Ŝajne aŭdis Guglo-Barato la proteston, ke ĝi "insultas baratajn lingvojn". Ne plu troviĝas pornografiaj retejoj en la falmenuo kiam oni tajpas, ekzemple, la literon a en la hindia versio de Guglo-Barato. Tion atentigas hodiaŭa raporto en la hindia tagĵurnalo Dainik Bhaskar.

Sed tiu ŝanĝo levas aliajn demandojn. Evidente estas facile forfiltri tutajn kategoriojn de serĉrezultoj. Eĉ sen konspiroteorioj estas kredeble supozi, ke reklamiloj kiel ekzemple Google AdSense influas serĉrezultojn. Mi jam blogis pri ties efiko sur la lingva diverseco en la reto.

Guglo-Barato pretendas, ke la serĉrezultoj estas "tute aŭtomataj". Post tiu ĉi rapida ŝanĝo, malpli kredindas tiu pretendo.