UEA restarigas laborgrupon ĉe UN

de Redakcio Laste modifita: 2009-10-28 20:42

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj funkciis tre aktiva laborgrupo de UEA ĉe la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. Inter la pintaj agantoj tiam estis Humphrey Tonkin. Nun sub lia gvido estas starigata nova laborgrupo, kiu jam faris siajn unuajn paŝojn. Humphrey Tonkin volas ne nur pli intense informi Unuiĝintajn Naciojn pri Esperanto, sed ankaŭ pliigi la informadon al esperantistoj pri la laboro de Unuiĝintaj Nacioj. Probal Dasgupto bonvenigas la iniciaton: "Por ke oni restu ano de la monda organizaĵara parlamento, oni devas laŭtaŭge ofte aŭdigi sin, sed ankaŭ aŭskulti la aliajn."

Universala Esperanto-Asocio havas formalajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj, kaj tial gravas, ke la membroj de la asocio estu informataj pri la funkciado de UN, opinias Humphrey Tonkin. Interalie li proponas, ke la revuo de UEA regule aperigu artikolojn pri la diversaj aspektoj de UN, kaj ke en ĉiu Universala Kongreso okazu seminario pri la laboro de UN.

La nun restarigata laborgrupo intencas ankaŭ malfermi retpaĝon, kiun konsentis starigi Pierre Jelenc el Novjorko. En la retejo laŭplane aperos informoj pri la agado de UEA ne nur ĉe la ĉefsidejo de UN en Novjorko, sed ankaŭ pri la agado rilate al UN kaj Unesko en aliaj lokoj.

- En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj estis tre aktiva laborgrupo ĉe UN, kiun mi aparte diligente prizorgis, kaj kies sekvo estis serio da ĉiujaraj konferencoj, kiujn ni organizis kunlabore kun la lingvaj servoj de UN. La grupo fariĝis malpli aktiva en la 1990-aj jaroj kaj poste, kvankam Rochelle Grossman, emerita oficisto de UN, tenis la aferon funkcianta, kaj ankaŭ mi de tempo al tempo povis vojaĝi al Novjorko por prizorgi UN-aferojn. Sed Rochelle malsaniĝis. Antaŭ unu jaro, Neil Blonstein, emerita instruisto, transprenis la laboron, kaj Neil kaj mi komencis revivigi la agadon, lastatempe kun helpo de Thomas Eccardt, Scott Page kaj Ulrich Becker, rakontas Humphrey Tonkin.

Fine de la 1970-aj jaroj ĉe la ĉefsidejo de UN en Novjorko aktivis ankaŭ Probal Dasgupta, la nuna prezidanto de UEA. Tuj post la Rejkjavika kongreso en 1977, li tri semajnojn volontulis en la Centra Oficejo de UEA. Li poste reprezentis Universalan Esperanto-Asocion ĉe Unuiĝintaj Nacioj inter oktobro 1977 kaj januaro 1979. Post tio oni kreis la Novjorkan Oficejon de UEA por daŭrigi lian laboron.

Probal Dasgupta memoras, ke al la laboro tiam grave utilis la helpo de la estro de la aŭstralia delegacio ĉe UN, la konata esperantisto kaj diplomato Ralph Harry.

- Tio ĉi komenciĝas post la UK en Rejkjaviko (mia unua UK), kiun alparolis la ĝenerala direktoro de Unesko, Amadou-Mahtar M'Bow. Mian unuan vesperon en la UK mi pasigis kuntradukante kun Brian Moon (kies tradukulan eminentecon mi tiam ne sciis) la M'Bow-dokumenton kaj tuj tajpante ĝin sur stencilon, kaj la nokton ni pasigis multobligante kaj krampante la sekva- matene bezonotajn 1200 ekzemplerojn.

Tiam 24-jara, li volis vidi tujajn rezultojn, kaj sentis skeptikon pri la valoro de la laboro ĉe UN kaj Unesko, Probal Dasgupta memoras.

