Universala pensado bezonas universalan lingvon

La skema skeleto de la pensoj en la sekvonta prezentado estas la jenaj konstatoj:

1. Pensado por esti pensado, devas esti universala.

2. Lingvoj estas iloj por esprimi pensenhavojn.

3. Lingvoj mem reinfluas la pensadon.

El tiuj, filozofie kaj science pruveblaj frazoj estas sekvebla:

1. Universala pensado, bezonas universalan lingvon.

2. Naciaj lingvoj gxenas la universalecon de la pensado.

3. Fakte, estas nun la plej universala lingvo la Esperanto.

4. Esperanto estas lingvo de la pensado.


Kio estas pensado? Cxu gxenerale ni devas pensi? Aux, kiel homoj, ni povus ecx pli agrable vivi sen pensado?

Fakte, ni ne supertaksu nian penskapablecon, cxar gxuste tiel ni tre rapide alvenas al gxia limo. Sed tamen kiel homoj, iam en kelkaj situacioj ni povas kaj ankaux necesas ke ni pensu.

Se ni volas niajn spertojn en la vivo kolekti, klerigi, ordigi kaj lerni de tiuj, por en venontaj similaj situacioj kelkajn erarojn eviti, por tiu faro ni bezonas pensi.

Nature, se iu kapablas spontane sin adaptigxi al cxiu nova situacio, aux cxion cxiam cxie ami, tiu ecx ne bezonas pensi. Sed tial estas eble nur la sanktuloj. Versxajne aliaj animaloj bezonas ecx pli malmulte la pensadon kiel ni homoj, cxar ili havas multe da aliaj, plu evoluintajn kapablecojn sin adoptigxi al la cxirkauxajxo ol ni. Sed ni malgrandaj, malricxuloj, oni diras „normalaj“ homoj, iam devas ecx pensi por povi travivi.

Tion ni ankaux cxiam faris en la homa historio. Kelkfoje pli sukcese, kelkfoje malpli. Sed gxenerale estas iu disvolvigxo de la pensado en historio observebla. Estas novo en nia estanta epoko, ke ni alvenis kun nia longevoluinta kaj alkutimigxinta pensmaniero al iu limo, kion ni nun, vole nevole, devas sperti kaj pli bone estas, se ni tion ankaux konscie perceptas.

1. Sperto la limon de la klasika pensado

Por la disvolvigxo de la pensado ni bezonis longan penigan vojon en la historio. Cxiam denove devis esti korigitaj en epokojn atingitaj rezultoj. Kutimoj, fiksitaj formoj, sistemoj, devis kelkfoje esti per la novpropono de la pensado disrompita kaj novkonstruita. El tiu maniero, kiel nin montrigxis la realeco kaj ni estis per faktoj devigataj disrompigi kaj pensante novkonstrui la strukturojn de nia cxiesto, eksxajnis ankaux la metodo de la pensado mem.

Longe ni kredis, ke tiu refleksio super nia pensado mem kaj per tio ekestita scio, kion ni nomis logiko, estas absoluta kaj universala. La tempo kaj la sperto instruis nin tamen denove iun alian. Ni devis ekkoni la relativecon de nia alkutimigxinta pensmaniero, tiun kiu nin gxis tiam longe en la historio helpis subigi la oldajn formojn kaj ecx ke gxi mem oldigxis.

Montrigxis en la realeco la malkapableco kapti kaj kompreni per la grekdevena aristotela logiko la mondon kaj la universon. Por nia europa civilizo tio estis amara sperto kiun gxis en la hodiauxaj tagoj multaj de ni ne povas akcepti kaj simple ignoras. Malfacile estas por ni europanoj akcepti, ke por la „klasikeco“ foriris la tempo. Cxu tio estas klasika logiko, filozofio, scienco, politiko, arto, aux ktp.. kaj la pensmaniero kiu portis longe en la historio tiun mondkoncepton atingis sian limon.

Simple, kun la realeco ne plu kongruas la klasika, grekdevena europa imago (kaj sekve de la europaj nacioj), ke ni estas la centro (aux umbiliko) de la mondo. Tion ni devas nun sperti. Fakte tio ecx antauxe en la historio neniam estis vero, cxar jam cxiam ekzistis pliaj profundaj kulturoj kaj civilizoj, nur la kono unu de alian estis tre fora kaj nesuficxa.

La plej alta atingo de la nuna europklasika idealisma pensado estas la sperta ekkono de la propraj limoj. Ne, cxar ni estigxis tiel prudentaj kaj ekkonis per logikaj sekvoj tiun staton, sed simple pro la fakto, ke nun ne plu eblas tiel agi kiel ni gxis nun agis. Montrigxis obstakloj en rilatoj al la naturo kaj en la socio, kiuj devigas relativigi la gxisnunajn idealismajn konvinkojn kaj pripensi novajn eblecojn kaj elirvojojn.

