Kvankam ĝi aperis inter jaroj 1909-1911 (14 kajeroj),urbo Tacoma, ŝtato Washington, Usono, tamen ĝi ne estas menciita en Enciklopedio de Esperanto. En jaro 1929, Petro Stojan skribas en Bibliografio de Internacia Lingvo(paĝo 312) rilate al ,,La Simbolo"ke ĝi estas,,belpresita literatura gazeto". Do ĝi estas nekonata(aŭ malpli konata) gazeto.Pri la historio de tiu gazeto mi transkribas la artikolon :,,La Simbolo, historieto pri nia du-jara entrepreno", subskribita de Fred Rivers-la redaktoro, kiu aperis en gazeto,,La Simbolo",jaro II, nr.12, februaro 1911, Tacoma, Washington, Usono, pag.345-347. ,,Du jaroj! Jes, ĉe la venonta numero, tiu de Marto, LA SIMBOLO komencos la trian jaron de sia ekzisto. Du jaroj !.. jaroj da peno, da ĝojo kaj malĝojo; jaroj da provaj laboroj, da laboraj studoj, da profundaj pensoj ! Sed, ili finiĝas.. komenciĝas nova epoko,.. ĉar nun ni estas sufiĉe fortaj por fari antaŭan paŝon, paŝon deciditan de antaŭ la unua numero de la unua jaro ! Ĉe nia pago por presliteroj, en Januaro 1909, restis al ni nur ok spesmiloj kiel tuta eldonada kapitalo ! Sed, spite la manko da mono, ni estas eldonintaj akurate LA SIMBOLON ĉiumonate ĉi tiujn du jarojn ! Tion ni povis fari nur pro tio, ke mi redaktis, kompostis kaj pretigis la gazeton por la kuriero, kaj mia edzino ĉiutage laboris en magazeno por akiri la rimedojn por vivi kaj por pagi la eldonadan deficiton. Intertempe mi sola konstruis etan domon kaj presejon sur terpeco (por kiu lasta ni ankoraŭ estas pagantaj) kaj elfaris bonan ĝardenon, kiuj tre helpis... Certe, se la volo kaj la deziro de mi kaj la edzino estus la mongajno, ni ne elektus la eldonon de Esperanto-gazeto ! De la komenco ni bone komprenis ke ne ankoraŭ povas oni monprofiti per tia entrepreno. Ne, nia celo estis kaj estas io tute alia. Eble niaj legantoj iom miras pri la nomo de nia gazeto kaj pri la elekto de nia moto. Ĉio apartenas al nia celo kaj al la antaŭprojekto. Mallonge, la ideo entenanta en la vorto,,Simbolo"(vidu la Kabe-vortaron) estas: ,,Figuro, signo, objekto havanta interkonsentitan signifon".Ĉi tiun nian gazeton, do, ni intencis kaj intencas eldoni kiel ,,signon"de speciala projekto, pri kiu la moto donos ideon. Pri la moto, ni diru: Ĉiu devas konsenti ke almenaŭ la spirita vivo tre similas la sonĝon, speciale kiam oni rememorigas sin pri la al si okazintaĵoj. Sed laŭ nia kredo, iom en sonĝoj kaj plejofte en revoj oni ankaŭ antaŭvidas kaj efektive antaŭsentas okazontaĵojn. Ekzemple, kiam revemulo imagas al si estontajn pli bonajn formojn de la socia vivo, ni kredas ke li reale perceptas almenaŭ la esencon de tiu estonta stato. La ordo de ĉia ŝanĝo estas regule tia: unue, la inspiro; due, la revo; trie, la klopodoj;..tiam, la provo kaj la sukceso. Jam de longe ni estas revantaj pri komunumo, en kiu la loĝantaro okupas sin ne sole pri rimedoj por subteni la vivon, sed ankaŭ kaj precipe pri la kulturo, pri la pliboniĝo de si kaj de siaj infanoj korpe, spirite kaj morale...pri komunumo, en kiu ĉiuj lasttempaj eltrovoj de la scienco kaj de la filozofio estos uzataj por plibonigi la sanon kaj la staton de la individuo. En Esperanto ni vidis kaj ankoraŭ vidas peron, per kiu ni povus atingi vastan rondon da pensemuloj, kiuj eble helpus efektivigi niajn planojn. Ankaŭ por kompletigi nian presejon ni tre bezonas presmaŝinon, tial, ke tiam ni povus presi broŝurojn, libretojn kaj alispecajn presaĵojn bezonotajn por klarigi nian projekton kaj provizi nian lernejon je Esperanto-studlibroj diversspecaj, ĉar estas nia espero, akiri en la Esperanto-lingvo ĉiuspecajn informojn por lerneja uzo kaj tiel starigi novan ĝisnunan skolon de la instruarto. Ĉi tio estas la kialo por la ekzisto de LA SIMBOLO . En estontaj numeroj ni ekspozicios la projekton kaj argumentos la fundamentajn ideojn. Intertempe ni invitas kritikojn ĉiuspecajn. FRED RIVERS. " Ni vidas ke frutempe, komence de la esperantista movado estis fervoraj esperantistoj.