Prelego de Eugeno Macko:

Kontribuo al la temo de la Internacia Seminario 2004 en Wetzlar.

Dialogika pensado kaj Esperanto


La temo de la cxi jara IS estas: Kulturaj diversoj - problemoj kaj perspektivoj.

La problemoj estas okulfrapaj en la Mondo.

Cxe ni, en Europo, per la unuigxo, urgxas la solvoj kaj perspektivoj.

Ekzistaj diversaj opinioj kaj proponoj por la solvo.

Al nia tradicia europa pensmaniero estas proksima la propono de la “gvidkulturo”.

Ni prenu la plejfortan nacion kun la lingvo kaj devigu perforte la aliajn obei.

Felicxe, en la nuna europo ne plu ekzistas tiel forta nacio, kiu povus devigi cxiujn aliajn.

Sed tiu pensmaniero suficxe ofte dauxras en niaj cerboj kaj tiuj de la politikistoj.

Tamen, mi ne volas okupigxi kun la problemoj de tiu “solvo”.

Mi restas cxe tiuj, kiuj pretas al demokrataj solvoj kaj aliras la problemojn kiuj tiel ekestas.

Cxiu kiu ne preferas la perforton kaj teroron, volas dialogi.

Dialogo estigxis slogano.

Precipe multe oni auxdas pri la internacia dialogo.

Sed kiel okazas nun la t.n. internacia dialogo?

Cxu tio, kio fakte okazas meritas esti nomata internacia dialogo?

Cxu ni entute estas kapablaj por vera internacia dialogo ?

Por provi iomete pli adekvate respodi tiujn demandojn,

necesas antauxe lumigi la nocion de dialogo.

Kio estas dialogo?

Cxu cxiu parolado estas jam dialogo?

Kio estas dialogizmo?

Kio estas la diferenco inter dialektiko kaj dialogiko?

Kiel komuniki dialogike?

La sekvaj miaj penseroj cxirkauas je tiuj demandoj, senpretende doni finvalorajn respondojn, sed nur sugesti al diskutado kaj priparolado de la aktualan temon pri la dialogo en nia estanteco.

Kion diras mem la vorto; dialogiko?

Gxi diras ion pri « du » (ne unu sed du) kaj pri « logiko ». Jam la vorto supozas, ke ekzistas du personoj, partioj, mondoj, aux iu similaj kunmetajxoj. Kaj pri nia komprentradicio estas ankaux supozata ke, tiuj diverzaj partoj per la logiko kompenigxas.

Nia europa pensmaniero disvolvigxis longe en la memkomprenebleco, ke ekzistas nur unu logiko kaj tio estas la aristotela. Tiu logiko estigxis klasika. Tio estas, cxiu alia komprenebleco devas sin orientigxi al gxi. Kontraux staris la dialektiko, kiel mallogikeco.

Tiel okazis la disvolvigxo de la europa pensmaniero inter la aristotela logiko kaj la platona dialektiko. Ke povus ekzisti ankaux aliaj pensmanieroj ekstere de tiu kontrauajxoj, aux ecx aliaj logikoj, estis tute nekonata.

La kontrauecon inter la klasika logiko kaj dialektiko pretendis solvi Hegel. Gxi ne estis solvita. Sed, per lia dialektika logiko montrigxis la limo kaj la fino de la idealisme unueca pensmaniero.

La realeco jam cxiam estis alia ol la imagoj de la idealisma pensmaniero, nur mankis la eblecoj vaste ekkoni la multflankecon de la mondo.

Meze de la 20a jarcento, post kelkaj provoj perforte uniformigi la mondon, ekaperis la reala limo de tiu pensmaniero.

Per la cxiam pli forta aplikado de diversaj komunikiloj en nia estanteco, montrigxis la multflanka bunteco de la mondo.

Sub tiuj kondixoj ricevas du kreajxoj el la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento, kiuj ekestis el sama socispirita intenco, novan signifon: Dialogika pensado kaj Esperanto.

Ambaux estis en la lastaj 100 jaroj en siaj signifoj miskonataj. Ilia graveco montrigxas nun nemiskompreneble en nia estanteco. Ambaux ekestis el la samaj radikoj kaj disvolvigxis en Europo minimume ekde la Franca Revolucio, kiel alternativo al dialektikaj revolucioj, en kiuj la t.n. vero devis esti perforte starigita. La koncepto de la internacia lingvo Esperanto kaj la filozofio de la “dialogika pensado” preferas la paroladon unu-kun-alia, ansxtataux la dialektika persvado de la starigita vero.

