21a ĈAPITRO :

En la subetaĝoj de l' Operejo



"Kun la mano levita preta pafi!" haste rediris la kuniranto de Raŭlo.

Komplete turniĝinte ĉirkaŭ si mem, la muro fermiĝis malantaŭ ili.

Dum momento la du viroj retenante sian spiron restis senmovaj.
En tiu mallumo regis silento, kiun nenio rompis.

Fine la Perso decidiĝis iomete sin movi, kaj Raŭlo aŭdis lin genue ŝoviĝi por blindopalpe ion serĉi en la tenebro.

Subite la lumo de duonopaka lanterno ekheligis la tenebron antaŭ la juna viro.
Raŭlo instinkte retroiris kvazaŭ li volus eviti serĉon de iu nevidebla malamiko. Sed li tuj komprenis, ke tiu lumo apartenas al la Perso, kies gestojn li atente observis.

La eta ruĝa cirklo zorgege esploris supre malsupren la vandojn ĉirkaŭ ili. Tiujn vandojn konsistigis muro dekstre, septo el tabuloj maldekstre kaj plankoj supre kaj malsupre.

Raŭlo diris al si, ke tien Kristina jam pasis tiun tagon, kiam ŝi sekvis la voĉon de la Muzikanĝelo. Certe jen la kutima vojo de Erik, kiam li alvenis tra la murojn por trompi la honestecon de Kristina kaj veki scivolon en la naiva junulino.

Memorante la vortojn de la Perso, Raŭlo opiniis, ke tiu vojo estis mistere farita de la fantomo mem. Tamen oni poste ekscios, ke Erik trovis tiun sekretan koridoron kvazaŭ preparitan por li. Longtempe nur li sciis pri ĝia ekzisto.

Fakte tiu koridoro estis farita dum la Pariza Komunumo* por ebligi, ke la gardistoj rekte konduku siajn malliberulojn al la karceroj konstruitaj en la kelaro – ĉar la komunumistoj okupis la konstruaĵon tuj post la 18an de Marto : ili faris el ties supraĵo la elirpunkton por la varmaerbalonoj komisiitaj por alporti al la departementoj iliajn ribeligajn proklamojn; la malsupraĵo iĝis ŝtata prizono.

Genuiĝinte, la Perso teren metis la lanternon. Li ŝajne okupiĝis pri rapida laboro en la planko; subite li vualis sian lampon.

Raŭlo tiam aŭdis mallaŭtan klikbruon kaj ekvidis tre helan luman kvadraton en la planko de l' koridoro. Ŝajnis kvazaŭ fenestro ĵus malfermiĝis sur la daŭre lumigitaj subetaĝoj.

La Person Raŭlo ne plu vidis sed subite sentis ĉe sia flanko kaj aŭdis lian spiron.

"Sekvu min kaj faru ĉion same kiel mi faros."

Raŭlo estis kondukita ĝis ia luma luko. Tiam li vidis la Person refoje genuiĝi, ambaŭmane pendiĝi al la kvadrato kaj enŝoviĝi en la subetaĝojn. La Perso tenis tiam sian pistolon inter la dentoj.

Strange, la vicgrafo plene fidis la Person. Malgraŭ ke li sciis nenion pri li, ke plejparto de liaj paroloj nur malklarigis tiun aventuron, Raŭlo senhezite opiniis, ke dum tiu decida momento la Perso staras ĉe lia flanko kontraŭ Erik. Lia emocio ŝajnis sincera kiam li parolis pri la "monstro"; ne aspektis dubinda la intereso, kiun li esprimis.

Nu, se la Perso havus iun suspektindan planon kontraŭ Raŭlo, tiu ne estus lin arminta propramane! Kaj sume, li nepre kaj ĉiapreze alvenu proksime al Kristina, ĉu ne?
Raŭlo ne povis elekti alian rimedon. Se li hezitintus, eĉ pro duboj koncerne la intencojn de la Perso, la junulo rigardus sin kiel plej malkuraĝan.

Siavice Raŭlo genuiĝis, pendiĝis ambaŭmane al la klappordo.

"Ĉion maltenu!" li aŭdis antaŭ ol fali inter la brakojn de la Perso, kiu tuj ordonis, ke li ventrokuŝu, dum li mem refermis la klappordon super iliaj kapoj – per kiu rimedo li faris tion, Raŭlo ne vidis – kaj li kuŝiĝis apud la vicgrafo. Tiu ĉi deziris ion demandi, sed la mano de l' Perso premis lian buŝon.

