La popola lingvo-enketo de Barato (angalingva mallongigo PLSI), pri kiu ni jam blogis antaŭe, ĵus anoncis, ke la 50 volumoj de la Enketo ekaperos inter septembro 2013 kaj decembro 2014.

La kunordiganto de la Enketo, Ganesh Devy, anoncis tion. Laŭ novaĵraporto (anglalingva), troviĝas "pli ol 780 lingvoj kaj 66 malsamaj skribsistemoj en Barato. La gubernio Arunaĉalpradeŝo, kun 90 lingvoj, estas la plej riĉa inter la gubernioj.... Esploristoj trovis, ke Asamlando kun 55 lingvoj, Guĝarato (48), Maharaŝtro (39) kaj Okcidenta Bengallando (38) estas inter la plej lingve diversaj gubernioj.... La Enketo, d-ro Devy diris, montras, ke la nordokcidentaj partoj de la lando posedas unu el la plej altaj lingvaj densecoj en la mondo."

Pli ol 130 vivantaj lingvoj kaj lingvovariaĵoj troviĝas en kvin gubernioj de nordokcidenta Barato, inkluzive kelkajn parolatajn de eble kvar aŭ kvin homoj, laŭ alia raporto (anglalingva).

Kiel rimarkis d-ro Devy, "Kvankam ni ja celebru la lingvan divesecon de la lando, tamen, la malĝojiga fakto estas, ke ni perdis preskaŭ 250 lingvojn dum la pasintaj 50 jaroj."

Efektive, en intervjuo ĉi-jare en februaro, li deklaris, "Kvankam PLSI sendube estus la plej granda lingvo-enketo en la mondo, mi diru al vi, ke mi ne fieras pro tio. Estis kvazaŭ helplaboro post tertremo. Oni devis fari tion ĉi 50 jarojn antaŭe....

"Ni kunvokis kunvenon de lingvaj fakuloj en Vadodara en 2010 kaj nomis la lokon 'surtera eksplodpunkto' (angle: ground zero). La termino estis vaste uzata de la viktimoj de la nukleaj atakoj en Japanujo dum la Dua Mondmilito. Barato, kaj la mondo, iĝas la tombejo de lingvoj kaj ni volis atentigi al tio."