Per mesaĝo de Vinko Markovo (prezidanto de P.K. de SAT) mi ricevis sciigon pri la morto de kara kamarado, aktivulo kaj precipe liberecano en pensoj kaj agadoj Pelle Persson.

Kunpremigis mian koron pro ĉagreno kiun mi sentis post legado de la mesaĝo. Pelle apartenis al tiuj homoj kiuj meritas havi eternan vivon.
Pasis tre varma tago en Antverpeno kaj en lito restis la varmeco de la tago kiu malebligas bonan dormadon. Miaj pensoj ĉiam reiris al Pelle kaj la instruoj kiujn mi ricevis de li dum la jaroj kiam mi prizorgis la bonan revuon „Liberecana Ligilo”.
Estis la ora tempo por la liberecanoj en SAT. La frakcio havis membrojn kies nomoj estis Ivo Peyraut, Martin Bustin, Roberto Prevost, nia hispana batalanto, Manuel Suárez, Gilbert Ledon, evidente, kiu povas forgesi lin, Raymond Raurich kaj evidente Pelle Persson. Ĉiuj homoj kun forta opinio, ĉiuj homoj kiuj havis ion por diri. Mi estas feliĉulo kiu havis la ‚honoron’ diskuti kun ĉiuj el ili.

Kompari ilin estas preskaŭ neebla ĉar ĉiuj ili estis aŭtentaj pensantoj, ĉiuj ili estis individuoj kun propra opinio, ne difektita de iu partipolitika demagogio, ne vualita de falsaj sloganoj kaj simboloj kiuj alportas nenion al la grava lukto de la laboristoj.
En la jaro 2002 mi, lastan fojon, persone povis diskuti kun Pelle dum la SAT kongreso en Alikanto. Tiam jam homo kiuj havis pli ol 82 jarojn da vivsperto, sed daŭre juna en pensoj kaj ideoj. Diskutoj pri estonto de SAT, pri la vivo de „Liberecana Ligilo” kiun li, kune kun Gunnar Gällmo eldonis inter la jaroj 1984 ĝis 1990. Diskutoj pri laboristaj aferoj, pri la situacio de laboristoj dise en la mondo.
Pelle sekvis la mondan politikon kaj plej grava estis objektiva kritikanto pri kio okazis en ĉi tiu mondo.

Kun Pelle malaperas generacio de liberpensuloj kiu estis la kremo sur la torto de SAT. El tiu brila generacio restas nun nur du virinoj, Anne Raurich kaj Juliette Ternat. Por la cetero ne plu restas aŭtentaj liberecanoj en SAT. Individuoj kun ideoj, homoj kiuj havas tion kio mankas al la nuna generacio kiu ornamas sin per titolo „liberecano”, INDIGNON!

La liberecanoj perdis gravan batalanton. La ĉagreno estas granda.
Restas al mi teni la instruojn de tiu generacio el kiu Pelle estis vere gravulo.