Seminario en Alsooers/Hungario, okazis 2017.08.25-27

Dua Parto:

La Ligiteco al esperanto de la superpasho la klasikon


1.- Nuntempe oni multe audas pri dialogoj. Chiu kiu ne volas pri sia opinio kaj starpunkto perforte konvinki la aliajn, volas dialogi. Sed la alian dialogike kompreni necesas ankau dialogike en-pensi en la ali-ula situacio. Pro tio dialogika kapableco bezonas ankau scion kaj ofte ankau senton de alia flanko kun kiu ni volas dialogi.

Ne sufichas nur la konvinkeco pri la propra supereco kaj serchi la plejbonan strategion tion trabatali. Tiu maniero funkcias nur tiam, se la alia flanko estas pli malforta ol la la propra. Tiu metodo efikis en la pasinteco, kiam perforte sukcesis ankorau dialektike devigi la klasikan hierarhion.

En la nuntempo, post kelkaj sociaj revolucioj kaj evoluoj, la hierarhio pri la klasika logiko ne plu estas senkondiche akceptebla. Kaj, post la ekshajno de diversaj grandpotencoj kiuj ne plu povas devigi unu la alian, shanghighis ankau ghenerale la respekto al antauaj klasikaj rilatoj. Restis la dialogika klopodo kompreni la alian kaj serchi por ambau parto akcepteblajn solvojn de la problemoj.

En la nuntempa internacia politiko oficiale shajnas regi dialogikaj rilatoj. La grandpotencoj kun ega detrupotenco, ne plu havas perfortan konvinkeblecon unu al alia, sen risko de memdetruo. Sed multaj aliaj malgrandaj shtatoj, estas plue, au de pli grandaj shtatoj subprenitaj, au militas unu kontrau la alia.

Ankau en la chiutaga loka politiko estas tre malfacile agi pri dialogikaj principoj. Diversaj interesoj kiel, komercaj, profesiaj, prestighaj, ktp. bremsas la dialogikajn rilatojn. Tie restas plue la kutimo de la enradikighinta klasik-dialektika konvinkmetodo.


2.- Dialogika pensado kaj esperanto havas multe da similan sorton. Ambau estas de la publiko, al kiuj alvenis konscie la informo pri iliaj disponoj, pozitive de la apliko impresataj. Sed tamen restas multe da fortoplenaj interesoj kiuj ne shatas ke ili prosperu.

Per dialektikaj kontrauajhoj estas multe pli profitodonaj negocoj fareblaj. Jam la informadmedioj pli bone gajnas per kvereloj ol paca egaligo. Plej profitdona estas por ekonomio, memkompreneble la produktado de armiloj, kiuj en konfliktoj rapide estas neniigataj kaj baldau estas novaj bezonataj.

Che esperanto estas la reago simila. Tamen ke, por la plimulto de civitanoj en iu nacia shtato, la internacia lingvo por la mondvasta komprenigho estus tre helpema, ilia intereso ne atingas gheneralan esprimkapablon. Bedaurinde ankau la konscio restas tro malalta kaj ne sufichas por pli forta komuna demokrat-politika agado. Tiel sen pli vasta socia subteno, au sen suficha kapitalo, la sukceso devas forresti.

Kontraue, ekzistas influfortaj interesgrupoj kiuj sukcese povas malhelpi la prosperon. Al tiuj apartenas shtataj instancoj, kiuj pli bone povas regi kaj subpreni la popolon, se ili estas nur nacilingve informitaj. Ekonomie potencaj koncernoj povas la laboristojn pli facile devigresti, sen movigo al konkurfirmaoj. Au, ankau nur profesiuloj, kiuj sian vivtenon gajnas tiel ke la plimulto bezonas ilian helpon, che fremdaj lingvoj, ktp..


3.- Baza kondicho de vera dialogiko estas la akcepto, ke ne eblas absoluta scio. Se iu kredas chion scii,tiu ne plu kapablas dialogi. Pro tio, la ekkono la superpashon de la klasiko, plej necesas por kredantoj de la universala scio. Por klerigi la falsan esperon de idealismo, ke tio, kio nuntempe ne estas pruvebla, tamen estonte eblos klasike pruvi, ghis la chion ampleksa universala scio.