La alttaksita klasika, en-sin-mem-turnigxinta identecpensado de la idealismo, kiu en la valorsistemo de la europdevena kultursfero estis longtempe netusxita, estis de la realeco devigita al provo de la propra memkomprenebleco. Kiel sxoko enbatigxis la sperta vojo de la filozofia pensado, kiam ekz. Heidegger diris ke, „la scienco ne pensas“. Gxuste tiam ne, kiam gxi kalkulas kaj nur kalkulas. La protesto estis granda el diversaj klasikaj sferoj, (scienco, arto, ktp.).

Per tiu eldiro estis pridubita la gxis tiam longe en la historio, memkomprenebla universaleco de la europdevena klasika idealismo kaj signifis la ekkonon de siaj limoj kaj samtempe la malfermigxon al aliaj mondpartoj kaj pensmanieroj.

Pensado estis jam cxiam pli, ol nur kalkulado, sistemado, strukturado. Gxi provis jam cxiam iri al propraj limoj kaj provi trapasxi ilin. Tiu strebo en la europa pensado cxiam pli minimaligxis per la sekularigo kaj regado de la raciaj sciencoj. Oni ne plu demandis en la sferoj kie oni ne povis doni ekzaktajn respondojn kaj sekve, tiuj ankaux ne estis pripensindaj.

Felicxe, en aliaj kulturregionoj restis tiu sfero de la estanto gxis en la hodiauxaj tagoj prezenta. De tiuj ni en Europo povas multe lerni, se ni malfermigxas kaj farigxas sentemaj al tiuj subtilaj scioj. En pliaj fororientaj kulturoj restis ekz. la aliro al meditado, t.e. la transpasxo kaj gxuste la elsxaltigxo de la penson, la vojo por atingi pli altajn sferojn de la sperto. Subtile prilaboritaj ekzercoj montras la vojon tien.

La jogo havas ekz. la celon de la kunigxo kun la universalo. Ne nur pensante, sed pripensante kaj priskribante la alirvojon tra longaj spertoj en la historio. En la europdevena filozofio estigxis la pensado memcelo kaj tiel gxi cxiam pli malproksimigxis de la esto. La filozofoj Rosenzweig kaj Heidegger diris, ke la pensado estigxis pensanta pensado kaj forgesis la eston. Sed la esto estas parto de la universo, al kiu alproksimigxi eblas nur se ni enmetas nian tutan ekzistencon (ne nur la racion pensante). Kaj tion faras la jogioj.

Se la pensado volas esti universala, t.e. pripensi la vojon al la universalo, tiam gxi ne rajtas resti nur cxe la kalkulado de sistemoj kaj strukturoj, sed gxi devas lasigxi la liberecon por transpasxi sin mem kaj provi de tie la spertojn pripensi kaj esprimi. Nature, la pensado por resti pensado, devas cxiam denove povi sin ankaux deigi de la meditado kaj provi tiujn spertojn esprimi. La meditado povas la sperton de la estanto pli proksime alpreni al la universalo ol la pensado, sed por utiligi la spertojn, por si mem kaj ankaux por aliuloj, en la tempo, la meditado bezonas ankaux la pensadon.

Por poste pludoni al aliaj estajxoj la spertojn en la rilato al la universalo, meditado kaj pensado, ili ambaux bezonas la esprimkapablecon de la lingvoj. Lingvoj necesas por socialigi la spertojn en la rilato kun la universalo al aliaj estantuloj. Ke la lingvoj, ne tute tauxgas pludoni meditativajn spertojn estas gxenerale konata. Precipe estas uzataj alegoriaj priskriboj, paraboloj, cxar la spertoj ne estas akuratdefineblaj per esprimo kaj restas relative largxaj la interpreteblecoj.

Pli malmulte estas disvastigita la kono, de precipe novaj esploroj, kie montrigxas ke ekzistas granda diferenco inter la tradukadoj de enhavoj de la meditativaj kaj ankaux reveligxaj tekstoj, en diversaj lingvoj, kiuj gxis ili atingas la legantoj ofte eksxajnas en tute distordita enhavo rilate al la origino. Tiu observebla influo de la esprimlimigiteco de la lingvoj, cxe la priskribo kaj tradukado precipe de ne cxiutagaj fenomenoj, estas interlingvistika ekkono.

