Propona Skeleto al la eksperimento
de grupdinamika trajnado la internacian sintenon pri esperantdialogika metodo.

La grupo devas esti konvencie sxirmata por ebligi al la partoprenantoj sin libere malfermi.
Komence necesas ludoj, korpaj movoj, malstrecxaj sinekzercoj, ktp., ke la partoprenantoj atingas iun konfidon en la grupon.

La pasxoj de la terapio, lernado kaj aplikado, en la seminaria laborkunveno:

La unua estas, lud-dialektike provoka.

La grupgvidanto devas, kun ne malmulte da sentivo, enkonduki la unuajn atakojn al la kulturo, kutimo, lingvo, historio, ktp. de iu ajn partoprenanto.

Li/sxi cxiam devas atenti, ke la koncerna persono estu emocie atingata, sed ankoraux ne perdu la memregadon. (Cxu cxe iu partoprenanto en venontaj kunvenoj povas esti ankaux la limo de la memregado transpasxata, devas esti post oftaj kunvenoj decidata.)

Post la enkonduko de la grupestro, la atakojn dauxrigas la aliaj grupmembroj.

La roloj de la suferantoj kaj atakantoj post iu tempo sxangxigxas. La dauxro estas ellaborenda.

La grupestro devas cxiam plene regi la situacion kaj en necesa mamento inerrompi la atakojn kaj se necesas alpreni kaj forkapti la agresiojn al sin mem.

La dua estas, dialogike komprenema.

Priparolado la antauxan okazadon. La grupanoj informas pri propraj impresoj.

Malferma retrospektivo pri la emocioj, sentoj, timoj, agresioj, ktp..

Konsciigxo, relativigxo, de la propraj emociaj reagoj kaj imagoj.

Deskripto kaj priparolado la proprajn sentojn cxe sufero de atakoj kaj la sentoj kiam mi mem atakis la alion.

La tria estas, tiri konkretajn sintenmanierojn por la praktiko en la realeco.

Priparoli kelkajn konkretajn internaciajn sintenmanierojn en reale eblaj situacioj.

Kiel gxuste fari. Kiel gxuste sinteni. Kio estas internacie la gxusta sinteno?

Priparoli kazojn kiuj la partoprenantoj spertis kaj travivis en la realeco.

Kion sentis kaj kiel reagis en la realeco la koncerna persono. Priparoli en la grupo la opiniojn pri dezirinda internacia sinteno.


Diskutindaj demandoj:

En kiu kunvenmaniero estus la plej bona sukceso atingebla ? Kiom longe dauxru la kunveno?

Cxu en iu kelktaga seminario, kie la partoprenantoj konatigxis emocie profunde kaj post iama konfideco ili povas siajn emociajn problemojn malfermi kaj peti la grupon al solvhelpo?

Aux estas pli efikaj la multfojaj renkontigxoj de ekzemple du aux tri horojn en la dauxro de kelkaj semajnoj aux monatoj ? Tiu alternativo havas specifan malfacilajxon, se devas kunveni Esperanto parolantoj el diversaj landoj.