La bruĝa Esperanto-klubo 'Paco kaj Justeco' iĝas 75-jara kaj festas tion!

Esperanto ekzistas 125 jarojn, kaj la bruĝa klubo 'Paco kaj Justeco' 75 jarojn...


Ni kompreneble volas festi tion.

En ĉi tiu retejo vi trovas ĉion pri la programo kaj ankaŭ aliĝilon :

sites.google.com/site/pkj75j

La festo okazas la 12an de majo. Matene estas solena akcepto en la urbodomo (vidu foton), kun paroladetoj kaj muziko.

Tagmeze ni iras kune manĝi en hinda restoracio. Posttagmeze ni havas varian programon, kun paroladetoj, anekdotoj, muziko de la bruĝa grupo Hommelgroep "In de klaere maene",... Haveblos kafo, teo, torto kaj biskvitoj...
Se vi emas aliĝi al la 'varia programo' per sketĉo aŭ io tia... sciigu al ni kaj tiel ricevu rabaton je via pagenda kotizo...

Eblas kunmanĝi ankaŭ vespere. kaj poste ĝui la koncerton de la konata franca esperantisto JoMo! Kunportu al tiu koncerto nepre ankaŭ viajn ne-esperantistajn amikojn!


Por homoj kiuj ŝatas profiti de nia jubilea tago por konatiĝi pli kun Bruĝo, ni organizas krome gvidatan promenadon tra la urbo kaj serĉpromenadon/murdludon.