Tiuj estis tute novaj konceptoj en la historio de la homaj rilatoj. Ambaux havas ankaux profundan radikon en la homa historio, sed la konkreta skizo de la Internacia Lingvo de Ludoviko Zamenhof kaj la dialogikaj filozofoj de Franz Rosenzweig, Ferdinand Ebner kaj Martin Buber, donis konkretan fundamenton al kio kaj el kiuj principoj povas esti konstruataj realaj internaciaj rilatoj de la multvizagxa mondo.

Ambaux bezonis tempon por pli vasta ekkono de iliaj signifoj. Du mondmilitoj okazis ekde la apero de tiuj konceptoj. La kreintoj jam antauxvidis la dangxeron kiu minacis la homaron kaj en la intenco gxuste tion eviti, konstruis la konceptojn. Komence ili ne sukcesis, cxar tiu pensmaniero ankoraux ne estis suficxe matura kaj gxenerala. Sed fine de la 20-a jarcento fakte la dialogika pensmaniero tute sxangxigxis la politikan situacion en Europo kaj espereble tio influas iomete ankaux la aliajn partojn de la mondo.

En Europo nun ni akiris la staton, ke Dialogo estigxis ecx modavorto. Sed tamen aux, eble gxuste pro tio, mankas la profunda kono de la dialogiko kaj la vojon al la dialogika pensado. En internaciaj rilatoj, la plejmulto de politikistoj volas dialogi. Alia demando estas kiel okazas tiu dialogo. Cxe pli detala observo estas facile ekkonebla, ke tiu parolado havas nur malmulte da komunajxon kun la “dialogika pensado”.

La plejmulto restas en la dialektika persvadarto, kio jes estas pasxo al aliulo, sed nur pri la olda idealisma pensmaniero, kie mi volas nur mian propran veron kaj manieron pludoni, sed influojn de la aliaj mi ne pretas alpreni. La malavantajxon de tiu idealisma, en sin mem turnigxinta pensmaniero kaj de tie sekvantan sintenon mi povas sperti, se mi komunikas en la mondo. Mi ne plu komprenas la mondon kaj la mondo ne plu komprenas min. Kaj ne nur pro la lingvo.

Tial, por entute rimarki la problemon, de la komprenado la dialogikon, necesas diferenci inter la dilektiko kaj dialogiko. La du fenomenoj kunfalis en la europa filozofio gxis la analizo de Franz Rosenzweig. Post lia laboro foriris anakaux multe da tempo, gxis la realeco mem avertis al la neceseco distingi ilin. En kelkaj brancxoj de la scienco estas spertebla, je la limo de la dialektiko, la turnigxo al la dialogiko. Ekz.: Politiko, Psikologio, Religio, Lingvistiko, ktp

Por maturigxi al dialogika pensado, necesas adekvata kritiko de nia, propra pensmaniero. Ne de tiuj aliaj, kiujn ni nur malmulte konas. Sed, dialektika kritiko la aliaj manieroj, ankaux se ni preskau nenion konis kaj komprenis de ili, bedauxrinde estis tradicio en nia pensmaniero. Kaj tion ne estas facile foriri. Se vi hodiaux legas la « filozofion de la historio » de Hegel, vi trovas multe da kritikan deskripton de pensmanieroj de mondpartoj, de kiuj Hegel (ankaux se li estis granda filozofo) preskaux nenion sciis. Tio estis pardonebla sia tempe kiam li vivis, sed en nia estanteco ne plu.

Sed nia problemo estas, ke lia pensmaniero, ankoraux nun havas influon. Gxi ekestis en la tempo de la granada Franca revolucio kaj estis de tiu spirito influita. Tiu idealista pensmaniero kauzis en Europo kaj poste ankaux alia parte en mondo kelkajn sangajn revoluciojn kaj militojn, gxis en la duono de la 20-a jarcento montrigxis gxia limo. Ekde de tie, komencis la dialogiko havi sxancon kaj nun estas survoje sxangxi nian pensmanieron pere de la realeco profunde.