Sed por dialogiko ne sufichas nur la espero de la idealismo, ke iam estos chio atingota, sed volas solvi tion, kio estas reale solvebla kaj necesa, nun. En la historio estis ghis nun, tiu solvo idealisme forshovita en promesoj. Ghis en la estanteco mendighis ne plu forshoveblaj necesaj faktoj de la problemoj, de kiuj nuntempe dependas la ekzistado.

Chiukaze, tiu scio de la nescio, estis jam ankau en la komenco de la idealismo konscia (ekz. por Sokrates). Sed poste en la historio tiu scio estis chiam superkovrita de la kredo kaj espero iam tamen chion povi kapti, sur la vojo de la klasika logiko. Sed fine ne estis chio kaptita, kiel ankau Hegel volis kaj kredis. Inverse okazis, per lia dialektika metodo atingis la klasiko sian finon en la filozo

Pro tio estas la kerno de la „nova pensado“ de Rosenzweg kaj de Heidegger, la „serioza preno de la tempo“. Tiel estis ili ambau kiel, ekzistencionalistoj enordigitaj (kio nur parte trafas). Gravas en ilia pensado, la superpasho la klasikan idealismon, per la historie aktuala sin montrita realeco de la nun-tempo. Kiam konsciighis, ke la „esto estas tempo“.

La aktualeco de ilia pensmaniero mendighis plene en la estanteco, por necesa problemsolvo, kiu povas okazi per dialogika metodo. La ghis nuna dialektika persvadarto, atingis la finon de la uzebleco kaj estighis ekzistencdanghera. Restas nur la ebleco, per dialogoj alproksimighi al firm-estighintaj kontrauajhoj ekestintaj en la historio, por solvi ilin.


4.- Granda laboro atendas al konsciantoj de la nova pensado. La naciaj historioj devas esti reskribitaj, religiaj baztekstoj (ekz. biblio, korano, gita, ktp.) devas esti trastuditaj per dialogika komprenpreteco, elmetante la multajn komunajhojn, ekskludante kaj klerigante la antagonismojn.

En tiu postklasika konstelacio ekestis ankau trompa konkludo, ke la historio finighis. Oni povas diskuti kaj kritiki la ghis nun skribitan historion, kies valoro dependas de la vidmaniero de la tempo kaj la opinio de la skribanto. El tiu povas sekvi la konkludo ke, ne ekzistas objektiva historio, kion strebis la klasika scienco.

Sed tio ne signifas ke la historio ghenerale finighis. Kio finighis, estas la klasika historio kaj necesighis nun la dialogika historio. Tamen ankau la klasika historio ne devas esti forgesata, char por la estonteco, la estanteco devas lerni, el la estinteco.

Dialogika komprenigo ne neniighas la klasikon, sed volas ghin kompreni en sia karaktero kaj elgvidi la chieston el limigitaj kadroj. Subigi tra la tempo ekestintajn kutimojn, kiujn la idealismo senmovighis, kontrau la realeco. Malfermi la liberan vastecon, por doni novajn shancojn en la tempo, al senchesa ekkono de la universo.


5.- En tiu komplekso apartenas esence ankau esperanto, char ghi estas parto de dialogika komprenigho ekzistenciale kaj histori-evolue. Ghi ekestis el la elementoj de la klasikaj lingvoj, pro tio estas en sia esto ligita kun tiuj kaj ligite ankau kun ilia evolutempo. Tiam, kiam ekshajnis la ekstremo kaj fino de la klasiko, estighis necesa la serchado al novaj solvoj. Samtempe kun la dialogika pensado anoncighis ankau esperanto kaj proponis sian dialogikan solvon de klasikaj kontrauajhoj, ekestintaj en naciaj lingvoj.

Esperanto serchis dialogikajn kompreneblecojn solvi la firmestighintajn kontrauajhojn en la sociopolitika sfero de naciaj lingvoj. Bedaurinde la katastrofo kiu sekvis (per du teruraj militoj) ne estis solvebla, ankau ne en la kuneco de diversaj, malforte restantaj, pacmovadoj. Sed post tiuj okazadoj, estighis decide konscia, la tragika sperto, pri la sensukcesa deteno la eksplodon de la klasikaj kontrauajhoj.

