Prelego auguste 2014, en la "Somera Universitato" de EDE-Federacio, en la Kastelo Gresiono /Francio.

Kulturekologio kaj nova pensado

Naturekologio estighis lastatempe tre aktuala temo. Montrighis la neceseco logike mastrumadi la krudmaterialojn sur nia domo, tero.

Char la procezo trafas chiun homon, sed la interesoj tamen restis diversaj, ricevis la problemo politikan dimension. Ekestis ech ekologie politikaj partioj.

Kiel la plej multaj sciencaj nocioj eliras de oldgreka signifo. Greke la ekologio signifas mastrumadon de iu domo, Estas proksima al ekonomio, nur tie oni devas pripensi (pro tio la logiko) la optiman amason de uzeblaj materialoj.

Kiel novo, alvenis al tiu nocio, ke ni spertis la domecon de la tuta tero. Pri la klasike greka pensado estis nur nia propra domo grava.

Granda shoko alvenis, kiam montrighis ke, la homa socio ne plu estas dialektike disigebla en kontrauajhoj pri klasika pensmaniero. Char estante estas la tuto endangherita. Pro tio oni devas shanghi la tutan pensmanieron.

La filozofio avertis jam antau pli ol cent jaroj pri alvenonta problemo. Nuntempe estighis unusignifaj la faktoj en la naturo por necesa shangho de la pensmaniero.

Oni povas diri, ke ekologio en la nova, moderna senco malfermis la pruvon por la neceseco de la nova “dialogika pensado” t.e. la necesan “dialogikan rilaton al la naturo”.

Science estas pruvita fakto, ke la homo bezonas por pluvivi sur la tero, la naturon. Ghia rilato ne plu sufichas en la eluzo, sed devas esti pripensata ankau ghia dauripovo.

Sciencaj observoj kaj eksperimentoj provas montri la necesan vojon estonte al dauripova ekzistado de la homaro sur la tero.

Pri tiu nova pensmaniero kiu sin montrighis en la rilato al la naturo, montrighis ankau, ke la homvivkapabla naturo bezonas diversecon.

T.e.: La pensado devas esti shanghita. Char la klasika pensmaniero ne kapablas solvi la aktualajn problemojn. Tiu bezonas dialogikan rilaton en la diverseco, por trovi adekvatan mondrilaton en la estanteco.

Sed la homo ne havas nur sian naturon kaj ne bezonas nur naturan chirkauajhon,sed la homo bezonas por pluvivi kiel homo ankau sian soci-kulturan medion.

Historiaj spertoj kaj esploroj montris, ke spirita pluevoluo de la homaro okazis, en la rilato che ligita kunigho de diversaj kulturoj.

Kiel la homvivkapabla chirkauajho bezonas naturan diversecon, tiel la homvivkapabla chirkauajho bezonas ankau kulturan diversecon, por kapabla spirita pluevoluo.

Tiel estas, kulturekologio, protekto kaj konservo la diverzecon de la kulturvivmedio, samkiel naturekologio estas la protekto la diverzecon de la naturvivmedio.

La scienco okupighas relative nove kaj malonge, kun la temo kaj la problemoj, chirkau la kulturekologio. La esploro trovighas fakte en la komenco de, “inter-disciplina-sfero”, inter, ekologio, kulturhistorio, antropologio, biologio, sociologio, psikologio, socipsikologio, politologio, k.t.p..

Ni povas chi tie aldoni ke, en la, por esperanto jam de komence konata kaj uzata hejmeca, “inter-eca-sfero”, en kiu ghi origine ekestis, disvolvighis kaj dauripova restis ghis nuntempe.

El tiuj vidpunktoj ni povas demandi kaj serchi respondojn:

Kiuj estas la taskoj de kulturekologio?

Kaj nuntempe estas la aktualaj respondoj:

1. Protekti la kulturan kaj lingvan diversecon en la mondo.

Psikologiaj studoj liveris la pruvon,ke la homo povas ekzisti nur kiel socia estajho, t.e. bezonas sian kulturan chirkauajhon.

2. Protekti la kulturan liberecon de agresivaj kulturoj.

La diverseco estas endangherita de agresivaj kulturoj kiuj subprenas kaj neniighas malfortajn kulturojn.

3. Protekti la chirkauajhon de kulturspamo.

Granda nuntempa problemo estas, la disvastigho de kulturspamo, kiuj ghenas la atenton kaj koncentrighon al esencaj kvalitoj de la kulturoj.

La punkto 1. estas ekzistencia postulo de homchiesto sur nia planedo.

La du punkto 2. kaj 3. shajnas dialektike kontraui unu la alian.

