eo (запись на эсперанто):
Hodiaŭ mi iom pene recenzis por "Kontakto" la ĵus ricevitan (de Vinilkosmo) diskon. Jen la rezulto de mia laboro. Verŝajnas, ke mi ankoraŭ iom rakontos pri tiu disko en sekvaj blogeroj, ĉar kelkaj aferetoj estas ja rakontindaj.

Pafoklikado kaj brua fekado
"Fek al Esperanto", muzik-albumo kun 18 titoloj, suma daŭro 52 minutoj, karaoke-versioj de 14 titoloj, tekstolibreto, eld. Vinilkosmo, 2009

Jen la nova muzik-albumo, eldonita de Vinilkosmo. Ĉi-foje temas iusence pri unika disko, ĉar ĉiuj komponaĵoj sur ĝi estas repaj. Do, mankas melodioj, sed anstataŭe onin atendas la preskaŭ senhalta fluo de rimitaj paroloj. La albumon registris la franca hiphopa grupo "La Pafklik", kiun konsistigas du homoj, sin kaŝintaj per la kromnomoj Platano kaj Katakana. Certe, jam pro la fakto, ke temas pri la unua repa-hiphopa albumo en Esperanto, la disko estas atentinda.

Sed ĝi tamen estas atentinda ne nur pro tio, ke ĝi estas la unua. Mi diru sincere, ke mi ne estas ŝatanto de tiaspeca "muziko", tamen mi estis agrable surprizita. La komponaĵoj estas sufiĉe variaj muzike kaj stile: aŭdeblas muzikoj jen hardkoraj, jen iom psikedelaj, jen pli-malpli "mildaj", eĉ kun aldonaj virinaj voĉoj. La albumo do aŭskulteblas sen tedo, sed ankaŭ sen multe da raviĝo – krom 1-2 esceptoj malfacilas diri, ke la muziko iel speciale eniris la memoron. Kompreneblas, ke en tiu genro pli gravas la tekstoj.

Feliĉe ankaŭ la tekstoj agrable mirigis min per sia nebanaleco kaj relativa glateco. La temaro de la tekstoj estas ĝenerale kritika: la kantistoj-parolistoj kritikas la modernan politikan sistemon, la modernan mondon kaj modernan viv-manieron kun tro da teknikaĵoj, kiuj malhelpas al la homoj vivi home. Finfine, ne malmulte da kritiko ricevas Esperanto kaj Esperanto-movado mem (ekzemple, estas kritikataj la tradiciaj Esperantaj kutimaĵoj kiel la verda stelo kaj La Bamba, ĉiam renkontataj kun preskaŭ rita stabileco; porcion da galo ricevis ankaŭ la fiaskinta projekto pri Internacia Televido). Kelkaj komponaĵoj temas pri laŭdado de la grupo kaj albumo mem; ne maloftas mencioj pri anarkio, kanabo kaj similaj karakterizaĵoj de la modernaj "subgrundaj" junularaj movadoj. Tute ne ĉiam la kritikoj kaj laŭdoj estas esprimataj per decaj vortoj, do pruduloj pripensu speciale, ĉu aŭskulti la albumon aŭ ne.

Aparte amuzis kaj ĝojigis min la fakto, ke meze de tiel "koncepta" albumo, kies ĉefa ideo estas kritiki, acidi kaj verŝi galon, troveblas kelkaj "ekstertemaj" kaj eĉ humuraj momentoj. Kelkloke la tekstoj ŝajnas polemiki kun la aliaj grupoj, popularaj inter junaj esperantistoj. Ekzemple, la komponaĵo "La Pafklik" ŝajnas kontraŭbatali la Dolcxamaran "Ĉu vi pretas por la veno de Dolcxamar?": "Ni jam estas klasik', konataj de Ĉinio ĝis Afrik', kaj nun vi konas la Pafklikon". La frazo "En Esperantio mi estas kvazaŭ sola, sola" (el la komponaĵo "Fek al Esperanto") evidente aludas la faman kanton de Amplifiki "Sola". Krom la voĉoj de la grupanoj sur la disko eblas aŭdi la voĉon de fama pola esperantisto Ireneusz Bobrzak (en la rolo de radio-parolisto), la voĉon de la eksa Rusia prezidento Putin, kiu promesas mortigi teroristojn eĉ en necesejoj; la komponaĵo "Tro da fungoj" estas plene farita el pecoj de iam furora instrua filmo "Mazi en Gondolando". Finfine, mi eĉ ridetis, aŭskultinte la trakon "La Espero": tie oni komence aŭdas la alvokon (supozeble parolas H. Tonkin) ekstari kaj ekkanti la himnon, poste sonas la unuaj frazoj, sed ĉio abrupte finiĝas per eksplodo, pafsonoj kaj timigitaj jelpoj. Ĉu tro sakrilegie? Miaopinie – tute ne, nur amuze.

Kiel mi jam diris, la tekstoj entute estas pli-malpli bonaj sence kaj eĉ tolereblaj gramatike, se ne konsideri la fojfojan elizion de la a-finaĵo ĉe adjektivoj ("Kio estas nov'?") kaj nemultajn (sed kelkfoje krudajn) sporadajn erarojn. Mi menciu nur kelkajn: "Dum malriĉuloj sin dronas" (anst. "dronas" aŭ "sin dronigas", depende de la senco), "Ili konsideru tion kiel nia imposto" (anst. "kiel nian imposton"), "Eble la solvo estas ĉi ĉion foriri" (anst. "foriri de ĉio ĉi"). La vera plago por la albumo estas la prononco, kiu entute estas ege malklara: la tekstoj estas parolataj tute senzorge, sen eĉ eta peno plifaciligi ilian komprenon por la aŭskultantoj. Kelkajn kantojn tute ne eblas kompreni sen la helpo de la tekstolibreto pro kelkaj misprononcataj konsonantoj kaj multegaj, terure multegaj mislokitaj akcentoj. Tiel malzorga rilato al la prononcado preskaŭ mortigas la entute pozitivan impreson pri la disko – ĉu vere tiel malfacilas eĉ paroli (ja ne temas pri kantado, do la ritmo de la parolo povas estis ege variebla) sen malobei tiel simplan Esperantan regulon pri la akcento?

Resumante eblas diri, ke la disko estas nemalbona donaco al la Esperanto-komunumo, kiu ekde nun povos fanfaroni, ke ankaŭ repaj diskoj ja ekzistas en Esperanto. Kelkaj komponaĵoj kaj frap-frazoj (kiel, ekzemple, "Bum bum kanabis, bum bum kanabas" kun akcentataj lastaj silaboj) certe iĝos popularaj inter la junaj esperantistoj. Tamen, la populareco povus estis multe pli granda, se la albumo ne estus tiel strikta- kaj specif-tema, kaj la prononcado – tiel senzorga. Nepre aŭskultu la diskon, se vi ŝatas repon aŭ estas jun-kora muzik-ŝatanto, preta digesti kion ajn. Prudaj plenkreskuloj ĝin nepre evitu. Ĉiuj ceteraj decidu mem; espereble tiu ĉi recenzo helpos al vi fari la ĝustan decidon. Konsideru ankaŭ ke kun kelkaj el la muzikaĵoj jam nun eblas konatiĝi ĉe la paĝo http://www.myspace.com/lapafklik