Kiel mi kritiku la pensmanieron ekz. de la Cxinoj, Hxindoj, aux de iux naturpopolo, se mi nenion, aux nur malmulte scias de iliaj spertoj, vivmanieroj kaj mondrilatoj? Alikaze mi multe povas lerni de ili, kaj mi multe ja lernis de Hxindoj, Cxinoj kaj de naturpopoloj, sed tamen mi nur malmulte sciasde ili. Kion mi grave lernis, estas, pli bone kompreni mian propran pensmanieron, el la jud-grek-krista tradicio kaj montrigxis al mi, kiel nur malgranda parto de la mondo, tiu mia amata tradicio estas.

Mi devas rimarki, ke en la filozofio jam ekde kelkjardekoj, jes preskaux nun unu jarcento, estas tiu sin-mem-rilata idealizmo per “nova pensado” subigata. En tiu komunumo apartenas tiel la (jam nomitaj)“dialogikaj pensistoj” kiel aankaux la ontologo Martin Heidegger, kiu mem komencis, (sed bedauxrinde nur en sia jam plia agxo) la dialogon kun fororientaj kulturoj. Sed evidente, antauxpensoj en filozofio bezonas tempon gxis pli vasta ekkono en la socio.

Granda obstaklo por mondvasta dialogo estas la naciaj lingvoj. Per tiuj lingvoj ne eblas fari demokratan internacian dialogon.

Unue; en tiu dialogo minimume unu flanko de partneroj ne parolas denaskan lingvon. Kaj due; cxar la naciaj lingvoj enhavas en si mem la dialektikan strukturon, kiujn altrudigxas ecx al la pensmaniero de la uzanto.

Ekde la ekesto de la Internacia Lingvo de Zamenhof ekzistas reala ebleco eliri el tiu dialektika enplektiteco. Tio gxis nun, bedauxrinde ne estis de decidpovaj personoj kiel politikistoj, aux ecx sciencistoj, ekkonata. Sed la realeco, (ankaux cxi tie kiel jam en la internacia politiko je la fino de la 20-a jarcento,) en la konkreta situacio de la Europa Unio, montras la necesecon de la solvoj. Pro tio ni devas sercxi kaj uzi aliajn kaj novajn eblecojn ekestantajn en tiu nova situacio.

Nov ekestanta ebleco en la konkreta Europa Unio estas mobilizi kaj kunigxi la konsciajn povojn de la internacia demokratio, ecx organizi en iu partio kaj tiel senpere enmeti la problemon en la Europa Parlamento, por proponi la solvon. Tion eblecon jam aplikas, gxojige precipe junaj homoj en la novfondita EDE partio en Francio, nun ankaux en Germanio kaj espereble sekvos baldaux pli da sxtatoj de EU, ne lastfoje helpe de la Esperanto movadoj.

Internacia demokratio, en la senco de dialogiko, fakte ne ekzistas en la mondo. Ekzistas la tendenco kaj volo dialogi, t.e. paroli kune je internacia nivelo. Sed la obstakloj estas multnombraj. Komencas cxe la lingvo kaj tirigxas gxis nia pensmaniero. Mondaj forumojn kiel ekz. la la UN-o ofte estas misuzataj nur por la trabatalo de propraj interesoj de la membrosxtatoj. La problemoj kusxas profunde en la pensmanieroj de la civitanoj kaj de la politikistoj kiuj spegulas iliajn vocxojn.

La problemoj estas cirklaj. La solvo devus esti enmetita tute malsupren en la instruado en la lernejojn, sed pedagogiaj reformoj estas ofte de politikaj partioj blokitaj. (Vidu la fiaskon de la edukreformo cxi monate en Germanio.) Kaj se iu pli proksime pritraktas el tuteuropa perspektivo, kion lernas la junuloj en la lernejojn, oni povas ricevi kap- kaj stomakdoloron. La civitanoj devas tion misedukadon kion ili ricevis en la lernejon denove, aux je la dua edukvojo, aux pri realaj komukikadspertoj plibonigi. Cxe tiuj, cxe kiuj ne plu suficxas la peno kaj tempo, tiuj restas por la dekstraj partioj en la Europa Unio balotpotenco.

Necesus dialogike prilabori la edukenhavojn kiuj estas perataj en lernejojn de la europaj sxtatoj, en kunlaboro de fakuloj, kiuj pretas kaj kapablas dialogike pensi. Literaturo, historio kaj la sociaj sciencoj cxiuj devus esti kune dialogike reviziitaj.