Li tuj aŭdis voĉon, kiun li rekonis : tiun de la polica komisaro, kiu pridemandis lin antaŭ nelonge.

Tiam Raŭlo kaj la Perso ambaŭ troviĝis malantaŭ apartigaĵo, kiu perfekte kaŝis ilin. Apude, mallarĝa ŝtuparo alsupris al eta ĉambro, kie la komisaro certe paŝis kaj repaŝis pridemandante, ĉar oni aŭdis liajn samtempajn paŝbruojn kaj voĉon.

La lumo, kiu ĉirkaŭis la objektojn estis ja malforta sed, elirinte la densan tenebron, kiu regis en la supra koridoro, Raŭlo senpene distingis ĝiajn formojn.

Li ne povis sin reteni obtuze ekkrii, ĉar tie estis tri kadavroj!

La unua kuŝis sur la mallarĝa plataĵo de l' eta ŝtuparo kondukanta al la pordo, malantaŭ kiu oni aŭdis la komisaron; la du aliaj estis falruliĝintaj malsupre de la ŝtuparo, kun la brakoj diskrucitaj. Se li pasigus siajn fingrojn tra la apartaĵo, kiu kaŝis lin, Raŭlo povus tuŝi la manon de unu el tiuj kompatinduloj.

"Silentu!" flustre rediris la Perso.

Ankaŭ li vidis la etenditajn korpojn kaj ĉion klarigis per unu vorto : "Li!"

Tiam pli forte aŭdiĝis la voĉo de la komisaro. Tiu ĉi postulis klarigojn pri la lumigo-sistemo kaj la reĝisoro respondis. Do la komisaro certe troviĝis en la "lumpupitro" aŭ ties apudejoj.

Precipe kiam temas pri operteatro, oni eble kredus, ke tiu sistemo nomata "jeu d'orgue" (en la franca lingvo) servas por ludi muzikon... sed tute malprave.

En tiu tempo, elektro estis uzita nur por iuj malmultaj scenaj efektoj kaj la sonoriloj. La grandega konstruaĵo same kiel la scenejo estis ankoraŭ lumigitaj per gaso, kaj ĉiam per hidrogeno oni reguligis kaj ŝanĝis la lumigon de la dekoracioj. Tion oni faris helpe de speciala instrumento – la lumpupitro – kiun pro ties multaj tuboj oni nomis "jeu d'orgue" (orgentubaro) en la franca lingvo.

Apud la suflorejo, kvazaŭa "niĉo" estis destinita por la ĉeflumigilisto, kiu de tie disdonis al siaj dungitoj ordonojn, kies plenumon li kontrolis. Dum ĉiuj spektakloj, en tiu "niĉo" troviĝis Mauclair.

Tamen Mauclair ne sidis en sia "niĉo" kaj liaj dungitoj ne ĉeestis.

"Mauclair! Mauclair!"

La voĉo de la reĝisoro nun resonis en la subetaĝoj kiel en tamburo.
Sed Mauclair ne respondis.

Ni jam diris, ke iu pordo kondukas al eta ŝtuparo supreniranta el la dua subetaĝo. La komisaro puŝis ĝin sed tiu ĉi rezistis.
"Nu!" li diris, " vidu, sinjoro la reĝisoro, mi ne sukcesas malfermi tiun ĉi pordon... Ĉu tio ĉiam tiel malfacilas?"

La reĝisoro puŝis la pordon per vigla ŝultrofrapo.
Li ekkomprenis, ke li samtempe puŝas homan korpon, kaj li ne povis reteni ekkrion : li tuj rekonis tiun korpon :

"Mauclair!"

Ĉiuj personoj, kiuj sekvis la komisaron dum tiu vizito de la lumpupitro, malkviete antaŭenpaŝis.

"La kompatindulo! Li mortis!" veis la reĝisoro.

Sed sinjoro la komisaro Mifroid, kiun nenio mirigas, jam kliniĝis super tiun grandan korpon.

"Ne... Li estas morte ebria! Tio ne estas sama!" li diris.
"Tio estus la unua fojo!" la reĝisoro asertis.
"Tiukaze oni sorbigis al li iun narkotaĵon... Eble..."


* la Pariza Komunumo
: eo.wikipedia.org/wiki/Pariza_Komunumo_(1871)

----------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------