La papo bondeziris en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-26 09:16

Benedikto la 16-a ĉi-jare daŭrigis la tradicion kaj inter alilingvaj bondeziroj eldiris siajn kristnaskajn kaj novjarajn salutvortojn ankaŭ en Esperanto. Kiel kutime, en la popolamaso en Vatikano ĉeestis esperantistoj, kiuj levis ŝildon kun la vorto "Esperanto" kiam aŭdiĝis la esperantlingva saluto. La ŝildo bone videblis en la rekta televida elsendo, sed la itala televido spite tion mise asertis, ke temis pri saluto en la indonezia lingvo. La teksto "saluto en Esperanto" aperis sur la televidekrano aperis nur, kiam la papo jam parolis latine.

En 2005 la nova papo Benedikto la 16-a interrompis la multjaran tradicion de sia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a, kaj post sia kristnaska parolado "Al la urbo kaj al la mondo" ("Urbi et Orbi") ne eldiris kristnaskajn salutojn en Esperanto. Tiam li decidis duonigi la kvanton de lingvoj, en kiuj li diris mallongajn kristnaskajn bondezirojn. Inter la 32 lingvoj, kiujn li uzis tiam, krom Esperanto mankis interalie la litova, la ĉeĥa kaj la slovaka.

Paske 2006 revenis la esperantlingvaj bondeziroj, kaj de tiam ili denove estas regula parto de la paskaj kaj kristnaskaj salutoj de la papo. En Esperanto li kristnaske ĉiujare diras "Dibenitan kristnaskon kaj prosperan novjaron", precize kiel kutimis diri lia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a.

Samkiel dum la antaŭaj benoj Urbi et Orbi, Kristnaske kaj Paske, ankaŭ ĉi-foje grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton "Esperanto". La paneloj klare videblis dum la televida elsendo, kaj Giovanni Daminelli, prezidanto de la itala sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantistoj estis intervjuita de ĵurnalistoj.

Pri la kristnaska saluto de la papo senprokraste raportis la retejo de IKUE, kie legeblas kompleta esperantlingva traduko de la papa parolado. Laŭ la retejo, la ŝildo de la esperantistoj vekis iom da interesiĝo en la placo:

"Kiel kutime, multaj alproksimiĝis por demandi kio estas Esperanto. Tre interese: tra la placo, homoj, kiuj vidis ankaŭ demalproksime la panelojn, ripetis: "Esperanto, Esperanto". Do trairante la lokon, oni ŝajnis esti en E-aranĝo..."

Foto: IKUE



Jen la ligilo al la paĝo de "Libera Folio": http://www.liberafolio.org/2008/paposalutis/