eo-tago 2019 afishoj - fani bhusan Same kiel en 2018, ankaŭ ĉi-jare barataj esperantistoj kaj enlandaj amikoj de Esperanto kunlaboris produkti versiojn de la Esperanto-Taga afiŝo de UEA en diversaj lingvoj de Barato. Unu el tiuj "amikoj de Esperanto" estas mia kolego s-ro Fani BHUSAN (en la foto). Danke al li, videblas en diversaj lokoj en Universitato Azim Premji en Bengaluro, buntaj versioj de tiu afiŝo en 11 lingvoj! Jen ili: la angla, bengala, esperanta, franca, guĝarata, hindia, kanara, malajala, marata, panĝaba, kaj telugua. Alia neesperantisto kiu helpis nin estas la hindia poeto, tradukisto, kaj publika intelektulo, d-ro Harjinder SINGH, kiu estas pli bone konata per sia plumnomo Laltu (hindie pri li). Laltu hindiigis kaj panĝabigis la tekston, elektante belan ĉiutagan lingvaĵon.

Ni estas dankemaj eo-tago 2019 afishoj - eo & kn kompreneble al ĉi tiuj amikoj, sed ankaŭ al niaj verdaj tradukintoj: Himanshu (en la guĝaratan), Nikhil (la malajalan), Rohan (la maratan), Sajal (la bengalan), Siva (la teluguan), kaj Snehaja (la kanaran). Pro la novaj kursoj en la lando (ekzemple, ĵus komenciĝis kurso en Bengaluro), espereble aperos ankaŭ aliaj lingvoj venontjare! Espereble ni vidos afiŝojn eĉ en la indiĝenaj lingvoj barataj!