LA FANTOMO DE L' OPEREJO (33)


Kiam madamo Karlota finis mediti pri tiu minaco en la stranga letero, kiun ŝi ĵus ricevis, ŝi ellitiĝis.

"Oni ja vidos, kio okazos ", ŝi diris... Kaj kun decidema mieno ŝi hispane ellasis kelkajn sakraĵojn.

Kiam ŝi rigardis tra la fenestro, ĉerkveturilo estis la unua aĵo, kiun ŝi vidis. Tiu ĉerkveturilo kaj la letero konvinkis ŝin, ke ŝi serioze endanĝeriĝos tiun vesperon. Ŝi kunvenigis en sian domon ĉiujn siajn geamikojn kaj sciigis, ke oni minacos ŝin dum la vespera spektaklo pro komploto de Kristina Daae. Ŝi deklaris, ke oni malsukcesigu tiun fiulinon, per la plenigo de l' teatro de la propraj admirantoj de madamo Karlota. Ŝi ja havas multajn, ĉu ne? Ŝi kalkulis je ili por sin teni preta je iu ajn eventualaĵo kaj silentigi la agitontojn se, kiel ŝi timis, tiuj okazigos skandalon.

La privata sekretario de sinjoro Rikardo, kiu venis informiĝi pri la sanstato de la « diva », foriris kun la certeco, ke ŝi fartas bonege ; ke, eĉ se agoniante, ŝi kantos la rolon de Margarita tiun ĉi vesperon. Ĉar je la nomo de sia estro la sekretario admonis la « diva»-n, ke ŝi faru nenion nesingarde, ne eliru el sia domo kaj sin protektu kontraŭ la aerblovoj. Post lia eliro, madamo Karlota ne povis apartigi tiujn specialajn neatenditajn konsilojn de la minacoj en la letero.

Estis la kvina, kiam ŝi ricevis pere de la kuriero novan sennoman leteron same skribitan kiel la unua. Ĝi estis mallonga kaj simple esprimis : "Vi malvarmumis. Se vi estus saĝa, vi komprenus, ke estus freneze voli kanti tiun vesperon."

Madamo Karlota ridaĉis, levis siajn ŝultrojn belegajn, kaj ekkantis du aŭ tri notojn, kiuj trankviligis ŝin.

Ŝiaj geamikoj plenumis sian promeson. Ĉiuj ĉeestis en la operejo tiun nokton, sed vane ili serĉis cirkaŭ si tiujn kruelegajn komplotistojn, kontraŭ kiuj ili devis batali. Krom kelkaj profanuloj, kelkaj honestaj burĝoj, kies kvietaj vizaĝoj ne respegulis alian celon ol reaŭdi muzikon, kiu jam de longe plaĉis al ili, nur ĉeestis kutimaj klientoj, kies elegantaj pacemaj kaj decaj moroj forigis iun ajn ideon por manifesti. La nura afero, kiu aspektis nenormala, estis la ĉeestoj de la sinjoroj Rikardo kaj Moncharmin en la loĝio n-ro 5. La geamikoj de Karlota opiniis, ke eble la s-roj direktoroj siaflanke aŭdis pri la planita skandalo kaj nepre volis esti en la spektaklejo por ĉesigi ĝin, kiam tiu okazos. Sed tio estas malĝusta hipotezo, kiel vi bone scias : la s-roj Rikardo kaj Moncharmin pensis nur pri sia fantomo.

Ĉu nenio ?.. Vane dum pasia nedormado mi pridemandas
la Naturon kaj la Kreinton.
En mian orelon neniu voĉo flustras
konsolantan vorton.

La fama baritonulo Karolus Fonta ĵus komencis kanti la unuan alvokon de Faŭsto al la inferaj potencoj, kiam sinjoro Firmin Rikardo, kiu sidis sur la seĝo propra al la fantomo – jen la dekstra seĝo de l' unua vico – klinis sin kun tre bona humoro super sian aliancanon, kaj diris :

"Kaj ĉu iu voĉo flustris vorton en vian orelon ?"
"Ni atendu ! Ni ne tro rapidu !" respondis per sama gaja tono sinjoro Armand Moncharmin. "La spektaklo ĵus komenciĝis, kaj vi ja scias, ke la fantomo kutime alvenas proksime nur meze de l' unua akto."

La unua akto okazis sen incidento kaj tio ne mirigis la geamikojn de Karlota, ĉar Margarita tute ne kantas en tiu akto. Rilate al la du direktoroj, kiam malleviĝis la kurteno, ili rigardis unu la alian ridetante.

"Jen farite la unua !" diris Moncharmin.
"Jes, la fantomo malfruas", deklaris Firmin Rikardo.
Moncharmin plu diris same gaje :
"Fakte, tiun nokton la publiko estas sufiĉe bona por tiu malbenita ĉambrego."

Rikardo bonvolis rideti. Li montris al sia kunlaboranto dikan virinon iom vulgaran, kiu estis nigre vestita. Ŝi sidis en fotelo meze de la spektaklejo, flankita de du viroj kun kruda aspekto en manteloj el drapo.

"Kiuj estas do tiuj personoj ?" demandis Moncharmin.
"Tiuj personoj, kara, estas mia pordistino kun siaj frato kaj edzo."
"Ĉu vi donacis al ili biletojn ?"
"Nu, jes... Mia pordistino neniam iris al la operejo... tio estas la unua fojo. Ĉar de nun ŝi devas veni ĉiujn vesperojn, mi deziris, ke ŝi sidu en bona loko antaŭ ol pasigi sian tempon per lokigado de aliaj."

Moncharmin demandis klarigojn kaj Rikardo sciigis, ke li decidigis sian pordistinon, kiun li plene fidis, por veni anstataŭi sinjorinon Giry dum kelka tempo.
"Nu, koncerne sinjorinon Giry, diris Moncharmin, ĉu vi scias, ke ŝi plendos kontraŭ vi ?"
"Ĉe kiu ? Ĉu la fantomo ?"
La fantomo ! Moncharmin preskaŭ forgesis lin. Cetere la mistera persono faris nenion por sin memorigi al sinjoroj direktoroj.

Subite, abrupte malfermiĝis la pordo de ilia loĝio antaŭ la konsternita reĝisoro.



---------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------