelkaj linioj, kiujn Moncharmin bonvole plu dediĉis al la Fantomo, precize en la dua parto de sia Memorlibro.

Jen tiuj linioj, kiuj fakte nin aparte interesas, ĉar ili priskribas kiamaniere simple finiĝas la fama historio pri la dudek mil frankoj :

"Rilate al la F. de l' O. (parolas Moncharmin), pri kiu tie ĉi en la komenco de mia Memorlibro mi rakontis kelkajn strangajn fantaziojn, mi volas aldoni unu aferon : per bona ago li elaĉetis ĉiujn embarasojn, kiujn li kaŭzis al mia kara kunlaboranto kaj, tion mi devas konfesi, ankaŭ al mi mem.
Li sendube opiniis, ke ĉiu ŝerco havas limon, precipe kiam ĝi estas tiom multekosta kaj kiam la polica komisaro devas enketi.

Ĉar kelkajn tagojn post la malapero de Kristina Daae, tuj kiam ni rendevuis sinjoron Mifroid en nia oficejo por rakonti la tutan historion, ni trovis sur la skribtablo belan koverton, sur kiu legeblis en ruĝa inko : "Nome de la F. de l' O.".
Ĝi enhavis relative grandan monsumon, kiun li iam sukcesis momente kaj ludmaniere elirigi el la direktora monkesto.

Rikardo tuj opiniis ĉesigi ĉion kaj ne profundigi la aferon. Mi bonvole samopiniis kiel Rikardo. Kaj fino bona, ĉio bona ! Ĉu ne, kara F. de l' O. ?"

Kompreneble, precipe post tiu redono, Moncharmin daŭre kredis, ke li momente fariĝis ludilo de l' ekstravaganca imagpovo de Rikardo, kiu siaflanke ne ĉesis kredi, ke Moncharmin amuziĝis per la kreado de la tuta afero pri l' F. de l' O., por venĝi sin je kelkaj ŝercoj.

Ĉu ne estis la tempo demandi al la Perso, ke li sciigu per kiu artifiko la Fantomo malaperigis dudek mil frankojn el la poŝo de Rikardo, malgraŭ la sendanĝera pinglo ?
Li respondis al mi, ke li ne esploris tiun etan detalon, sed se mi bonvolos mem "labori" surloke, en la direktora oficejo, mi certe eltrovos la solvon de tiu enigmo, memorante, ke ne hazarde Erik estis kromnomita "ŝatanto de klappordoj".

Kaj mi promesis al la Perso, ke kiam mi havos tempon, mi faros utilan enketon tiurilate.
Mi tuj diru al la leganto, ke la rezultoj estis tute kontentigaj.
Fakte mi ne kredis eltrovi tiom da sendubaj pruvoj pri la realo de la fenomenoj atribuitaj al la Fantomo.

Estas bone scii, ke la paperoj de l' Perso, tiuj de Kristina Daae, la deklaroj de la eksaj kunlaborantoj de sinjoroj Rikardo kaj Moncharmin, kaj tiuj de la eta Meg mem (ve ! tiu bonega sinjorino Giry jam mortis) kaj de sinjorino Sorelli (nun pensiulo en Louveciennes*)… estas bone scii, mi diris, ke ĉio tio, kio konsistigas la dokumentojn koncerne la ekziston de l' Fantomo – dokumentojn, kiujn mi aldonos al la arĥivoj de l' Operejo – … ĉio tio estas pruvita danke al pluraj gravaj eltrovoj, pri kiuj mi povas senti iom da merita fiero.

Se mi ne sukcesis retrovi la domon de l' Lago, ĉar Erik definitive obstrukcis ĉiujn sekretajn enirojn (tamen mi certas, ke estus facile eniri tien se oni senakvigus la lagon kiel mi plurfoje petis al la administracio de la Belartoj)** … mi tamen malkovris la sekretan koridoron de l' komunanoj, kies vando el tabuloj en kelkaj lokoj disfalis en ruinoj. Kaj mi ankaŭ eltrovis la klappordon, tra kiu la Perso kaj Raŭlo malsupreniris en la subetaĝojn de l' teatro.

Sur la muroj de l' karcero mi vidis multajn inicialojn skribitajn de la kompatinduloj, kiuj estis enfermitaj tie ; inter tiuj inicialoj troviĝis unu R kaj unu C.

R C …
Ĉu ne signifoplene ? Raŭlo de Chagny !
Ankoraŭ hodiaŭ la literoj estas tute legeblaj.


* Louveciennes : [luvsjen] urbeto je dek kilometroj de Parizo kaj proksime al Versajlo (Versailles).

** Noto de la verkisto :
Pri tio mi ankoraŭ parolis kvardek ok horojn antaŭ la eldono de tiu ĉi verko al sinjoro Dujardin-Beaumetz, nia tre simpatia ŝtata subsekretario pri la Belartoj, kiu lasis al mi iom da espero.
Mi diris al li, ke estas la devo de l' Ŝtato ĉesigi la legendon de l' Fantomo por restarigi sur nediskuteblaj bazoj la tiom strangan historion de Erik.
Tiucele, kaj tio estus la finrealiĝo de miaj personaj laboroj, necesas retrovi la domon de l' Lago, en kiu eble ankoraŭ troviĝas trezoroj por la muzika arto. Oni ne plu dubas, ke Erik estis senkompara artisto.
Kiu scias, ĉu en la Lagodomo oni eltrovos la faman partituron de lia Triumfanta Don Juano ?

------------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------------