Giridhar - bildo el AK-9 prelego La 26-an de Aprilo 2019, partoprenantoj de la 9-a Azia Kongreso en Danango, Vjetnamujo, spektis 18-minutan prelegon mian, "Esperanto kiel pensilo pri kultura diverseco" (2,3 GB). Danke al la retejo Lingvaj Rajtoj, ankaŭ spekteblas malpli peza versio ĉi tie (56 MB). Alklaku la ligilon de la prelego por spekti ĝin. Viaj komentoj estas bonvenaj!

Mi mem ne povis ĉeesti la Kongreson. Sed KAEM afable petis min registri videoprelegon. Mi faris tion en mia hejmo per mia poŝtelefono -- iom amatore, mi timas!

Mallonge, mi diris, ke estas almenaŭ du manieroj en kiuj oni povas vidi Esperanton kiel pensilon pri kultura diverseco. Unue, oni povas uzi nian lingvon por reklami pri nia kultura diverseco al la ekstera mondo. Due, oni povas uzi kelkajn el la ideoj vaste dividitaj inter esperantistoj, ekzemple la ideojn en la Praga Manifesto. Uzante ilin oni povas argumenti por, ekzemple, lingva diverseco. Tion oni faru ene de niaj propraj landoj.

Mi taksas ambaŭ uzojn gravaj ĉar ni loĝas unuflanke en tutmondiĝanta mondo kiu volas, ke ĉiuj vivu kaj konsumu same. Kaj aliflanke jen mondo kie akriĝas la neamikeco inter homgrupoj -- la nianoj, kaj la alianoj. Mi vidas Esperanton kiel rimedon en nia konversacio pri homeco.