Diversaj spertoj kaj fenomenoj estas diverskapable per diversaj lingvoj priskribeblaj. La bezonoj kreas la lingvojn kaj diversaj bezonoj kreas diversajn lingvojn. La diverseco anakux restas tiom longe gxis ne montrigxas la neceseco por alproksimigxo aux la komprenigxo unu de alian.

Malrapide, sed tamen malfermigxas la vojo al nova pensmaniero kie konsciigxas la en-sin-mem- turnigxinteco de la klasike europa identecpensado kaj la neceseco de la malfermigxo kaj elkuro en liberaj pejzagxoj, por renkonti tie la gxis nun preteratenditan, sed universale al nia cxiesto reale apartenantan diversecon de la mondo. La percepto de diversaj aliaj kulturoj, kie jam antauxe en la historio sukcesis superpasxi la pensadon mem, ekestis en la nova pensado tute alia rilato al la pensado, kie solvigxis la kramfa fiksigxo al formallogika pensmaniero kaj liberigxis per la ebleco superpasxi la pensadon mem. Oni komencis pripensi la memkompreneblecon de la pensado kaj per tio malfermigxis kelkaj vojoj kie ebligxis sperti ke, jam antauxe en aliaj kulturoj sukcesis superpasxi ecx la pensadon mem.

2. La evoluo ekestas en la rilato de diversaj elementoj

Baza filozofia demando estas; cxu ekzistas iu cxiam restanta substanco, kio eble iam estos kaptebla; aux la universo, dio, ne lasas sin kapti?

Por la scienca evoluo multe helpis la ideo de kaptebleco, kaj la imago de la grekoj pri la, por ili plej malgranda substanco, de atomo. Sed post iu tempo estigxis tiu imago bremsa por la evoluo.

Realece ni cxiam denove devas konstati, ke cxiu substanco estis nur ideo, reale cxio sxangxigxas kaj okazas. Realece ni estas en la rilato al io, aux iu, nur tion mi povas sperti, cxiu iama kaj ioma unueco estas nur imago.

Tiu problemo speguligxas ankaux en la lingvofilozofio.

La klasika lingvofilozofio alproprigxis grandparte la ideon de la restanta substanco. Oni esploris „altscience“, por pruvi ke ekzistas iu pralingvo, el kiu cxiuj aliaj ekestis.

El tio venis la konkuro, kiu lingvo estas nun la plej proksima al tiu arkaika. Nature, kun la valorklasifika ordigo, ke iu lingvo estas pli valora ol la aliaj.

Aliaj esploroj venis al alia rezulto; ke la lingvoj havas kelkajn praulojn. Mi ne certas kiel staras nun la esploro, sed en tiu konekso kiun mi volas montri, pli gravas, ke la lingvoj estis en la historio en rilato kaj influis unu la alian.

La gxenerala filozofia observo, pri la evoluo, koncernas ankaux la lingvojn.

Lingvoj evoluigxis en la rilato unu kun la alia. Estas observebla, ke lingvoj kiuj longtempe ne havis la eblecon aux nur malmulte kontaktigxis kun aliaj lingvoj kaj kulturoj, restis en la baroj de la propraj elementoj.

Kvankam la speciala proprajxo de cxiu lingvo estas kultura valoro, ili povas havi kontrauxevoluan efikon, en sia dialektika memasertado, returnigxante en sin mem.

Tamen, spite de cxiu memaserta forto, en la moderna mondo, neniu vivanta lingvo povas resti nuntempe nur en la memturnigxinteco, cxar tiu signifus praktike memmotigon.

Ili cxiuj devas cedi la premon de la tempo. La reago estas, ke la naciaj lingvoj alproprigxas fleksante kaj rompante la fremdajn elementojn en la propra karaktero kaj plejofte post ioma tempo estos tute forgesita la fremdeco de iu vorto aux esprimmaniero.

3. Esperanto havas naturan rilaton al la universala evoluo de la lingvoj

Por esperanto ne ekzistas la problemoj kun la fremdaj elementoj.

Gxi ekestis en la natura akcepto de la univesala evoluo de la lingvoj, el la sintezo de elementoj el diversaj influoj. Gxi ne kontrauxstaras fremdajn elementojn, sed integrigxas kaj ricxigxas per tiuj kaj staras klare al tiu sia karaktero, ne volas kovri aux alie misinterpreti la realecon.

Esperanto estas la plej fleksebla lingvo, gxi kunigxas gxuste tion kio en la naciaj lingvoj aperas kiel fremdeco kaj absorbas al nova, gxis nun ne konata lingvokvalito.

Tiu povo estas dialogika, kiu fremdas por naciaj lingvoj, sed helpas al universala evoluo de la lingvoj.

