Ĉapitro dek ses : "Kristina ! Kristina !"



Post la eksterordinara malapero de Kristina Daae, la unua penso de Raŭl estis por kulpigi Erikon. Li ne plu dubis pri la kvazaŭ supernatura povo de l’ Muzikanĝelo en tiu konstruaĵo de l’ Operejo, kie li diable estigis sian regnon.

Kaj Raŭl kuregis al la scenejo kun am- kaj malesper- frenezeco.

"Kristina !… Kristina !..." li konfuze ĝemis, vokante ŝin same kiel ŝi mem estus lin vokanta el la fundo de tiu obskura abismo, kien la monstro estis ŝin kunpreninta kiel predon, ankoraŭ tremantan pro ŝia dia ekzaltiĝo, vestitan per blanka mortotuko, en kiu ŝi jam oferis sin al la anĝeloj de l’ paradizo.

"Kristina !… Kristina !..." ree kriis Raŭl, kaj li ŝajne aŭdis la kriojn de la fraŭlino tra tiuj rompeblaj tabuloj, kiuj apartigis ilin. Li kliniĝis, aŭskultis… Li vagadis sur la scenejo kiel frenezulo.

Ha !… iri malsupren ! malsupren ! malsupren !… en tiun ŝakton el tenebro, kies ĉiuj eniroj estas al li fermitaj !…

Ha !… tiu fragila obstaklo, kiu kutime tiel facile glitas sur si mem por lasi ekvidi la abismon, al kiu celas lia tuta deziro… tiuj tabuloj, kiujn krakigas liaj paŝoj, kiuj sonigas sub lia pezo la mirindegan malplenon de la « subterateĝoj »… tiuj tabuloj estas pli ol senmovaj ĉi-nokte : ili aspektas neŝanĝeblaj… Tiuj aspektas firmaj ĉar neniam ili moviĝis… kaj jen la ŝtuparoj, kiuj ebligas iri sub la scenejon, estas malpermesitaj al ĉiuj !…

"Kristina !… Kristina !..."

Oni forpelas lin kun ridoj… Oni primokas lin… Oni kredas, ke li havas perturbitan cerbon, tiu kompatinda fianĉo !…

En kia furioza kurado tra la koridoroj el nokto kaj misteroj, nur de li konataj, Erik kuntrenis la puran infanon ĝis tiu malbelega ĉambro Louis Philippe, kies pordo rigardas al tiu lago de l’ Infero ?

"Kristina !… Kristina !… Vi ne respondas ! Ĉu vi ja ankoraŭ vivas ?… Ĉu vi ne ellasis vian lastan elspiron dum momento de superhoma hororo, sub la brulanta elspiraĵo de l’ monstro ?"

Malbelegaj pensoj trairas kvazaŭ frakasaj fulmoj la obstrukcitan cerbon de Raŭl. Kompreneble Erik certe kaptis ilian sekreton kaj eksciis, ke Kristina perfidas lin ! Kia estos lia venĝo ?

Kion ne aŭdacus la Muzikanĝelo defalinta de l’ supro de sia orgoljo ? En la ĉiupovaj brakoj de l’ monstro, Kristina estis nesavebla !

Kaj Raŭl plu pensis pri la oraj steloj, kiuj venis la pasintan nokton vagadi sur lian balkonon ; kial do li ne frakasis ilin per tiu senefika armilo ?

Certe ekzistas eksterordinaraj homaj okuloj, kiuj dilatiĝas en la tenebro kaj brilas kiel steloj aŭ kiel okuloj de katoj (kelkaj albinaj homoj, kiuj ŝajne havas okulojn de kunikloj tage, havas katajn okulojn nokte – ĉiuj scias tion!) Jes ! Estis ja Erik al kiu Raŭl pafis. Kial li ne mortigis lin ? La monstro fuĝis per la defluilo kiel la katoj aŭ la bagnanoj, kiuj – ankaŭ tion ĉiuj scias – apogante sin sur la defluilo grimpus al la ĉielo.

Sendube Erik pensadis tiam pri ia decidiga projekto kontraŭ la juna viro, sed ĵus vundite li tiam forkuris por pli poste sin turni kontraŭ la kompatinda Kristina.

Tiel la kompatinda Raŭl kruele pripensas dum li kuras al la tualetejo de la kantistino.

"Kristina !… Kristina !..."

Amaraj larmoj bruligas la palpebrojn de l’ fraŭlo, kiu ekvidas dise sur la mebloj la vestaron destinitan al la bela fianĉino por ilia fuĝo ! …

Ha ! Kial ŝi ne konsentis foriri pli frue ?… Kial tiom malrapidi ?… Kial ludi kun minacanta katastrofo ?… kun la koro de l’ monstro ?… Kial ŝi deziris – jen plejalta kompato ! – ĵeti kvazaŭ lastan nutraĵon al la demona animo tiun ĉielan kanton…

« Anĝeloj puraj ! Anĝeloj radiaj !
« Alportu mian animon al mezo de l’ ĉielo ! »

Raŭl, kies gorĝo eligas singultojn, promesojn kaj insultojn, per mallertaj manoj esplortuŝas la grandan spegulon, kiu malfermiĝis antaŭ li iun vesperon por lasi Kristinan iri malsupren al la tenebra loko.

Li apogas, li premas, li blindopalpas… sed ŝajne la spegulo obeas nur al Erik…
Eble malefikas la gestoj por tia spegulo…
Eble sufiĉus diri nur iujn vortojn…
Kiam li estis infaneto, oni rakontis al li, ke ekzistas aĵoj, kiuj tiel obeas al paroloj !

--------------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------