La procezo de klerigado estas longdauxra, sed ne restas alia ebleco. Tial necesus ecx partio kiu senpere alparolus tiun problemon kaj farus konscia por vasta publiko de civitanoj, cxar la potenco de tiuj kiuj jam vidas kaj pretendas al solvojn cxiam pli kreskas.

En nia estanteco dialogika pensado estigxis ekzistencia neceseco. Fakte ni ne povas alie travivi sur nia terglobo. Ni bezonas dialogikan rilaton ekologie, al la naturo, al la cxirkauajxo kaj al aliaj homoj. Ni devas auxdi kion diras al ni la naturo, rimarki se gxi montras la limojn de la ekspluatado. Nia cxirkauajxo, la konstruajxoj la arkiterturo, cxio havas sian dialogikan rilaton al ni, al la homoj. Se ni tion ne akceptas, ni neniigxas nin mem. La averto similas, kiel la memneiigxo montrigxis en la dialektiko al militpotencoj pasintjarcente.

Tiu reala procezo jam longe komencis kaj dauxras, ankaux se por multe da civitanoj la evoluo ankoraux ne estas konscia. Tiun dison inter la realeco kaj la ankoraux postrestanta pensmaniero subigi estus la tasko de moderna pedagogio kiu devus komenci en la bazaj lernejoj en Europo, por forigi la fendon inter la konscio kaj realeco, kio akuzas psikajn gxenojn cxe la homoj.

Ne suficxas nur dialogi, sed necesaas dialogike pensi. Kion signifas tio?

Ekzistas diversaj kvalitoj de la dialogika komprenigxo. De la nur supera babilado, gxis la profunda amo. Aiflanke, plena cxiurilata dialogika komprenado en la mondo ne eblas. Ekz., mi ne povas kun cxiu kulturo en la mondo dialogikan rilaton flegi. Sed iu, aux kelkaj de tiuj rilatoj, helpas al mi, disvolvigxi mian dialogikan pensmanieron kaj poste tiujn kun kiuj mi en mia vivo havos eblecon kontaktigxi renkonti en tiu pensmanierskemo.

Jes, cxiu dialektika diskuto estas jam sur voje al aliulo. Sed kompreni mi povas lin aux sxin nur se mi kapablas eniri en lia/sxia pensmaniero. Kial estas io por li/sxi tiel, kiel li/sxi tion komprenas? Al tiu kompreno mi bezonas longan alkutimigxintan vojon, gxis mi atingas lian/sxian “vi”. Unue mi devas scipovi sxian/lian lingvon, historion, kulturon, plejbone se mi spiras kune la saman aeron, mangxas la saman mangxajxon, logxas sub la sama radiado de la tero, se mi kunhavas la samajn spertojn kiel sxi/li. Tiujn, mi tamen alie spertas kiel sxi/li. Mi neniam povas sperti la samon kiel sxi/li, cxar cxiu homo cxiam spertas la realecon alie ol la alia. Sed, sub tiuj kondicxoj mi povas lin/sxin plej bone kompreni kaj povas foriri miajn falsajn antauxjugxojn kaj resti cxe ekkonoj kiuj estas pli adekvataj.

Elveninte el la profundeco de tiu dialogika sperto, kie cxe la esenco kusxas la amo, mi pli bone povas kompreni la mondon en sia bunteco, ankaux se mi ne povas cxiun ami, (por tio ne suficxas mia potenco, tiun ni lasu al Dio,) sed mi povas havi spertan aliron al fremduloj kaj al la de mi ankoraux multe de nekonata mondo.

Per Esperanto certe ni ne atingas la profundan dialogikan rilaton al aliulo, en la senco de la dialogika “mi-vi-rilato”, el iu alia kulturo, sed per Esperanto mi povas fari la unuan, vere dialogikan pasxon al aliulo, kiu alvenis ankaux al mi la saman pasxon. Cxu ni poste pli profunde intersxangxos niajn spertojn, kulturojn kaj interesojn, dependas el multe da aliaj faktoj. Sed, la intenco de la renkontigxo estas tute dialogika, tiel dialogika, ke en internaciaj rilatoj ne ekzistas iu ajn renkontigxo, kiu estus realece pli dialogika kiel per la lingvo Esperanto.

