1. La dialogike nova pensado en la filozofio transpasis, nun jam antaŭ pli ol cent jaroj, la klasikan idealismon. Preskaŭ samtempe kun la apero de la arte-farite dialogika lingvo Esperanto, kiu siaparte simile transpasis la klasikan lingvistikon. Tio estis la tempo de secesio, kiam la arto ne plu volis obei la klasikajn regulojn de bildigo kaj serĉis novajn vojojn.
Al klasikaj pensuloj ŝajnis tiu nova movado kiel malserioza ĥaoso kaj ili volis ridindigi, diskretidigante ĝin, kie ili nur povis, kaj malhelpi ĝian prosperon. En ĉi tiu soci-psika, spirita medio ennaskiĝis Esperanto. Sed la arto estas la plej libera maniero de homa kreado, sekve la artistoj ne lasis sin impresi de la detrua kritiko. Tiel estiĝis la avangardo de la burĝonanta nova pens- kaj sintenmaniero.
La rifuzaj reagoj de klasikistoj estis ofte tiel kruelaj, ke por la nov-pensantoj ne plu restis alia ebleco, ol forlasi la klasik-naciajn landojn de la malnova Eŭropo, kie ilia agado estis tute handikapita. En la amerika kontinento ili (ankoraŭ) estis bonvenintaj. Artistoj, sciencistoj, multe da intelektuloj forlasis la ĉiam pli forte naciigitajn ŝtatojn. En demokratiaj landoj ili povis libere transpasi la klasikajn sciencojn kaj evoluigi la „novan pensadon“.
Tute novaj sociaj sciencoj komencis disvolviĝi, kiel ekzemple psikologio, socipsikologio, sociologio, politologio, pacesploro ktp. Ankaŭ la natur- kaj teknikaj sciencoj profitis de la liberiĝo disde la klasiko. La aristotela logiko, kiu ĝis tiam reguligis kaj reduktis la sciencan pensmanieron en la filozofio, estis transpasita.
Malfermiĝis por la pensado „libera vasto“, en kiu relativiĝis la klasiko. La relativecteorio de Einstein kaj la kvantummekaniko de Max Planck estis rezultoj de la transpaso de la klasika fiziko. La nuna teknika vivmaniero de la homo estas plene determinata de tiu evoluo. Tiel en la senfina makrospaco de la astronomio, kiel en la mikrospaco la nanoteknologio.
La novpensuloj antaŭvidis multajn sekvontajn problemojn, sed iliaj avertoj nur de malmultaj estis komprenataj. La historio bezonis ankoraŭ du terurajn militojn, ĝis sperti la kritikan limsituacion en la mondo. Nuntempe klare montriĝis la neceseco de la nova pensado.
En nia tempo klare montriĝas la problemoj kaj en la naturo kaj en la socio. Ne plu eblas tiel regi, kiel antaŭe la klasiko pensis. Nek en la socio, kie post la fiasko de la dialektikaj revolucioj montriĝis la neceso de la dialogika demokratio. Nek en la naturo, kie montriĝis la limoj de la ekspluatado de la riĉfontoj, kaj devas esti senteme t.e. dialogike observata ankaŭ, kio estas eltenebla en la naturo.
2. Kiel la arto transpasis la klasikan belecon en la pentroarto, muziko kaj aliaj artospecoj, tiel transpasis Esperanto la belecon de la klasikaj lingvoj. Restis nur la esence grava de la lingvo, la esprim- kaj kompren-kapableco. La idealisme klasika beleco retiriĝis en la relativan fonon. Esprimi kaj kompreni unu la aliajn estas la baza tasko de ĉiuj lingvoj. Sur tiu grundo poste sedimentiĝas la kutimoj, kiuj produktas idiomaĵojn kaj idiotismojn.