Gxis nun en la lingvistiko nekonata kapableco de iu lingvo, portas Esperanto en si mem. Tio estas la povo: En si mem purigi idiomoj kaj idiotizmoj, kunprenitajn el naciaj lingvoj.

Cxar internacie povas la komprenigxo nur tiam funkcii, se la proprajxoj de la naciaj lingvoj estas logike klerigitaj. Tiun kapablecon portas Esperanto necese en sia esenco, cxar alie gxi ne povus plenigi la taskon kiu kreis gxin.

4. Esperanto estis kreita de la dialogika pensado

La realeco okazas. Se ni perceptas kio sin montras en la realeco, por ne perdi, ni devas pripensi kio okazis, ordigi, sistemigi, por povi la gravajn spertojn denove uzi.

La kapableco de tiu faro estas pensado. La pensado estas poste relative kapabla kelkajn vojon por la estonteco ankaux antauxpensi.

Esperanto estis kreita je antauxpensanta dialogika vojo.

La filozofo Martin Heidegger diris ke; pensado estas survojo en liberaj pejzagxoj. Tio signifas ke la pensado estas libera kaj ne povas esti limigita de iu ajn baro, ekz. de la proprajxoj de la naciaj lingvoj. La pensado devas trapasxi tiujn limojn kaj movigxi en liberaj pejzagxoj. Nun, kie montrigxas tiu vojo, liberigxinta de la altrudintaj limoj de la naciaj lingvoj?

Konkrete en Esperanto.

Esperanto ekestis kiel pensado en liberaj pejzagxoj, kiel dialogike konstruita vojo en la estonteco, por la solvo de, en si mem turnigxinteco de la naciaj lingvoj kaj iliaj limaj baroj.

Gxi estas la libera elkuro en la natura mondo sen limoj kaj baroj.

5. La pensado povas esti cxiam nur universala

La pensoj estas liberaj. (Ekzistas la eldiro) Minimume, volas kaj devas esti. Tamen ekzistas kelkaj metodoj, ecx la pensadon malliberigi, nur tio tiam ne plu estas pensado, sed io alio; sistemo, institucio, ideologio, ideo, ismo, ktp., kiuj ofte konfuze sxajnas kiel pensado.

En nia estanteco efikas multflankaj influoj al la pensado. La plej konata, preskaux sovagxa, la cxie kaj cxiam prezenta komercvarbado.

Sed pli dangxeraj estas la subtilaj, ne klare distingeblaj kaj ekkoneblaj influoj, kiuj determinas niajn subkonscion kaj de tie la pensadon.

Tiuj povas havi longan historian tradicion ekestante jam moroj kaj kutimoj, konstruante ecx nian identecon, kiuj sxajnas al ni tute memkompreneblaj.

Tiun memkompreneblecon povas klerigi plejbone la realeco kaj la movigxo en realaj liberaj pejzagxoj.

Grandan kaj decidan influon havas al nia pensado, la lingvoj.

Ili havas tra la longa historio starigitajn strukturojn, kiuj spegulas en niaj pensadoj kaj sintenoj.

Ni reagas ofte emocie al la kritikoj de niaj memkompreneblecoj, ofendante neracie, t.e. ni preskaux ne kapablas pripensi tiun situacion.

Gxis ni el iu eble ne antauxvidata kialo trovigxas en iu situacio, kie la realeco nin devigas akcepti la faktojn kaj ilin pripensi.

6. La naciaj lingvoj limigas la pensadon, dialektike.

La unua, la natura reago al kritiko estas, ke ni defendas niajn morojn, kutimojn kaj memkompreneblecojn, sen pridemandi ilin.

Unue ni pravigas nian starpunkton senreflekte kaj kontrauxatakas la kritikanton. Ni volas nin kun cxiuj al ni disponeblajn rimedojn defendi, „science“ pruvi, ke ni pravas.

Ni batalas dialektike, ofte heroe, por nia afero, sed ni malmulte aux nenion komprenas de la afero de niaj kontrauxuloj.

En unu de tiuj sxajnsciencaj pruvoj enfalis jam ankaux la klasika lingvistiko. Gxi estis kaptita de la dialektika metodo.

Lingvistiko apartenas ankaux al tiu parto de la homa scienco, kie ne eblas tiel akurataj ekkonoj kiel ekz. en la natursciencoj. Kune, kun la sociaj, religiaj, politikaj, ktp., -sciencoj, bonvenis la relativa libereco, kiun promesis la dialektiko.

La metodo funkciis tiel longe, gxis siaj limoj ne estis en aliaj brancxoj atingitaj kaj ekkonataj.