La naciaj lingvoj portas en si mem idiomoj kaj idiotizmoj kiuj estas senekcepte respektindaj, cxar ili decidas ilian propran karakteron kaj distingas profunde la lingvojn unu de la alia. Literaturo kaj propra kulturo ne ekzistus sen ilin. Al nia racie plejparte nekaptebla mondo restas nenia alia alirebleco, ol je tiu vojo, por ricevi iun sintenon en la ne trarigardebla kaj senlima universo. Sed ili portas en sin mem ankaux la dangxeron cxe la mergigxo en la profundeco, sin mem supertaksi kaj malgajni la trarigardon al la tuteco.

El tiu supertaksado portas la naciaj lingvoj en iliaj esencoj la volon al memaserto. Tamen ankaux ili devas mem alpreni fremdajn elementojn, vortojn el aliaj lingvoj, cxar alie ili ne plu povus pluevolui kaj estigxus nekapablaj por sciencoj. Sed, ili enfleksas kaj enrompas la fremdajn elementojn en siajn proprajn karakterojn por akomodigxi apud iliaj idiomoj kaj idiotizmoj. Tiuj devigas la uzantojn al dialektika memaserto kaj persvadprovo de aliaj, cxar ili mem ne estas suficxe kapablaj alpreni la novajxojn.

Esperanto ne havas tiun problemon. Gxi estis jam tiel konstruita, ke gxi estu fleksebla al cxiuj fremdaj influoj, jes absorbi la alian, estas en gxia lingva-esenco. Tiu esenco mem estas dialogika. Gxi portas la povon en si mem purigi de idiomoj kaj idiotizmoj, cxar tiuj elprenitaj el naciaj lingvoj, devas cxiam havi iliajn naturajn klerigadojn en Esperanto, alikaze ne funkcius la komprenado kun la parolantoj el aliaj naciaj distriktoj.

Cxar, la lingvoj kaj gxenerale la spertoj influas niajn pensmanierojn, estas sekvebla, ke Esperanto stimulas dialogike pensi en internaciaj rilatoj, kie gxi validas, kaj nur tie. Sed naciaj lingvoj kapablas dialogi nur ene de si mem, internacie ili rilatas nur dialektike kaj influas la pensadon dialektike. Ni povas el tio sekvi:

Unue; la interna profunda karaktero de Esperanto estas dialogika, kaj

Due; gxia ekstera karaktero, ebligas la solan esence demokratian dialogon en internaciaj rilatoj.

Tiel mi volas nomi la lingvon Esperanto; la solan tutmond-dialogikan internacian lingvon.

La pensoj estas liberaj. Ni konas la eldiron. Germane : „Die Gedanken sind frei.“

Tio povas signifi; mi ne devas tiel agi, kiel mi pensas, cxar neniu povas fine kontroli kion mi pensas. Mi povas ludi ion rolon, sed vere havi tute alian opinion pri la afero. Tion ruzan sagxecon multaj konas. Sed daure tiel fari estas tro strecxa kaj fine mi povas ricevi pro la cxiama necerteco, cxu mi gxuste faris por la publiko, aux ne, psikajn gxenojn.

Pro tio estas dezira, ankaux pro mia propra psika saneco harmonii la pensmanieron kun la realeco. Kaj la realeco estas nun preskaux tutmonde multflanke bunta. Ni vivas en Europo en la tempo de kulturaj diversecoj. Ne nur ke la europaj sxtatoj estas multkulturaj, sed nun en cxiu granda urbo vivas homoj diverskuturdevenaj proksime unu al alia. Kun nia olda pensmaniero ni havas grandan malfacilajxon konscienckonforme kunvivi. Kaj se tio tiel restas, la socipsikaj perturboj kaj problemoj kreskos

Esperanto estas internacie la sola esence dialogika realeco, kiu ne restas nur cxe la emo al dialogoj, aux cxe suprajxa dialogizmo, sed atingas decidan profundecon, kiu kapablas sxangxi ecx pensmanierojn. Esperanto kaj la dialogika pensado havas profundan spiritan ligitecon, fakte kaj ecx historie.

Profundan solvon proponas kaj veran perspektivon donas la pensmaniero de la dialogika pensado kaj demokratan realigon la internacia lingvo Esperanto. Ambaux estas maturaj por konkreta helpo cxe la problemoj de kulturaj diversecoj en la Europa Unio kaj la Mondo. Ili montras perspektivojn kaj tuj uzeblajn alternativojn.


Mi dankas por Via atento