En la dua duono de la postmilita 20a j.c. ekestis la ghis tiam en la homa historio nekonata situacio. La du grandpotencoj, ne plu povis uzi la klasik-dialektikan konvinkarton serioze, (kiu regis en la tuta europa historio ekde la antikaj grekoj), per chiu al ili pretaj potencoj, sen ke, por si mem ankau ne estu ekzistencdanghera, ghis la memdetruo.

En tiu situacio estighis la tasko de esperanto ekskluziva (sed bedaurinde ghenerale ne ekkonata). Post kiam, la olda principo de perforta konvinko ne plu funkciis, sekve regis nur senmova unu-de-ali-apud-esto. Sed tiu stato bremzas la gheneralan evoluon de la homaro, en la ghis nun chiam movanta, sed nun danghere estighinta dialektika historio.

Char pri tiu kutima vojo ne plu povas movighi la evoluo, necesas shanghi la metodon. La nova metodo necese estis dialogika (anshtatau dialektika), kiel jam konkrete en kelkaj kazoj ankau antaue estis uzata. Bedaurinde, ghis nun precipe nur en kontaktoj de altaj sociaj tavoloj, kiel en internacia politiko kaj che financpovaj firmaoj, kiuj povis okupighi plurlingvanoj kaj tradukistoj.

Tute novo estighis ke, ankau por pli malaltaj sociaj tavoloj ekestis dialogika komprenighebleco. Esperanto pretigis solvi tiun bezonon. En la nuntempa teknike mondvasta komprenighebleco, chiam pli konsciighas la neceseco por senpera komprenigho, ankau por vastaj sociaj apartenantoj de internacia loghantaro. Sed bedaurinde pro ghia malvasta konateco, la esperanto uzantoj nur malmultnombras en la dialogika komunumo.


6.- Alvenas al malvasta popularigho de esperanto, ke fortopovaj interesoj jam pli ol cent kaj kelkaj jaroj ghenas ghian plivastighon. La plej konvena reago al tiuj malhelpoj, en nia nuntempo estas politike demokratia. La plejmulto de internaciaj civitanoj havas la intereson uzi esperanton, relative facile lerneblan, demokrate neutralan lingvon, kiu nuntempe estus memkompreneble necesa, por senpere internacia komprenigho.

Por tio, unua vice, la karaktero de esperanto devas esti autentike eksplikata. Ne postkuri iujn klasikajn idealojn, imiti iujn ecojn kiujn ghi ne apartenas, sed ekspliki la proprajn valorojn kaj avantajhojn. Char ghuste la propraj ecoj, kiujn la aliaj lingvoj ne havas, estas nuntempe gravaj en la mondo.

Ne la konkurbatalo kun aliaj lingvoj, sed tie kie la naciaj lingvoj lacighas en iliaj bataladoj, ekshajni kaj doni la solvon, ne kiel superigo, sed pacigo. Tie ekshajni, kie la inter-eco atingis la plej altan evoluoshtupon. Tio okazis nuntempe en la angla nacia lingvo. Pro tio, al tiu inter-nacia konscio alighi, kie ankau la karaktero de esperanto estas proksima kaj plejbone komprenata.

Samloke kun la alta internacia konscio ekshajnas ankau la internacia demokratio kun la respekto de la „Homaj Rajtoj“. En tiu sfero povas esti la montrigho de esperanto plejsukcesa por ghia apliko. Tiu observo jam havas sian realan sperton en la estanteco, ne plu estas nur espero. (Se iu ne kredas tion, bonvolu parolu kun angle, au multlingvon parolantaj junuloj, menciante esperanton, kune kun demokrateco kaj atentu al granda intereso.)


7.- Grandan eraron faris che la disvastigo de esperanto la finvenkistoj. Ili tute distordis la plej gravan karakteron de esperanto en kontrauajho. Tiun ghi origine devis subigi kaj superpashi, sed ne kontraui. Esperanto el sia propra esenco neniam volis esti la ununura lingvo, anshtatau la naciaj lingvoj, kaj ankau ne volis partopreni iliajn konvinkbataladojn. Char ghiaj elementoj estas partoj de tiuj lingvoj kaj ghi volas solvi ilian venkbatalon, sed ne kunbatali.Tiel ke, chiu restu en sia ekzisto kaj iliaj parolantoj komprenighu pace per internacia lingvo, arte farita el iliaj komunaj elementoj.