- En la flughaveno, post la kongreso, mi iom laŭte esprimis tiujn sentojn al Sadler. Sadler diris, 'Se vi volas efiki sur la politikon de UEA rilate al UN, vi povas simple partopreni la laboron kaj efektivigi viajn evidente aliajn ideojn.' Li turnis sin al Humphrey kaj diris, 'Ĉu ni varbu Probal kiel reprezentanton de UEA ĉe la UN-sekretariato en Nov-jorko?' Humphrey, evidente citante la titolon de la siatempa organo de _Junularo Esperantista Brita_ (el la epoko, kiam li kaj Victor kaj Duncan kaj John estis kune en la britaj studentaj rondoj), diris 'Kial ne?', kaj oni ekrulis la procezon devigi min traduki mian kritikemon en agemon.

En tiu epoko UEA laŭ Probal Dasgupta volis varbi la apogon de ŝlosilaj naciaj delegacioj ĉe UN, proponi al la eduka centro de UN (Unitar) konkretajn eksperimentojn pri la uzo de Esperanto en specifaj sektoroj, popularigi la uzon de Esperanto por pli justa transdono de teknikaj scioj al evoluantaj landoj, kaj pli ĝenerale agadi por pli justa monda komunika ordo, laŭ la tiama strebado de Unesko.

- Lige kun la unua celo, mi vizitis kun Humphrey almenaŭ la rusan, ĉinan, baratan delegaciojn kaj funkciulon en la oficejo pri publika informado. La vizitoj ne estis varbaj sukcesoj, sed almenaŭ havis la efikon evidentigadi nian plueston sur la mapo.

Kvankam ne multaj el la starigitaj celoj estis atingitaj, la intensa laboro ĉe UN ne estis senutila, opinias Probal Dasgupta:

- La stimulo de laborado por provi kapti la atenton en UN igas nin pli celtrafe mobilizi niajn proprajn scierojn. Mi dirus, ke la novjorka unuo de la UEA-volontulaj laboroj, kiun oni tuj post mia foriro transformis en UN-oficejon, estis unu el la kovejoj de la posthamburga ideologia linio de UEA - organizaĵo volanta forĝi al si apartan identecon kiel avangarda sed internacie respondeca kultura agantaro, kiu aparte interesiĝas pri la bezonoj de la plej malbone servataj partoj de la homaro, kiu kunlaboras kun simildeziraj agantaroj, kaj kiu sin mem kuntenas per la uzo de facila, celtrafe arkitektita lingvo de amikeco.

Laŭ Probal Dasgupta, post la misiisma epoko de la 1960-aj jaroj UEA movis sian strategion en la direkto de konversacioj kun diversaj agantoj por pli justa mondo, enfokusigante la demandon de la homaj rajtoj.

- En la 80-aj kaj 90-aj jaroj UEA partoprenis konversaciojn pri la ekologio, reliefigante la lingvan aspekton de la ekologio kaj prezentante Esperanton kiel partoprenejon en specifaj niĉoj de la lingvaj ekologioj en sufiĉe diversaj ekosistemoj de la planedo. En tiu tempo, UEA varbis la gravan paron Skutnabb-Kangas kaj Phillipson, kaj disvolvis propran strategion en la Praga manifesto. De tiam UEA flegas plurisman bildon de lingvaj rajtoj.

La restarigo de la laborgrupo de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj estas taŭga paŝo en la "aktiva kaj pacienca" strategio kiun UEA entreprenu, opinias Probal Dasgupta. Laŭ li, UEA devas ofte aŭdigi sin, sed ankaŭ aŭskulti la aliajn, kaj interveni en la konversacioj kiam la temoj maturiĝas.

- Ĉi-rilate gravas substreki la gvidan rolon de Lee Chong-yeong. Kaj lia Kampanjo 2000 kaj lia festado en 1998 en la UN-oficejo en Ĝenevo de la 50-jariĝo de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj estis konstruitaj ĉe la intervizaĝo inter UEA kaj la UN-sistemo, kaj ambaŭ liaj fortostreĉoj efikis mobilize en la Asocio mem. Lia iniciato en 1998 estis ekzemplo de trafa interveno. Ankaŭ nia renovigo de tiu iniciato en Ĝenevo en 2008 estis io spronita de li, postkulise; la kunmetadon de nia simpozio en Ĝenevo en 2008 gvidis ege inspire Ranieri Clerici; jen alia ekzemplo de trafa interveno en trafa momento.