Reuzataj, la subjektivaj kutimoj ricevas en la literaturo tradicion kaj ekestas la klasikaj beletraĵoj. Bedaŭrinde esperantistoj plejofte postkuris tiujn klasikajn valorojn kaj samtempe forgesis sian propran gravan karakteron, kiu manifestiĝas en la dialogikeco. La arto mem jam antaŭ kelkcent jaroj ĝenerale transpasis la klasikecon, kiu ankaŭ nuntempe daŭras.
Esperanto kunportas en si la tradicion de la transpaso de l’ klasiko. Ĝi ekestis en la spirita deturniĝo disde la idealismo al la reala neceso de aktuala kompreniĝo, en situacio, kiam pruviĝis la nesufiĉeco de la klasikaj lingvoj. Ne en kontraŭeco al tiuj, sed helpante, dialogike kunordigante ties elementojn al pli klara kaj senpere komprenebla nova sistemo.
Estas memkompreneble, ke la klasikaj lingvoj ne povas kaj volas akcepti ĉi tiun ĝeneralan evoluŝtupon de kompreno, prenitan el la propra dialektika karaktero. Ili staras ne nur unu kontraŭ la alia en konkurenco, volante ĉiu esti ekskluzive la plej bona, sed ankaŭ kontraŭ Esperanto, kiu portas ne nur iliajn proprajn elementojn, sed ankaŭ tiujn de iliaj kontraŭuloj.
3. La klasika lingvistiko estas ekskluzive dialektika. Eĉ la klasika lingvokomparado ne liberiĝis de la klasika logiko, kiam ili ordigas kaj klasifikas la kelkmil ekzistantajn lingvojn de la mondo. Mankas ankoraŭ la kvalito de interlingvistiko, kiu observas ĉiun lingvon en ties unueca kvalito de universala kompreniĝo.
Granda misprezento de Esperanto fare de la klasiko estas la miskompreno, ke ĝi volas forigi aliajn lingvojn kaj resti unusola universala lingvo. Aliflanke por tiu antaŭjuĝo kulpas ne malmulte ankaŭ la esperantistoj mem, ĉar dum sia historio ili ne klarigis kaj rifuzis sufiĉe kompreneble tiun eraron. Eĉ ili nomas la mondan Esperanto-organizon Universala Esperanto-Asocio. Tio estas nur unu ekzemplo, kie la esperantistoj mem devas liberiĝi de la klasiko.
Esperanto estas ĉi-sence miskomparata kun la latina lingvo. La latina estis siatempe universala lingvo, interalie kun la postulo de la katolikismo esti tutmonde ampleksa religio. Sed la historio montris tute alian evoluon. La latino mem disfalis en diversaj latinidaj popollingvoj. Male, Esperanto estis kreita el la klasikaj popolingvoj, kaj volas solvi iliajn, en la historio ekestintajn kontraŭaĵojn.
Post la universaleco de la latina la simplaj popollingvoj transprenis la gramatikan strukturon de la latina kaj klasikigis la iamajn popollingvojn al klasikaj popollingvoj – kun la rezulto de klasik-dialektika kontraŭeco. Tio komencis okazi en la renesanco, t.e. antaŭ kvin- ĝis sescent jaroj.
La postan rezulton ni bone konas el la historio. En la 18-20a jarcentoj disvolviĝis tiu diferenciĝo ĝis nuntempe al ŝovinismoj kaj naciismoj. Ne estas troigo aserti, ke tio eksplodigis du kruelajn militojn en Eŭropo kun tutmonda efiko.
4. Se ĉi tiuj karaktertrajtoj de la klasiko estus konscie pripensitaj, tiam estus malfermita la eblo kompreni la proprajn ecojn de Esperanto kaj liberiĝi de la potencialaj subpremoj en la historio. Por atingi forton, Esperanto mem devas uzi la historion, kie jam sufiĉe longe komenciĝis tiu liberiĝo. Ankaŭ pro tio, ke ja Esperanto mem naskiĝis el la posta rezulto de tiu ĉi liberiĝo.