La finvenkistoj agis fakte dialektike, kontrau la dialogika karaktero de esperanto. Ili eniris en la klasika batalkampo, kie la naciaj lingvoj jam kelkcent jaroj trovighas, ne ekkonante ke, esperanto volas ghuste el tiuj kontrauajhoj elgvidi. Tiu naiveco multe ghenis la fluan pluevoluon de esperanto kaj devis chiam denove ghustigi falsajn antaujughojn.

Esperanto trovighas sur la ghenerala vojo de lingva evoluo. Pro tio, char ghi estis el la elementoj de neperfektaj naciaj lingvoj arte farita, tiel ghi ankau mem ne estas perfekta. Ghi apartenas al karakteroj de gis nun uzantaj, historie evoluintaj, vivantaj lingvoj, eksighante el ghis nun jam pli ol mil konstrue faritaj lingvoj. Ghia rilato al naciaj lingvoj estas dialogika. Inverse, la naciaj lingvoj rilatas unu al alia dialektike kaj tiel ankau al esperanto.

Al plejgravaj karakteroj de esperanto apartenas ghia malfermita evolukapableco, en vivkapablaj pashoj. Tiuj ne plu estas nur ideoj, sed jam en la internacia kulturo, senpere spertebla, per historiaj okazadoj pruveblaj faktoj. Nuntempe en pli ol cent shtatoj inter diversnaciligvanoj, trovighas ankau esperanto parolantoj, kiuj renkontighas mondvaste en diversaj aranghoj, el kelkaj landoj jam pli ol 130 jaroj.


8.- Kiel malfacila estas enkonduki la , la nun ekzistencie necesan novan dialogikan pensmanieron apud la, jam jarmiloj alkutimighinta klasika dialektikismo, estas en jhurnalismo ekzemplodone observebla. Nuntempe estighis la mondo per la kontrau jhurnalisma batalo de Trump, atentema al t. n. „fake news“, esp. „novajh-achoj“.

Ke la informadmedioj mem, ne havas intereson dialogike peri la novajhojn, estas de ilia fakokupigho komprenebla. Ili pli shatas informi pri dialektikaj okazadoj, de kontrauajhoj kaj ofte priskribas ech normalajn aferojn kverele, por pli bone vendi sian produkton. Char la plejmulto de novajh-konzumantoj havas sian distraghon en perfortajn prezentadojn, kiel ili jam alkutimighis en la precipe, en kontrauajhoj movighinta mondo.

Ke la nuntempa jhurnalismo ne trovighas al alta nivelo, plejbone povas sperti la esperantistoj mem. Se iu jhurnalisto trovas interesa, sciigi ion pri esperanto, tiu poste estas sur tiel malalta nivelo, plene kun nescioj kaj nekorektaj antaujughoj, ke ofte estus pli bone por esperanto, se ili nenion aperigus. Plej ofte, ili akomodighas al jam ekzistantaj falsaj opinioj sen malantaudemando, kiu estus por ili jam tro laciga okupigho. Pli oportuna estas skribi, nur simplifigite por ghenerala komprenkapablo, sen iu peniga resercha klarigo.

Nuntempe estighis ekkonebla sufiche ghenerale la fakto, por chiuj kiuj kapablas informighi el diversaj landoj per diversaj lingvoj kaj politikaj direktoj, ke ne ekzistas objektiva informadperado. Aliflanke staras memkompreneble la libereco de la jhurnalismo, kio estas la plej grava valoro en la libera socio. Pro tio devas esti tamen tolerataj, ofte ankau la ech plej stultaj devojighoj kaj insultoj en la jhurnalismo.

Kiel altnazule ankau sonas, esperanto povus helpi tiun problemon, dialogike alproksimighi al jhusta informado. Jam ekzistas ankau malgrandaj spertoj, (per malricha provo) ekzemple la esperanta jhurnalo de „Monato“. El diversaj landoj kunvenas diversaj informoj kaj por komuna kompreno estas la sciigoj redaktataj. Tiu principo plivastighante, povus doni la plej proksiman objektivecon de la jhurnalismo ankau mondvaste.