Post la neplu uzebleco de la dialektika metodon en kelkaj sociaj sciencoj, montrigxis la limoj ankaux en aliaj brancxoj, kie estis uzata la sama metodo.

La klasika lingvistiko evoluigxis al interlingvistiko kie montrigxis nova lingva kvalito.

Post kelkaj ekkonoj de la inter-sciencoj, en tiu kazo de la inter-lingvistiko, montrigxis la limigiteco de la naciaj lingvosciencoj pere de la dialektiko.

Cxar la lingvoj influas la pensadon, ili gxin ankaux limigas.

La liberigxo alvenis post la aperintaj kaj konscie ekkonintaj limojn, en la elkuro al novaj lingvaj konceptoj.

Sed la pensado devas esti el la propra esenco libera, sen limoj kaj baroj, universala.

Pro tio gxi pretas forlasi sian malliberujon, elkuri en la liberaj pejzagxoj kaj aligxi kun tiujn malnetoj, kiuj lasas sian liberecon kaj universalecon.

7. Esperanto akcelas universalan pensadon, dialogike

La baroj de la naciaj lingvoj estas en la cxiutaga moderna vivo por cxiuj spertebla, kiuj volas informigxi kaj partopreni la internacian vivon.

Unue; cxar la komunikativa lingvo ne certas esti gxuste sia gepatra lingvo, kaj due; cxar la naciaj lingvoj gxenerale en si mem portas la dialektikan limigitecon por internacia komunikado.

La filozofia pensado ekkonis jam antaux pli ol cent jaroj tiun komunikativan handikapecon kaj sercxis elirvojon en la „ne-dialektika pensado“, de la t.n. „nova pensado“ (F. Rosenzweig, M. Heidegger). Preskaux samtempe aperis ankaux la konkreta propono (L. Zamenhof) solvi la dialektikajn enplektitecojn de la naciaj lingvoj pere de la dialogike konstruita lingvo Esperanto.

Lingvoj spegulas cxi-est-strukturojn, kiuj en la tempo sxangxigxas. Jupli longe dauras iu strukturo, sistemo, ordo, vivmaniero ktp. en la historio, despli profunde gxi influas ankaux la pensmanieron. La influoj tra la tempo enmetigxas en la plej profundaj tavoloj de nia subkonscio kaj de tie ili ordonas ankoraux multe pli longe nian pensmanieron, ol la strukturoj mem dauxras kiuj ilin ekmetis.

Tiel, ekz. efektigxas manieroj en nia pensado el la greka kaj romia epoko de la sklaveco, ankaux se tiu socia ordo jam delonge cxesis.

Por la konscia sperto de tiuj arkaikaj srukturoj kaj por ilia superigo, bezonas la pensado unukaze liberecon. Por esprimi la spertojn en la nova tempo estas bezonata nova pensmaniero kaj ilo por perigi, t.e. nova lingvo.

La pensado ricevas sian universalan liberecon en Esperanto.

8. Esperanto estas la lingvo de la pensado

Se la pensado devas esti libera, kaj universala, kaj ni bezonas iun esprimmedion la pensenhavojn, tiel adekvate kiel nur eblas esprimi, kiu alia lingvo estas pli proksima plenigi tiujn kriteriojn, ol Esperanto?

Nur tiu lingvo estas gxis nun sole, kiu sin liberigis de la dialektika enplektiteco de la lingvoj.

Se ni komprenas la pensadon kiel iun liberan spiritan aktivecon de la homo, tiam ni povas samtempe diri, ke:

pensado komencas unue post la dialektiko.

Cxar dialektiko multfoje limigas kaj baras la pensadon.

La pensado pensas en la pejzagxoj.

En la libera pejzagxo renovigxas la, tra la tempo en limoj barigita pensado, denove al universala pensado.

La dialogika pensado mem jam liberigxis de la dialektiko per la inter-ec-eco.

Esperanto ekestis per la dialogika pensado inter-ece.

Pro tio mi ne vidas iun alian lingvon kiu estus pli proksime al la pensado ol Esperanto.



Eugeno Macko
Prelego en la esperanto klubo Munkeno, en la jaro 2005









































/* Style Definitions */ table.MsoNormalTable {mso-style-name:"Normale Tabelle"; mso-tstyle-rowband-size:0; mso-tstyle-colband-size:0; mso-style-noshow:yes; mso-style-priority:99; mso-style-qformat:yes; mso-style-parent:""; mso-padding-alt:0cm 5.4pt 0cm 5.4pt; mso-para-margin:0cm; mso-para-margin-bottom:.0001pt; mso-pagination:widow-orphan; .0pt; "Times New Roman","serif";}