Tamen la reago flanke de la klasiko restis ĝis la nuntempo sufiĉe forta. Por ĝuste kompreni la econ de Esperanto, ĝi devas esti eksplikata en rilato kun la evoluhistorio de la socio, kie manifestiĝas la ligiteco al ties kunecoj. Esperanto neniam estis nur iu izolita movado, sed ĉiam troviĝis en ligiteco kaj lukto por nova, pli bona mondo en la socio.
Nuntempe ĝenerale montriĝis necesa la turniĝo al la nova pensado. Tio, kio longtempe evoluis dum la historio, nun fariĝis neevitebla por la pluekzistado de la homaro sur la tero. Ne nur en la socio fariĝis necesa la nova dialogika rilato sed ankaŭ en la naturmedio.
La scienco kapablas nun antaŭvidi, ke la vivo endanĝeriĝos, se ankaŭ plu restas efikantaj la klasike dialektikaj principoj, kiel persvado, fiereco, heroeco, venkemo, regado, subpremo ktp, kiuj kondukas al klasika tragedio. Ili estas konataj jam ekde la antikvaj tempoj, sed ni nur antaŭ nelonge ekkonis, ke ni ne plu povas facile superregi ilin, kaj la afero fariĝis serioza, kiel elekto inter morto kaj vivo.
5. Estas neordinare interese: kvankam Esperanto kaj la dialogika pensado havas tre multajn komunaĵojn, ili ekestis kaj ankaŭ evoluis preskaŭ samtempe, tamen mi nenie trovis konkretan idikon unu pri la alia. Ĝenerale, ambau ekestis en la spirita atmosfero de la pacmovadoj en la tempo kun ekstrema naciismo, kiam ili ne povis atingi signifan atenton. Kontraŭe, similaj pensmanieroj kaj agoj estis persekutataj, prisilentigataj en la milithisterio de tiu tempo, kaj la aktivuloj eĉ enkancerigitaj. (Estus interesa laboro esplori tiun spiritan similecon.)
La filozofio de la nova dialogika pensado ekestis post la konscia fino de la klasikismo kaj precipe pro ĝia dialektika moralo, kiam ne povis esti kontentige difinita la bono kontraŭ la malbono, ĉar estas ja evidente, ke ĉiu kontraŭaĵo penetras en sian kontraŭflankon. La volo individue difini la unuan flankon kontraŭ la alia, kondukis al la nun konata historia katastrofo.
En la realeco la unuflanka idealisma konvinko pri la vero ne plu havis sian bazon por ekzistado. La realo montris tute alian rezulton, ol antaŭvidite de la klasikaj idealoj kaj ideologioj. Montriĝis la reala neceso de ambaŭflanka pritrakto, t.e. serĉi kaj trovi dialogike ambaŭflankan solvon por la pluekzistado, kiu estis endanĝerigita en la kulmino de la idealismo (post la kredo de unuflanka idiotismo, kiu nuntempe konkretiĝas en la terorismo).
Ofte mi devas miri nuntempe pri la unuflankeco ankaŭ de la sciencaj kaj la spiritkulturaj ekkonoj kaj atingaĵoj. Kiel ofte ili restas izolitaj en la propra scio, sen rilato al aliaj sciencaj ekkonoj, kiuj kune donus eblecon por ĝenerala pluevoluo. Kompreneble, tiu nekono estas pliobligita de la nekono de aliaj lingvoj kaj manko de akceptita internacia lingvo.
5. Unu el la konkretaj sekvoj de ĉi tiu kontraŭaĵa diferencigo montriĝas en la klasika lingvistiko. Universitatnivele estas pritraktataj la t.n. naturaj lingvoj unuflanke kaj la konstruitaj planlingvoj aliflanke. La esploroj ne kapablas trapaŝi tiujn klasikajn barilojn.