9.- Kun la lingvo esperanto komencighas la ghenerala ebleco, de tutmonda ekkono en la dimenzio, en kiu per neniu alia lingvo en tiu tuteca kvalito eblas. Plurlingveco estis jam la vojo al tiu, sed per esperanto parolado komencas la shtupo, de la pluevoluo en la sumigata tuteco. Tio ne signifas, ke sur tiu shtupo estis atingata iu chion kaptita scio, (pri kiu la idealismo jam chiam revis) sed la libera vasteco, post la disrompigho de klasikaj baroj, al ebleco de senghena pluevoluo sur la „kampovojo“ proksimighante al universala scio.

Kaj sur tiu atingita (ankau la plej alta klasika) shtupo komencighas la senpera dialogika pensado, per la superpasho la scion mem, kun la akiro la scion pri la nescio. Alikaze pri nia klasika kompreno kaj kredo de la scio, tiu atingo tute ne estas shatata celo. Ghenerale, post multe da lernado, ni volas esti multscia prudenta homo kaj tiel konvinki la aliajn pri nia scio, al kiu ech alvenas la kredo al ekskluziva vereco, kiun ni tiam ofte perforte volas trabatali. Tiel ni restas, en la plej ofte uzata dialektika konvinkludo, de nia europa historio.

Dialogiko komencas tie, kie ni pretas dialogi pri la konvinko ankau de aliuloj kaj serchas komunan solvon. Kiel malfacila estas atingi tiun shtupon plejofte montrighas che diversaj religioj, che kiuj plejofte chiu estas konvinkita posedi la ununuran veron. Tamen, ke che chiu religio en la profundeco estas trovebla, la dialogika principo, poste estis en la historio interpretite dividitaj pri propraj sociaj povdeziroj.

Nur se ni prenas la tri Abrahamdvenan bibliajn religiojn, juda-kristana-islama, la spiritan bazon de la europa civilizo, en la historio ili diferencighis tempe, al morto plena malamikeco. Kvankam che ilia origino staras la dialogika senperforto. La Judoj nomighis Judoj ekde ili eltirighis el Egiptio, sed ne kontraubatis. Ilia frato Jeshuo lasis sin krucigi. La europa historio, civilizo kaj evoluo, chefe surkonstruighis al jud-kristanaj sintenoj, ankau se samtempe restis la barbarisme perfortaj influoj ghis nun chiam efikaj.


10.- Estas malfacile kompreni por klasike pensantaj homoj, ke la tuta klasika scio nur pro tio ekshajnis, ke ghi estu superpashata, por plua universala evoluo. Sed ghi tamen necesas, ankau kun multe da peno kaj strecho akirinta sperto, por scii kiel kaj kial ghi devus esti superpashata sur la evoluvojo. Char la historiaj faktoj montrighis ke tiu maniero estis necesa, char ion superpashi eblas nur se tio jam ekzistas.

Tiel estas nuntempe observebla en la mondo, ke kulturoj kiuj jam sur aliaj vojoj ech pli alproksimighis al universala scio, ol la eorop-klasiko, nuntempe ili mem, (eble oni povus diri), repashas al klasikaj spertoj sur la universala evoluvojo kaj lernas la klasikon (por povi superpashi?). Kaj ofte ili faras tion ech pli bone ol la europanoj. La mondo povas esperi, ke ili ne alprenos chion de la klasika Europo, sed plibonigas la vojon dialogike kun la spertoj el la propra kulturo, al universala evoluo, el kiu ankau la europanoj povus multe lerni.

Eble ne estas hazardo, sed sagha antauvido, kiu en orientaj kulturoj pli ghenerale aperas, ol en la okcident-teknika, ke ili jam longe interesighas pri esperanto, char ili vershajne ekkonis en ghi, la kunmetitecon de la europa spirito, per kiu ili pri facile ricevas la superrigadon kaj ankau la superpashon de la klasiko.

Pro tio utilas esperanto, ne nur por europanoj, sed ankau mondvaste, por ricevi superrigardon pri la spirito, kiu didalektike ekmovis la kontrauajhojn, sekvante nacionalismon kaj nur post longa evoluvojo atinginte la iternacionalismon. Sed tiu evoluvojo tra la tragika pensmaniero estis nur en Europo necesa, tiun ne bezonas trapashi la tuta mondo. De tiu ili povas lerni minimume, kiel ili ne devus fari.


