Ĉar ili estis "la pordo-fermantoj"... la senfortigitaj eksaj maŝinistoj, kiuj vekis la kompaton de iu estro. Tiu faris ilin "pordo-fermantoj" en la etaĝoj kaj subteretaĝoj. Ili senĉese iris supren kaj malsupren el la scenejo por fermi la pordojn – oni ankoraŭ nomis ilin "aeroblovo-ĉasitoj" – sed mi kredas, ke de tiam ili ĉiuj mortis.

De ie ajn ili venas, la aerblovoj tre difektas la voĉon. (1)

Aparte parolante la Perso kaj Raŭlo ĝojis pri tiu incidento, kiu senigis ilin de ĝenaj atestantoj, ĉar iuj el la pordo-fermantoj, havante nenion por fari kaj estante senhejmaj, pro pigreco aŭ pro bezono restis en la Operejo, kie ili tranoktis. Ilin oni povus trafi kaj veki, kaj okazigi iliajn demandojn por klarigoj. La enketo de sinjoro Mifroid provizore fortenis de niaj du herooj tiajn maloportunajn renkontojn.

Sed ne longe ili ĝuis sian solecon...

Aliaj ombroj nun malsupren venis el la sama vojo, laŭ kiu ĵus supreniris la "pordo-fermantoj". Ĉiu el tiuj ombroj portis antaŭ si lampeton ... kiun ili vigle movis supren kaj malsupren, esplorante la tutan ĉirkaŭon kaj sendube serĉante ion aŭ iun.

"Diable!" flustris la Perso, "mi ne scias, kion ili serĉas, sed ili ja povus nin malkovri...Ek!... ni foriru! Kun la mano daŭre en pozicio preta pafi... Pli fleksu vian brakon, nu, kun la mano samnivele kun la okuloj, kvazaŭ duelonte vi atendus la ordonon "Pafu!"... Lasu do vian pistolon en la poŝo! ... Ek! malsupren! (Li kuntrenis Raŭlon en la kvinan subetaĝon)... Samnivele kun la okuloj: jen afero pri vivo kaj morto! ... Tien ĉi!... tiu ŝtuparo! (Ili alvenis al la kvina subetaĝo)... Ha! Kia duelo, sinjoro! Kia duelo!..."

Alveninte malsupre en la kvina subetaĝo, la Perso reakiris spiron... Li ŝajne ĝuis iom pli da sekureco ol antaŭe, kiam ili ambaŭ ekhaltis en la tria subetaĝo, tamen li ne ŝanĝis la pozicion de sia mano!...

Sen aldoni iun ajn rimarkon, ĉar fakte estis tiu momento tre maloportuna – Raŭlo havis tempon por silente ree miri pri tiu eksterordinara elpensado koncerne sindefendon : konservi sian pistolon en la poŝo dum la mano restas preta tuj uzi ĝin, kvazaŭ tiun pistolon daŭre tenas la mano samnivele kun la okuloj, en atenda pozicio antaŭ la ordono "Pafu!" laŭ la tiama kutimo por dueli.

Kaj tiurilate Raŭlo ankaŭ pripensis :
"Mi bone memoras, ke li diris : tiuj estas fidindaj pistoloj."

Pro tio, ŝajnis al li logike tiri tiun demandan konkludon :
"Ĉu vere gravas, ke li fidu pistolon, kies uzon li konsideras senutila?"

Sed la Perso haltigis lian svagan pripensadon.
Signante, ke Raŭlo restu en sia loko, li refoje supreniris kelkajn ŝtupojn de la ŝtuparo, kiun ili ĵus forlasis. Kaj li rapide revenis apud Raŭlon.

"Ni estas stultaj!" li mallaŭte diris. "Baldaŭ ni estos liberigitaj de la ombroj kun lampetoj... Temas pri patrolantaj fajrobrigadistoj." (2)

La du viroj tenis sin je defensivo kvin longajn minutojn.
Tiam la Perso denove kuntrenis Raŭlon ĝis la ŝtuparo, kiun ili ĵus malsupreniris. Sed li subite gestis, ke li refoje restu senmova.

... Antaŭ ili moviĝis la tenebro.

"Vizaĝaltere!" flustris la Perso.
Ambaŭ kuŝiĝis teren. Estis ja ĝustatempe! ...

Ĉi-foje ombro, kiu portis neniun lampeton... ombro simple pasis en la ombro...

Preskaŭ tuŝante ilin, ĝi preterpasis.
La varman blovon de ĝia mantelo ili sentis sur siajn vizaĝojn...
Ĉar tiam ĝi estis sufiĉe distingebla, ili rimarkis, ke la mantelo kovris ĝin dekape ĝis piede. Sur la kapo : mola feltĉapelo.

... La ombro malproksimiĝis, piedtuŝetante la murojn, kelkfoje piedfrapante ilin en la anguloj.