-unuflanke la senlima libereco de informoj (ekz. Interreta) produktas spamon

-aliflanke agresivaj lingvoj, kulturoj, subprenas kaj ghenas la aperon de malgrandaj.

Tasko de kulturekologio estus dialogike solvi tiun dialektikajn kontrauajhojn, per la konscio de ekzistencia neceseco de la diverseco, por ebligi la pluevoluon de la homaro.



Kulturekologia klerigo kelkaj sociokulturaj rilatoj

1) La homrilataj sciencoj pruvis la socian dependecon de homa ekzistado.

-sociologio, psikologio, socipsikologio, ktp.

-sen socia aparteno t.e. al iu kulturo kun lingvo la homo ne povas pluvivi en la mondo

2) Nuntempe la individuo (pri la Homaj Rajtoj) en la socio devas havi la liberecon decidi, kiun kulturan influon shili volas aparteni.

-ech antau kelkaj jaroj tio ne eblis, pro la monopolo de la shtatoj

-per modernaj komunikativaj sistemoj tiu limigiteco chiam pli solvighas

-sed la publiko devas esti protektata ankau de individua arbitreco, t.e. spamo

3) Chio estas kulturspamo por iu persono kion shili ne povas kompreni.

-kulturspamo ghenas la chirkauajhon

-se iu parolas, en por mi ne komprenebla, fremda lingvo

-au,ekz. se iu en publika medio telefonas kaj mi ne povas audi la respondon

4) Estus honesta publike paroli nur en iu lingvo kiun chiu komprenas en la chirkauajho.

- La problemo montrighas en internacia chirkauajho, kiam diverlingvoparolantoj sin trovighas en la sama ejo.

-ekz. per e de esperanto, estus atingebla la plej ghenerala kaj demokratia solvo, en la sama ejo kie kunvenas homoj parolantaj diversaj denaskaj lingvoj.



Evoluo la komprenon de kulturekologio.

Pri la klasika difino, kulturekologio estas nur partkampo de etnologio, kiu esploras la sociajn rilatojn al la natura chirkauajho. Kie la homo prefere sin devas aserti en la batalado kontrau la naturo. Kiu nuntempe tute ne sufichas.

En la aktualeco de kulturekologio ekshajnas plene, la diferenco iter la nuntempe aktuala dialogika pensmaniero kaj la oldklasika dialektika, pri kiu staras la batalo kaj aserta defendo, kontrau la chirkauajho en la centro.

Kulturekologio estighis nuntempe memstara kaj aktuala scienco kiu devas esplori la dialogikajn rilatojn inter la ifluo de kulturoj unu al alia kaj iliaj necesaj diversecoj.

Fakte ne nur iliaj rilatoj al la naturo kaj la influon de la naturo al la kulturo, sed ankau la interrilatoj de la diversaj kulturoj unu al alia. Jes, pri la modelo de la ekzistenta diverseco de la naturo, sed kiel memstara scienco kiu okupighas prefere kun la esplorado de la kulturan diversecon, kiun esence decidas la lingva diverseco.

Sufiche ghenerale difinas Julian Haynes Steward, la fondinto la modernan ekologion : „Kulturekologio estas la esploro de procezoj, per kiuj iu socio sin akomodighas al la chirkauajho.“

Tiu difino povus enhavi, ankau la nune plej aktualan prezenton de kulturekologio, fakte ke:

La homa chirkauajho estas vivkapabla, pri novaj sciencaj esploroj (biologio, sociologio, psikologio, politologio, ktp., inter-science) nur se ghi enhavas la naturan kaj kulturan diversecon.

La nocio ekologio estis dense ligita en la klasikscienca pensmaniero de biologio kaj darvinismo, pri kiu la homo devas sin trabatali kontrau la naturo kaj ankau unu kontrau la alia.

Fakte la moderna ekologio tute inversighis sian celon. La homo ne plu devas sin aserti kontrau la naturo, ne sin trabatali, sed protekti la naturon, ne batali kontrau, sed audi kaj observi (kio jam chiam estis la esenco de scienco) la naturon en dialogika rilato kaj lerni de ghi.

Tiel shanghighis la olda klasikscienca pensmaniero, en la nova dialogika pesmaniero, sperteble en ekologio.

Ekologio, naturekologio, kulturekologio, chirkauajhprotektado, dauripovo, socia justeco kaj dialogika nova pensado. Chiuj tiuj nocioj estas nuntempe dense ligitaj unu kun alia. Kaj esperanto estas en dauripova rilato ekde ghia ekesto kun chiuj tiuj nocioj kaj procesoj.