La Monda kampanjo por edukado havas ĉisemajne sian Ago-Semajnon. Laŭ raporto anglalingva, "7,5 milionoj da infanoj, plenkreskuloj kaj instruistoj kunvenis kun politikistoj en pli ol 100 landoj por lerni pri la graveco de la fakto, ke ĉiuj devas havi ŝancon je altkvalita edukado."

Intertempe, aperigis la brita tagĵurnalo The Guardian raporton pri la stato de la dua Jarmila Evoluiga Celo de la Unuiĝintaj Nacioj, nome, Atingi Universalan Elementan Edukadon. Laŭ la raporto:

  • 72 milionoj da infanoj ankoraŭ ne iras al la lernejo
  • el tiuj 72 milionoj triono estas handikapaj, 57% estas knabinoj, kaj almenaŭ duono loĝas en regionoj de politikaj konfliktoj, aŭ apartenas al lingvaj minoritatoj. Aliaj suferas pro HIV/Aidoso, estas rifuĝintoj aŭ viktimoj de infanlaborigado.
  • la mondo bezonas trovi kaj pagi 18 milionojn da instruistoj plu
  • malgraŭ tiu ĉi fakto, la financa subteno por edukado tra la mondo malaltiĝis de 4,4 miliardoj da usonaj dolaroj en 2004 al malpli ol 3 miliardoj da dolaroj en 2005
  • pluraj mondonacantaj landoj -- la artikolo nomas Usonon, Japanujon, Italujon -- donas malpli ol la interkonsentita proporcio de 0,7% de la malneta enlanda produkto
  • pasintjare Unesko rivelis, ke ekde 1999, 34 landoj malgrandigis la proporcion de la malneta enlanda produkto kiun ili investas en la eduka sektoro
  • sekve, laŭ la artikolo, 58 landoj havas de malalta ĝis nenia ŝanco, atingi ĝis 2015 universalan elementan edukadon

La artikolo temas pri la elementa edukado de infanoj, kaj do, kompreneble ne tuŝas la demandon pri la edukado de la 742 milionoj da analfabetaj plenkreskuloj en la mondo!