"Ĉu iu policano de l' teatro?" demandis Raŭlo.
"Ne, sed ulo eĉ pli danĝera!" respondis la Perso sen plia klarigo. (3)

"Uf!" diris la Perso... lastasekunde!... Tiu ombro min konas kaj jam dufoje kondukis min al la direktora oficejo."
"Ĉu ne estas ... li?"

"Li? ... se li ne alvenas de malantaŭe, ni ĉiam vidos la orajn okulojn : jen nia eta forto en la mallumo... Sed li povas alveni de malantaŭe... ŝtelpaŝante... kaj nin mortigi, se ni ne plu tenos la manojn kvazaŭ pafontajn, samnivele kun la okuloj !"

La Perso ankoraŭ ne finis rediri tiun "pozicion" kiam, antaŭ la du viroj, aperis eksterordinara figuro.

... Tuta figuro... vizaĝo... ne nur du oraj okuloj...!
...Sed tuta luma vizaĝo... fajranta figuro!...

Jes, fajranta figuro, kiu antaŭeniris homonivele, sed senkorpa!...
Tiu figuro ellasis fajron.
En la mallumo, ĝi aspektis kvazaŭ homoforma flamo.

"Ho!" la Perso murmuris tra la dentoj, "unuafoje mi vidas ĝin!...La leŭtenanto de la fajrobrigado ne estis freneza! Li ja vidis ĝin!...Kio do estas tiu flamo? ...ne estas li! ... sed eble li sendas ĝin al ni!... Atentu!...Atentu!... Kun via mano samnivele kun la okuloj, je Dio! ... samnivele kun la okuloj!..."

La fajranta senkorpa figuro aspektis kvazaŭ infera vizaĝo – brulanta demono – kiu homonivele pli kaj pli proksimiĝis al ambaŭ teruritaj viroj...

"Li eble sendas al ni tiun figuron de antaŭe por pli facile surprizi nin de malantaŭe... aŭ de flanke... neniam oni scias, kion li faros!... Multe da iliaj trukoj mi konas, sed ankoraŭ ne tiun ĉi... Ni forkuru, pro singardo!.. ĉu ne?... pro singardo... kun la mano samnivele kun la okuloj..."

Kaj ili kune fuĝis laŭ iu longa subtera koridoro, kiu ekaperis antaŭ ili.

Post kelkaj momentoj de tiu kurado, kiuj ŝajnis al ili longaj minutoj, ili haltis.

"Tamen," rimarkis la Perso, " li malofte venas tien ĉi! Lin ne koncernas tiu ĉi flanko... Tiu vojo kondukas nek al la Lago, nek al la tiea domo!... Sed li eble scias, ke ni persekutas lin... kvankam mi promesis lasi lin trankvila kaj ne plu ŝovi mian nazon en liajn aferojn."

Dirante tion li turnis la kapon, kaj Raŭlo same faris.

Nu, ili ankoraŭ ekvidis la fajrantan kapon malantaŭ siaj propraj kapoj. Ĝi estis ilin sekvinta... Kaj certe ankaŭ ĝi kuris, eble pli rapide ol ili, ĉar ŝajnis, ke ĝi estis pli proksimiĝinta...


Notoj de la verkisto:

(1) S-ro Pedro Gailhard mem rakontis al mi, ke li estigis postenojn de "pordo-fermantoj" por maljunaj maŝinistoj, kiujn li mem ne volis maldungi.

(2) Tiam la fajrobrigadistoj, krom la spektakloj, devis ankaŭ zorgi pri la sekureco de l' Operejo; sed de tiam tiu misio estis nuligita. Mi demandis la kialon al s-ro Pedro Gailhard ; li respondis, ke pro ilia totala nesciigo pri la subetaĝoj de l' Operejo, oni timis, ke ili bruligus tiujn.

(3) Pli ol la Perso, la verkisto ne aldonos klarigojn pri tiu aperinta ombro. Dum ĉio el tiu historia rakonto estos normale klarigita (malgraŭ kelkaj ŝajne nenormalaj eventoj), la verkisto ne precize klarigos al la leganto, kion la Perso volis diri per tiuj vortoj: "ulo pli danĝera (ol iu policano de l' teatro)." La leganto mem divenu, ĉar la verkisto promesis al la eksa direktoro de l' Operejo sinjoro Pedro Gailhard, ke li konservos la sekreton rilate al la personeco ege interesa kaj utila de la vaganta ombro kun mantelo. Sin devigante vivi en la subetaĝoj de la teatro, tiu ĉi lasta faris tre gravan servon al tiuj, kiuj, ekzemple dum la vesperoj de galao, aŭdacis viziti la etaĝojn. Ĉi tie mi elvokas Ŝtatajn servojn, pri kiuj mi ĵuras ne povi paroli plu.

---------------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------------