11.- La superpasho de la klasiko estas ligita kun la strebo al universaligho. Precipe en orientaj kulturoj troveblas ghis en religiaj kredoj, kun la proponoj de diversaj korpo-starigoj, atingi meditativan staton de la kunigho kun la universalo. La europec-okcidentaj kulturoj sub la influo de la greka klasiko, disighis la korpon de la animo. Ili bezonis en la historio longan klasikan evoluvojon ghis la ekkono, ke universale, korpo, animo kaj spirito strebas al sama unueco.

Tio ne signifas ke, en la realeco ili jam estas unuighintaj, au ke, ili devus esti pri klasikaj principoj perforte unuighintaj kaj pri konvinka pensmaniero posedi la lastan veron. En la klasik-okcidentaj metodoj gvidas la vojo en hierarhiaj shtupoj, ghis la alteco kiam ekkonighas la tragedio de la, idiotisme en-unu-sin-mem-turnighint-eca sinteno.

La orientaj metodoj iras pli trakvile al esta-adekvateco, sen forte shtupaj kontraubataloj, pli indiferente al grandaj diferencoj survoje. Ili restas en la chiutaga realeco de la vivo, sen grandaj tragikaj shanghoj, chiam renovighinte nunece la eternecon. La tempo ne estas iu eskatologia estonteco, sed en eterneco cirkulanta vivo, alprenante chiam novajn formojn.

Kiu filozofio estas la ghusta au vera, por dialogika pensado ne etas tasko por decidi. Dialogike estas interesa, ke ambau pensmanieroj nuntempe alproksimighis unu al alia. Precipe por la okcident-dialektika pensmaniero estas grava, ke ghi atingis la punkton, kie ne plu estas ekzistenciale uzebla. Pro tio ne estas hazardo la kresko de interesoj kaj scioj al orientfilozofiaj pensmanieroj en okcidentaj landoj.


12.- Kiel rilatas la filozofio al superpasho de la klasiko kaj esperanto? La superpasho de la klasiko, ekkoneble en la moderna socio komencighis en la arto. En la sfero kie la klasiko mem atingis sian kulminon, sed tamen konzervis ankau la liberan ligitecon eksterlime. La unua reago de la klas-klasike kutimighinta socio al la arta evoluo estis shoka.

Fakte la pensantaj interpretadoj kaj komprenadoj de la arto, savis la pluevoluon de la returnigho. En la filozofia pensado mem, sub la influo de la realeco, montrighis la kulmino kaj la fino de la klasiko. En la klasik-europeca pesmaniero regis la konvinko pri absoluta vero. Ghia fino montrighis sekve, en la tragedio de la dialektika konvinkperforto.

La filozofio devis serchi novajn vojojn. Elirpunkto estis la realeco de la tempo. Kiel estis solveblaj la klasikaj kontrauajhoj kiuj montrighis siajn relativecojn? Char tamen, la klasikaj konvinkoj staris unu kontrau alia, ankau se ne plu eblis chiupovuzanta konvinko la alian partion. Restis nur la ebleco de dialogoj.

Tiu stato estis jam pensante en la filozofio antauvidite, atau kiam ghi fakte ekestis en la realeco. Oni nomis tiun pensmanieron la „nova pensado“, kiu prenis la „tempon serioze“.

Franz Rosenzweig kaj Martin Heidegger estas la unuaj reprezentantoj de tiu pensmaniero.

Historie kun tiu filozofia pensmaniero samtempe ekestis ankau esperanto, inaugurita de la lingvisto Ludoviko Zamenhof, kiel propono uzi tiun artefaritan lingvon, kiel helpsolvo de la firmestighintaj klasikaj kontrauajhoj, per dialogoj komprenante ankau en internaciaj rilatoj, demokratie en samvalora maniero.

Bedaurinde tiutempe, kiam tiuj movadoj ekestis kaj samtempe aktuale devis esti solvitaj la problemojn, ne estis de la ghenerala publiko rimarkita. La klasikaj valoroj peris la mondon en du teruraj militoj. Post tiu tragedio, estis la homaro devigita, pripensi la rilaton al klasikaj valoroj kaj ilia antaumetita absoluteco, malferme relativighante al dialogoj.

Sentence dirite: Dialogika pensado necesas en nia estanteco. (Se ni volas pluekzisti sur la tero.) Kaj esperanto helpas dialogike pensi.