La loĝantoj de la orientbarata gubernio Oriso estas la plej lastatempaj kiuj pripensas nomŝanĝojn de la gubernia kaj lingva nomoj.

Loĝantoj de Madraso, Bombajo kaj Trivandrumo jam revenis al la ekuzo de la nomoj de tiuj urboj en la propraj lingvoj -- do, Ĉenajo, Mumbajo kaj Tiruvantapuramo.

Nun, la Orisanoj -- laŭ raporto en la anglalingva tagĵurnalo The Hindu -- proponas angle literumadi la nomon de la gubernio, 'Odiŝa', kaj la nomon de la lingvo, 'Odia'; tiel estas, kapti per tiuj ŝanĝetoj la sonojn de tiuj nomoj en la orija lingvo.

Notindas, tamen, ke tiu 'd' en la literumado estas retrofleksa frapeto -- -- kaj ne la alveolara plozivo de la Esperanto 'd'. La nuna Esperanto-literumado de Oriso kie oni parolas la orijan lingvon eble redonas pli fidele la retrofleksan frapeton de la proponata 'd' de Odiŝanoj kiuj parolas la odijan lingvon. Eble do ni restu ĉe la gubernio Oriŝo kie oni parolas la orijan lingvon.