Unuflanke la klasik-universitata esploro fosas en la profundo kaj volas pruvi la denaskan naturecon de ĉiuj lingvoj, kiuj devus esti ankaŭ hierarĥie ordigitaj laŭ la klasika logiko. Sed ĝuste al la lasta profunda scienca demando ĝi ne havas respondon kaj perdiĝas denove en la mitologio.
Aliflanke por la klasika pensmaniero la konstruitaj lingvoj staras iomete flanke, nur pretere ĝi okupiĝas pri ili, kiel pri kuriozaĵo en la historio (kiuj estiĝis alimaniere el laŭtakse ĉ. du mil provoj). El ili elstariĝas kelkaj konstruitaj lingvoj, kiuj atingis eĉ malgrandan socian parolantaron. Ekz. volapuko kaj ido, kaj alte elstaras el tiu vico Esperanto, la arte-farita lingvo.
La klasika lingvistiko komencis nun iomete okupiĝi pri Esperanto post la evidentiĝo de la necesa lingva komparado. Dum ĝi aperis tute neatendita surprizo por la lingvistiko, kiun ĝi ne povis tute ordigi, digesti kaj kompreni en sia propra sistemo. Influata de la reala evoluo, la hierarĥia sistemo de la klasikaj lingvoj disfalis. Restis nur dialektika batalo sen sciencaj bazoj, sur mitologia fundamento, ĉe kiu diversaj naciaj lingvoj volis atingi internacian superinfluon. Sed ankaŭ tiu dialektika persvadbatalo montriĝis senutila post la nuntempe mondvasta venko de la angla, kiam ĉiu batalo en ĉi tiu sistemo fariĝis sensenca.
7. En ĉi tiu situacio ricevis la arte-farita lingvo Esperanto tute alian signifon, ol estis al ĝi atribuita de la klasika lingvistiko. Unue, la natureco de la lingvoj estis ĝenerale profunde pridubita. Kio ekz. en la filozofio jam dekomence estis skeptike akceptita, ĉar filozofio ja ĉiam distingis inter naturo kaj socio. La lingvo estis precipe kiel spirit-socia fenomeno komprenita.
Post la plej novaj natursciencaj ekkonoj, kiam la unusubstance atomisma ideo estis refutita per pruvoj, ekestis tute alia komprenebleco ankaŭ de la naturo. En la kulmino de la klasika pensado montriĝis en la filozofio la fino de tiu unusubstanca idealismo. Tiu ekkono komence estis aplikata unue al sociaj sciencoj. En tiuj novaj cirkonstancoj fariĝis ankaŭ la lingvoj tute alie kompreneblaj ol de la iama klasiko.
Fakte la klasiko estis subigita en la natursciencoj, en la filozofio kaj ankaŭ en la sociaj spertoj de la lastproksima historio. En tiu situacio aperis por Esperanto tute nova komprenebleco, liberigita de la klasika subpremo en la pasinta historio.
Sekve, Esperanto kiel arte-farita lingvo, ne plu estas malplivalora, sed inverse, pli evoluinta ol la klasikaj naciaj lingvoj.
Se ni komencas kompreni la transpason ĉe la arto, ni povas diri, ke ĝi estis tiu, kiu faris la unuajn paŝojn al la subigo de la klasiko jam antaŭ kelkcent jaroj. Kiam por la pensado kaj kaj la konscia kompreno ankoraŭ eĉ ne vidiĝis tiu alternativo, la arto kaj artefaritaĵo jam montriĝis kiel pli alta spirita okupiĝo ol nur en klasikaj reguloj enfermite funkcianta mondo de la pasinteco.
