Travivaĵo de brazila esperantisto em Sovetunio

La lasta numero (75) de INKO (revuo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj) enhavas intervjuon de Fabiano Henrique kun la konata brazila esperantisto Amarílio Carvalho. Krom aliaj aferoj, li parolas pri sia vojaĝo tra Sovetunio en 1974.
Tiam, en Vilno, ĉefurbo de Litovujo, Amarílio vizitis lokan esperantiston, en kies hejmo li drinkis “bongustegan komunistan vinon”... kaj “duonebriiĝis”. Li maltrafis la vojon al sia hotelo kaj perdiĝis en la urbocentro de Vilno.
Sidante sur benko de placo, la duonebria kaj perdiĝinta Amarílio “fervore preĝis al Dio kaj Sankta Zamenhof petante miraklan savon”. Aperis taksiisto, kiun Amarílio salutis ruslingve kaj diris, ke li estas brazilano.
La taksiisto ekkriis: “Pelé! Pelé! Pelé!” Aliaj taksiistoj venis, kriante la nomon de la fama futbalisto brazila. Post la bruaj salutoj, la ŝoforo kondukis Amarílion al lia hotelo.
Ĉu Pelé scias, ke lia monda futbala famo savis perdiĝintan brazilan esperantiston en Sovetunio?
Legu pli en:
http://www.kke.org.br/_media/inko/2013/inko_2013_0708.pdf