18a ĈAPITRO

Per tiu lasta frazo Moncharmin tro klare esprimis nunan suspekton koncerne sian kunlaboranton; tial tuj okazis malserena diskuto. Post tio estis konsentite, ke Rikardo submetu sin al ĉiuj deziroj de Moncharmin cele helpi malkovri la fiulon, kiu trompis ilin.

Venas la momento de "la interakto de l' ĝardeno", kiam la sekretario Remy – kiu ĉion rimarkas – tiel scivoleme observis la strangan konduton de siaj direktoroj. De tiam ni plej facile trovos iun kialon de tiaj sintenoj tiom escepte bizaraj, kaj precipe tiom nekonformaj al la ideo, kiun oni havu pri la direktora memrespekto.

Tiu konduto de Rikardo kaj Moncharmin estis definita de ilia ĵusa sciigo:
1. Tiun vesperon Rikardo ekzakte refaru ĉiujn gestojn, kiujn li faris kiam malaperis la unuaj dudek mil frankoj.
2. Moncharmin eĉ momenteton ne perdu el la okuloj la malantaŭan poŝon de Rikardo, en kiun sinjorino Giry estus ŝovinta la dudek mil frankojn.

En la ĝustan lokon, kie li troviĝis por saluti sinjoron subministron pri Belarto, alvenis sinjoro Rikardo kaj, je kelkaj paŝoj malantaŭ li, staris Moncharmin.

Sinjorino Giry pasas, tuŝetas sinjoron Rikardo, enŝovas la dudek mil frankojn en la baskan poŝon de sia direktoro, kaj malaperas...

Aŭ verdire oni malaperigas ŝin.
Plenumante la ordonon, kiun Moncharmin lin donis iom antaŭ la reaktorado de la sceno, Mercier iras enŝlosi la bravulinon en la oficejon de l' administracio. Tiel neeblos al la maljunulino komuniki kun sia fantomo.

Kaj ŝi ne kontraŭstaris ĉar nun sinjorino Giry estas nur kompatinda senplumigita figuro, terurita de timego, malfermante okulojn de konsternita kortobirdo sub sia taŭzita kresto, jam aŭdante en la sonora koridoro la bruon de la paŝoj de l' komisaro, kiu minacas ŝin. Ŝi ĝemas tiom forte kvazaŭ ŝi volus "fendi de la granda ŝtuparo ties kolonojn" *.

Dume sinjoro Rikardo kliniĝas, riverencas, salutas, iras retrodirekte kvazaŭ troviĝus antaŭ li tiu altranga kaj ĉiopova ŝtatoficiro, kiu estas sinjoro subministro pri Belarto.

Tamen tiaj ĝentilaĵoj tute ne mirigus se antaŭ sinjoro direktoro troviĝus sinjoro subministro pri Belarto; sed al la spektantoj de tiom natura sed tute ne klarigebla sceno, ili okazigis kompreneblan konsternon ĉar antaŭ sinjoro direktoro troviĝis neniu!

Sinjoro Rikardo salutis senhoman lokon... kliniĝis antaŭ nenio... kaj fronte al nenio li retropaŝis...

... Krome je kelkaj paŝoj Montcharmin simile faris...

... Kaj forpuŝante sinjoron Remy, li petegis sinjoron ambasadoron La Borderie kaj sinjoron direktoron de l' Centra Kredito, ke ili "ne tuŝu sinjoron direktoron".

Moncharmin, kiu havis sian opinion, tute ne volis, ke Rikardo venu poste anonci la malaperon de la dudek mil frankojn. "Eble kulpas sinjoro ambasadoro aŭ sinjoro direktoro de l' Centra Kredito, aŭ eĉ sinjoro la sekretario Remy."

Despli ke, dum la unua sceno – laŭ sia propra konfeso – Rikardo renkontis neniun en tiu parto de l' teatro post kiam li estis tuŝetita de sinjorino Giry ... Ĉar oni refaru la samajn gestojn, kial do li renkontus iun tiun tagon? Jen sensenca demando...

Unue retroirinte por saluti, Rikardo plu paŝis tiel maniere pro singardo... ĝis la koridoro de l' administracio... Tiel li estis daŭre prigardita de malantaŭe fare de Moncharmin, kaj li mem prigardis antaŭ si, ĉu iu ajn alproksimiĝus.

Mi rediras, ke tiu nova maniero promeni en la kuliso, kiun elektis la direktoroj de la Nacia Muzik-akademio, tute ne devis resti nerimarkita.

Kaj tion oni rimarkis.

Feliĉe por sinjoroj Rikardo kaj Moncharmin, kiam okazis tiu stranga sceno preskaŭ ĉiuj danclernantinoj troviĝis en la supraj etaĝoj.
Ĉar la direktoroj certe havintus brilan sukceson antaŭ la junaj knabinoj.

... Sed ili nur pensis pri siaj dudek mil frankoj.

Alveninte en la duonluma koridoro de l' administracio Rikardo mallaŭte diris al Moncharmin:
"Mi certas, ke neniu tuŝis min... Nun vi staru sufiĉe malproksime kaj prigardu min en la ombro ĝis la pordo de mia oficejo... Oni atentigu neniun kaj ni ja vidos, kio okazos."

Sed Moncharmin rebatas:
"Ne! Rikardo!... Ne!... Iru antaŭen... mi venas tuj malantaŭ vi!... Mi sekvos vin laŭpaŝe!"

"Sed tiel neniam iu povus ŝteli niajn dudek mil frankojn!"
"Tion mi ja esperas!" asertas Moncharmin.
"Nu, tio kion ni faras estas sensenca!"
"Ni ekzakte faras tion, kion ni faris la lastan fojon... La lastan fojon mi reiris kun vi je la eliro de l' scenejo, en la angulo de tiu koridoro... kaj mi sekvis vin;"
"Estas ja vere!" suspiras Rikardo skuante la kapon kaj pasive obeante al Moncharmin.

Post du minutoj ambaŭ direktoroj enŝlosis sin en la direktora oficejo.
La ŝlosilon Moncharmin mem ŝovis en sian poŝon.

"Ni ambaŭ restis tiel enŝlositaj la lastan fojon ĝis la momento kiam vi forlasis la Operejon por reiri hejmen" li diris.
"Estas vere. Kaj neniu venis nin ĝeni, ĉu ne?"
"Neniu."

"Nu" demandis Rikardo, kiu strebis kunigi siajn memorojn, "tiel oni verŝajne estus min ŝtelinta survoje inter la Operejo kaj mia domo..."
"Ne!" Moncharmin respondis plej seke ol iam ajn, "Ne!... ne eblas... Mi mem kondukis vin hejmen... pri tio mi tute ne dubas."

Jen estis la tiama opinio de Moncharmin.

"Estas nekredeble!" protestis Rikardo. "Mi fidas al miaj servistoj... kaj se iu el tiuj friponus, de tiam li estus malaperinta."

Moncharmin levis la ŝultrojn ŝajne dirante, ke tiajn detalojn li ne konsideras.
Post kio Rikardo ekkomprenas,ke Moncharmin alparolas lin kun tono netolerebla.

"Je sufiĉas, Moncharmin!"
"Rikardo, tio ĉi estas jam tro!"
"Ĉu vi aŭdacas suspekti min?"
"Jes, pri iu aĉa ŝerco!"


* Vortludo kun "fendi al iu sian koron"

-------------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------