Tie estas Esperanto en tre bona socia kuneco. Kaj la t.n. nenatureco de Esperanto ŝajnas en tute alia lumo, ĉar ankaŭ la t.n. naturaj lingvoj ne estas pure naturaj, ja ili mem de la komenco de sia klasikeco, kiel simplaj popollingvoj estis konstruitaj el la latinaj sistemo kaj gramatiko. Tamen en ĉi tiu kazo Esperanto ne volas altigi sin super la naciajn lingvojn, ĉar ĝi konfesas sian devenon el tiuj, tamen ne ekskluzive sed dialogike, en kunmetita evoluo de ties elementoj al nova statuso, sen superfluaj, internacie nekompreneblaj idiomaĵoj kaj idiotaĵoj.
8. En la arto jam antaŭ kelkcent jaroj aperis multaj verkoj, kie estas ekzemplodone ekkonebla la transpaso de la klasiko. Tiel en la nuntempo neniu artisto plu farus klasikan verkon, escepte en la lernejo, por profunde trastudi la ecojn de la klasiko, ĉar kompreni la transpason de io eblas nur, se oni havas kaj postlasas tion, kio estas transpasebla.
Por tio ni bezonas la historion. Al ĝia kompreno apartenas la kompreno de postlasitaj eventoj kaj verkoj en ties tempo kaj evoluo. Post la provo transpasi la klasikan socion en Francio, komenciĝis en Parizo la daŭrigo de la evoluo en la arto. Ekestis diversaj decidaj provoj en la pentroarto. En la arĥitekturo ankoraŭ daŭris la klasiko sen evoluo, precipe ĉe reĝaj, ŝtataj palacoj, eĉ ĉe parlamentaj konstruaĵoj, kie devis esti esprimita la klasika potenco.
Ankaŭ en Usono estis la registaraj konstruaĵoj ornamitaj per klasikaj kolonoj kiel simboloj de forto kaj potenco. Sed en Novjorko samtempe ekestis jam modernaj konstruaĵegoj, vere fortohavaj. En la eŭropaj ĉefurboj estis tiutempe ankoraŭ plu konstruataj klasikaj monumentoj, kiuj nuntempe efikas nur kiel turisme muzeaj vidindaĵoj. Dialektike, eksteren ili impresas kiel povo, sed ene sen iu reala povhavo.
Post la eŭropaj kulisoj okazis granda evoluo en la muzikarto. Naskiĝis gravaj verkoj, kiuj liberiĝinte, trapaŝis la klasikon. Nur por mencii unu ekzemplon por la uzo de la dialogiko en la muzikarto: „Carmina Burana“ de Karl Orf. La temo kun muzikaj elementoj estas prenita el la mezepoko, ĝi prilaboras kaj emfazas gravajn detalojn, por komprenigi la tiaman tempon kaj doni plezuron al la nuntempaj oreloj.
Alia ekzemplo estas la sciencfikcia filmo „Avatar“ . En tiu verko estas montrita la transpaŝo de la klasika dialektiko. Laŭ nia pens- kaj kutimmaniero, per evoluinta tekniko, sed sen morala evoluinteco ni volas konkeri alian planedon, subpremi loĝantaron multe pli evoluintaan ol ni. En ilia sinteno al nia agresemo aperas la senperforta, dialogika reago, ili ja nur bedaŭras nin.
9. Esperanto apartenas al tiu spirita sfero de la transpaso de la klasiko, tre simile al tiu de la arto. Tiusence ĝia plej trafa signifo estas: arte-fariteco. El kunfando de ĉi du vortoj estas nomita la plej adekvata karaktero de tiu ĉi lingvo. Estas klare, ke ĝi ne estas planlingvo kaj ne estas konstruita lingvo, sed io pli valora: libereco de la arto, ligita al vivanta realo. Zamenhof parolas en siaj prelegoj precipe pri arte-farita inter-nacia lingvo.
