Okazas ke kluboj aŭ personoj invitas min prelegi. Tamen preleganto mi ne estas sed nur babilanto kaj jes pri tio mi spertas. Precipe en mia propra lingvo, la antverpena dialekto. Dialekto nur malofte plu uzata pro manko de aŭtentikaj antverpenanoj  ––– almenaŭ tion mi supozas?

 

Jes Esperanto ankaŭ iom funkcias se la aŭskultantaro ne tro fanatikas pri gramatiko, ĉar homo mi estas kaj do eraremo. Kial homoj tiel insistas pri plej korekta uzado de lingvo? Mi neniam komprenis, precipe kiam mi aŭdas la 'spertulojn' sur televido kaj radio kiuj faras erarojn doloregajn al la oreloj. 

Bedaŭrinde la monda esperantistaro ne konas unu el la plej famaj flandraj verkantoj. Louis Paul Boon. Kian talenton li havis kian belan lingvon li uzis. Aŭtentika flandro, aŭtentika uzanto de lingvo pri kiu ne ekzistas vortaro sed pri kiu ĉiu vokalo ĉiu vorto estas kvazaŭ muziko. Kiom da gramatikaj eraroj mi malkovris en la originalaĵoj kiuj aperis en libroj pri lia vivo. Kaj tamen el ĉiuj verkantoj de Belgio li estas unu el la plej talentaj. Por mi eĉ la plej talenta.

 

Ĉu eblas en Esperanta lingvo verki simple, trafe, home kiel faris Boon en sia flandra lingvo? Mi dubas, ĉar ĉiam ili pretas, la ĝemenaduloj, la kritikantoj: Vi forgesis akuzativO ili diras kaj via prononco iom tro antverpenas ili plendas. Kvazaŭ parolado de universala lingvo estas meritita sole al la spertuloj kaj specialistoj. 

Kia seniluziigo, eĉ daŭre post 20 jaroj uzado de lingvo kara. Tiuj plenduloj, kiuj per ilia protestoj forpelas la komencantojn, malkuraĝigas la aktivulojn, kiuj havas aliajn talentojn ol gramatikajn, talentoj pri kiuj tiuj spertuloj eĉ ne povas revi.

 

Mi jam tagoj dubas, cerbumas, ĉu mi metas miajn etrakontojn, miajn amuzaĵojn sur Ipernity aŭ ĉu mi timu la deluvon de la gramatikistoj.

Nu mi iom pripensas kaj prenos decidon post kelkaj tagoj, eble se morgaŭ la suno brilas por ke mi havu sunajn pensojn.