Esperanto ne estas iu al la klasika idealismo apartenanta ideo, idealo, ideologio, kiuj regis en tiu tempo, kiam ĝi ekestis kaj ankoraŭ ne estis ĝuste komprenata. La plejmulto de tiuj geniaĵoj jam forpasis, sed Esperanto vivas kaj evoluas plu, ankaŭ post 130 jaroj. Ĝiaj elementoj ekestis el vivantaj lingvoj, ĝia bazo devenas el tiu vivanta realeco, kun la reordigo de ties dialektikaj kontraŭaĵoj en dialogikan kunecon.
Esperanto estas la reala manifestiĝo de la nova dialogika pensado. Ne nur iu ajn lingvo, sed la adekvata esprimilo de la nuntempe necesa dialogika pensado. En la tempo, kiam la klasike dialektika pensado puŝis la homaron per kontraŭaĵoj al la rando de katastrofo.
10. Nuntempe oni multe audas pri dialogoj. Ĉiu, kiu ne volas perforte persvadi la alian pri siaj opinio kaj starpunkto, volas dialogi. Sed por kompreni dialogike la alian, necesas dialogike meti nin en-pense en la situacion de la alia. Pro tio dialogika kapablo bezonas ankaŭ scion kaj ofte ankaŭ senton de la alia flanko, kun kiu ni volas dialogi.
Ne sufiĉas nur esti konvinkita pri la propraj vero kaj supereco kaj serĉi la plej bonan strategion por trabatali ĝin. Tiu ĉi maniero funkcias nur tiam, se la alia flanko estas pli malforta ol ni. Tiu ĉi metodo efikis precipe en la pasinteco, kiam perforte, ankoraŭ per dialektikaj rimedoj, oni sukcesis altrudi la klasikan hierarĥion.
En la nuntempo, post kelkaj sociaj revolucioj kaj evoluoj la hierarĥio laŭ la klasika logiko ne plu estas senkondiĉe akceptebla. Kaj post la apero de diversaj grandpotencoj, kiuj ne plu povas devigi unu la alian, ŝanĝiĝis ankaŭ ĝenerale la prestiĝo de la antaŭaj klasikaj rilatoj. Restis la dialogika klopodo kompreni la alian kaj serĉi por ambaŭ akcepteblajn solvojn de la problemoj.
Dialogika pensado kaj Esperanto kompletigas unu la alian. Esperanto estas la plej konkreta uzo de ĉi tiu pensmaniero. En la filozofio ĝenerale ofte okazas, ke ankaŭ saĝaj ideoj restas nur teorioj, pripensado de iu nova ebleco sen konkreta apliko.
Dialogika pensado okazas aplikeble kaj uzeble en Esperanto. Ne nur pro tio, ke Esperanto mem ekestis laŭ dialogikaj principoj. Ĝi estis kreita por la dialogika interkompreniĝo en internacia sfero, kie montriĝis manko de konkreta, senpera parol- kaj komprenkapablo.
Kaj tio sola same ne sufiĉas, ĉar decida estas ankaŭ la dialogikeco de la komprenkapablo. Tie estis la klasik-dialektika persvad-arto, transpasita per la dialogika reciproka komprenmaniero. Kaj kiel ne sufiĉas nur dialogike pensi, tiel same ne sufiĉas dialogi, sen dialogike pensi.
Kelkaj klarigoj pri la supre uzataj bazaj nocioj
Transpaso aŭ transpaŝo estas antropomorfa komprenmaniero, kiu signifas: ekkon-lernante pluiri al la venonta evolufazo; ne sur-paŝ-starant-restante detrui.
Dialogike signifas pluiri al kun-akcepto, komprenante unu la alian; ne perforte voli trudkonvinki la alian pri mia vero.
Klasiko estas tempodependa alta kvalito, kiu ŝanĝiĝas dum la historio; la subpremo de la evolutempo kaŭzis revolucian detruon.
Esperanto estas internacia lingvo, arte-farita, t.e. arta, dialogike transpasanta la klasikajn naciajn lingvojn; klasikaj povohavantoj kontraŭstaras ĝian prosperon.
Sign-in to write a comment.